Veronika Ĉerkasova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veronika Ĉerkasova
Persona informo
Вераніка Чаркасава
Naskiĝo 12-an de januaro 1959 (1959-01-12)
en Minsko
Morto 20-an de oktobro 2004 (2004-10-20) (45-jaraĝa)
en Minsko
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Q20962841 vd
Lingvoj belorusa vd
Ŝtataneco Belorusio vd
Alma mater Fakultato de Ĵurnalismo de la Belorusa Ŝtata Universitato vd
Familio
Patro Anatoly Pavlovich Cherkasov vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Veronika Ĉerkasova (beloruse Вераніка Анатольеўна Чаркасава, ruse Вероника Анатольевна Черкасова; naskiĝis la 12-an de januaro 1959 en Minsko, murdita la 20-an de oktobro 2004 samloke) – belorusa ĵurnalistino.

Ŝi estis ĵurnalistino de opoziciaj gazetoj – "Belorusskaja Delovaja Gazeta" (90-aj jaroj), "Belorusskaja Gazeta" (1995–2003), "Salidarnasc" (de 2003). Specialiĝis pri esploranta ĵurnalismo kaj estis aŭtorino de serio da artikoloj pri kontraŭleĝa vendo de armiloj fare de belorusaj regopovoj al Saddam Hussein. Ankaŭ okupiĝis pri socia problemaro, verkis pri religiaj sektoj kaj pri ciganoj en Belorusio.

Ŝi estis murdita en sia loĝejo de nekonataj farintoj; la murdo okazis dum streĉa interna situacio lige al parlamenta balotado kaj konstitucia referendumo. Oni ekskludis raban motivon de la murdo (nenio perdiĝis de la loĝejo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]