Yvorne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vers-Morey)
Yvorne
Blazono de Yvorne
Blazono de Yvorne
Blazono de Yvorne
Yvorne
Yvorne
Yvorne
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Aigle
Geografia situo CH1903: 563206 / 131161 (mapo)46.3308333333336.9608333333333Koordinatoj: 46° 20′ N, 6° 58′ O; CH1903: 563206 / 131161 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1024
Areo 12,20 km²
Alteco 454 m super marnivelo
Poŝtkodo 1853
Komunumkodo 5415
Mapo de Yvorne
Mapo de Yvorne
Mapo de Yvorne
vdr

Yvorne estas komunumo en la distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 024 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La viteja komunumo Yvorne situas ĉe la orienta bordo de la rivero Rodano kaj etendiĝas en la ebenaĵo 5 kilometrojn sude de la Lago Lemano al la deklivoj de la Vaŭdaj Alpoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Yvorne kaj la setlejoj Les Rennauds, Vers-Monthey, Vers-Morey kaj Versvey[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,20 km², de kiuj 38,9% estas kovritaj de arbaro, 47,6% servas por agrikulturo kaj 9,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Yvorne limas en nordo al Roche, en nordoriento al Corbeyrier, en oriento al Leysin, en sudo al Aigle, en okcidento al Vouvry (Kantono Valezo), kaj en nordokcidento al Chessel.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Yvorne kruciĝas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 9 kaj 11, kaj en okcidento tra la komunuma teritorio pasas la svisa aŭtovojo A9, kies alveturejo Aigle situas rekte sude de la komunumlimo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Brigo kaj la buslinio de Aigle al Corbeyrier.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Yvorne datiĝas el la jaro 1025 kiel Evurna. En Yvorne estis trovita nekropolo el la bronzepoko, restaĵoj de la romia vojo kaj tomboj el la frua mezepoko. Dum mezepoko la Abatejo de Saint-Maurice posedis bienojn en Yvorne. En la jaro 1475 Yovrne estis integrita al la berna Gubernio Aigle, kiu fariĝis post la Helveta Revolucio de 1798 distrikto de Kantono Lemano kaj en 1803 surbaze de la Mediacia Akto de Napoleono estis integrita al la tiam fondita Kantono Vaŭdo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]