Versioj de la Biblio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Viklifo Tradukisto de la Biblio.

La Versioj de la Biblio tradukoj de la Biblio povas esti dividitaj laŭ du kategorioj: tiuj antikvaj, gravaj precipe por la Ekdoktiko aŭ priteksta kritiko, kaj tiuj modernaj, kiuj ofte havis rimarkindan influojn en la literaturo kaj lingvoj al kiuj ili estis tradukitaj.

Ĉi tie oni listigas iujn el la precipaj versioj (mallongigoj: BH (hebrea Biblio), DK (duakanonaj libroj], NT [Nova Testamento):

Antikvaj versioj[redakti | redakti fonton]

Pentateŭko de Samarianoj (Torao kaj Josuo). Fiksita en la 4-a jarcento a.K.. Ne temas, proprasence, pri traduko ĉar ĝi estas hebrelingve skribita, sed rimarke diferencas el la kanona masora teksto.

Arameaj-siriaj (Malnova Testamento)[redakti | redakti fonton]

Siriaj versioj de la Biblio:

Grekaj[redakti | redakti fonton]

Latinaj[redakti | redakti fonton]

  • Vetus Latina (BH+DK+NT). Temas pri la plej antikva latina Biblio tradukita el la Septuaginto; nekonatas la aŭtoro, sed oni hipotezas ke la aŭtoroj estis pluraj kaj oni ĝin pretigis en diversaj periodoj.
  • Vulgato (BEH+DK+NT) Sofronio Eŭsebio Hieronimo latinigis la tutan Biblion apogiĝante sur la hebreaj tekstoj ĉar en li ĉiam pli kreskis la duboj pri la fidindeco de la Septuaginto. Ĉiukaze, laŭvole de la samtempa Eklezio li inkluzivigis ankaŭ tekstojn duakanonajn, konservante por tiuj la version de Vetus Latina.

Aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Modernaj versioj[redakti | redakti fonton]

La unua kompleta moderna versio de la Biblio ŝajnas esti tiu publikigita itallingve en Italio en 1471 iniciate de Nicola Malermi, post kiam, en la periodo tra la kaj 14-a kaj 15-a jarcentoj, oni vidis, ĉiam en Italio, partaj tradukaĵoj de la bibliaj tekstoj. [1].

Nuntempe, laŭ la datenoj de 2009 liveritaj de Alianco Biblia Universala (ABU), la Biblio estas integre aŭ parte tradukita en 2.508 lingvoj. La precipaj lingvoj en la mondo kalkuliĝas ĉirkaŭ 3.000, sed en tute, laŭ kuranta opinio, ili sumas je 6.700. Ĉiam en 2009 “ABU” estas koordinanta la tradukojn al pluaj 500 lingvoj.

Jen informoj pri tradukoj al iuj modernaj lingvoj:

Azerlingvaj versioj[redakti | redakti fonton]

La unua traduko al la azera lingvo de Mirza Farrukh kaj Feliks Zaręnba koncernis la evangelion laŭ Sankta Mateo en1842. La tuta Malnova kaj Nova Testamentoj publikiĝis en 1878.

Itallingvaj versioj[redakti | redakti fonton]

La plej antikvaj italigitaj tekstoj, manuskriptaj kaj partaj, de la Biblio, en Italio, vidis la lumon jam dum la 13-a jarcento.

  • Memorindas tiu de Nicola Malermi, (1471), la unua presita, entreprene de kamaldola monaĥo, kiu baziĝis sur la Vulgato. Eble temas pri la unua presita en absoluto en la mondo
  • Bibbia de Giovanni Diodati (1607) realigita surbaze de la Vulgato kaj de la masoraj tekstoj. Tiu tradukaĵo konis diversajn eldonojn. 1641, 1712, 1744, 1819, 1821, 1991

resitajn. Tiu Biblio estas la oficiala biblia teksto de la protestantaj komunumoj en Italio.

  • Versio Reviziita, de protestanta Giovanni Luzzi. 1925, kun revizioj en 1994 kaj 1997.
  • Bibbia de Antonio Martini (1778, 1780), kiu baziĝis sur la Vulgato. Ĝi estas provizitaj per citaĵoj kaj notoj.

Plej ĵusaj tradukoj estas:

  • Traduzione del Nuovo Mondo delle Sacre Scritture 1967 (surbaze de la greka teksto de la The New Testament in the Original Greek de Westcott kaj Hort kaj tiu de la Biblia Hebraica de Rudolph Kittel), reviziita en 1987. Temas pri la (versio de Atestantoj de Jehovo).
  • Bibbia CEI (Editio Princeps 1971, revizio 1974, revizio NT 1997, Nuova Bibbia CEI 2008): uzita en la katolika liturgio de la itallingva Meso, dum en la latinlingva Meso oni daŭrigas uzi la Vulgaton (aŭ la Novan Vulgaton.
  • Nuovissima versione della Bibbia, Edizioni Paoline, zorge de grupo de bibliistoj (1967-1980).
  • Bibbia TILC (Interkonfesio Traduko al Kurabta Lingvo 1985, kun revizio de la NT 2000), frukto de kunlabora laboro de katolikaj kaj protestantaj bibliistoj.
  • Bibbia di Gerusalemme. 1986 (Kun la teksto de Biblio CEI de 1971 kaj kun la notoj de la franca versio.
  • Bibbia TOB. (1992 Elledici) teksto CEI 1971 kaj notoj de la franca "Traduction Oecuménique de la Bible" (1987) kun ekzegeza atento.
  • I libri di Dio, Oscar Mondadori, 2000, 6 volumoj. Temas pri verko de dokentoj kaj esploristoj de diversaj papaj universitatoj.
  • Bibbia TINTI (Itala interlinea traduko). Ĝi nun (2013) publikigita nur iuj libroj de la Malnova Testamento
  • Bibbia Ebraica Interlineare. Ĝis nun (2013) publikigitaj Eliro, Readmono, Levidoj, Nombroj, Genezo.
  • Kolekto La Sacra Bibbia. Eldonita de Marietti tra la 1947-1960, celas sciencas ekzegezon kun vastaj notoj.

Franclingvaj versioj[redakti | redakti fonton]

La plej antikvaj tradukoj de iuj libroj (Psalmoj, Apokalipso, Reĝoj) en arkaika franca lingvo ekaperis jam en 7-a jarcento.

  • La franca traduko plej antikva, kaj iom ampleksa, estas tiu realigita de Jean le Bon (la bona), de la Universitato de Parizo ĉevale de la jaroj 1226-1250. Ĝi baziĝas sur la latina Vulgato.

Hispanlingvaj versioj[redakti | redakti fonton]

Nombraj estas la versioj de la Biblio hispanlingvaj. La precipaj:

  • La traduka Alfonsa Biblio estas la plej antikva inter tiuj publikigitaj en la kastilia lingvo. Publikigita (1270-84) sub la egido de kastilia reĝo Alfonso la 10-a (regno: 1252-84). La verko estas frukto de antaŭaj partaj tradukoj de la 12-a kaj 13-a jarcentoj: ĝi baziĝas sur la Vulgato sed kun kritika okulo al la masoraj tekstoj, afero faciligita pro la vasta flora juda komunumo ĉeesta en la ibera duoninsulo. (Ekzistas tamen ankaŭ iuj manuskriptoj entenantaj bibliajn kastililingvajn tradukerojn de antaŭ la epoko de la Alfonso la 10-a, aparte la manuskriptoj I.i.6 e I.i.8 de la biblioteko de la monaĥejo de Escorial, kiuj entenas la kastiligitan tradukon el la Vulgato, finfinitan en 1250. Eĉ pli antaŭa estas la parta traduko de la masora teksto entenata en la Fazienda de Ultramar, realigita ĉirkaŭ la jaro 1200.
  • En la unua triono de la 15-a jarcento oni realigis diversajn versiojn el la originalo hebrea, iniciate de hispanaj judoj kaj ankaŭ komisie de hispanaj nobeluloj.[2]
  • La Biblio de Ferrara, de 1553 (reviziita en 1661), estas la unua presita kastillingva. Temas pri kalkea traduko de la masora Malnova Testamento, zorgita de du judoj forigital el la ibera duoninsulo, hispana Jerónimo de Vargas aŭ Yom Tob Atias kaj portugala Duarte Pinel aŭ Abraham Usque. Ĝia presaĵo renkontis diversspecajn malfacilaĵojn.
  • La Biblia del Oso estas la unua protestanta Biblio hispanlingva, redaktita de Casiodoro de Reina, sendependa luterano, kaj publikigita zorge de Cipriano de Valera en 1602 (el kiu la kutima surnomo Reina-Valera). Por la Malnova Testamento ĝi profitis de la masora teksto dum por la Nova dependis de la Textus Receptus

Germanlingvaj versioj[redakti | redakti fonton]

  • La plej antikvaj germanlingvaj versioj, se ekskludi la Gotan Biblion (4-a jarcento), estas tiuj en la Jida lingvo, parolata de la centreŭropaj judoj ekde Mezepoko. Inter la multaj tiulingvaj versioj, presitaj, kompletaj aŭ partaj, menciindaj estas tiu de publikigita en Konstanco en 1543-44 zorge de Michael Adam; tiu de Isaac Blitz, Amsterdamo 1676-78, kun diversaj nederlandismoj; tiu de Joseph Witzenhausen, Amsterdam (1679).
  • La malkontenteco leviĝinta el la diversaj judaj komunumoj kontraŭ tiuj jidaj publikigaĵoj estis la precipa motivo kiu puŝis al novaj tradukoj de la Torao en la germana lingvo (tiu de la alta Germanio, malsana ol tiu de la malalta Germanio)
  • La unua kompleta germanlingva biblia teksto reiras al 1450 zorge de John Rellach kiu tradukis el la Vulgato, publikigita en (Konstanco per 18 eldonoj kompletaj kaj adaptigitaj al la diversaj germanaj dialektoj.
  • La Biblio de Lutero, kvankam dua laŭtempe en germana lingvo, estas la versio antonomazie germana ĉar ĝi havis rimarkindan influon sur la lingvo mem. La reformatoro finis sian tradukon de la Nova Testamento en 1522 kaj la tutan Biblion en 1534. Antaŭ lia morto, la verko estis eldonita dek fojojn, ĉiam kun plibonigaj revizioj. La ellaboraĵo apogiĝis sur la kolektaĵo de la grekaj manuskriptoj pretigita de Erasmo de Roterdamo por la Nova Testamento (helpate tamen de la Vulgato de kiu li respektis la ordon de la libroj – se ne por tiuj de la Nova Testamento -), kaj de la interlineara hebrea-latina traduko de Santes Pagninus. En iuj lokoj Lutero adaptigos la tekston al siaj doktrinaj vidpunktoj. Nunepoke ĝi estis reviziitaj en 1986.
  • La traduko de Johann Dietenberger (1475-1537)[3] estis la versio referenca por la germanaj katolikoj post la Reformo. Versio de 1534.
  • La katolika versio Einheitsübersetzung (= unuigita), estis realigita ĉevale de la jaroj 1962-80.

Anglalingvaj versioj[redakti | redakti fonton]

Estas ĉirkaŭ 450 partaj aŭ kompletaj la eldonoj de la bibliaj libroj antaŭ la invento de la presarto. Ĉiuj tiuj tradukoj, tiel liberaj ke ofte ili limiĝis al farafrazoj. baziĝis sur la latino de la Vulgato.

  • John Wyclif (1328-1384) estas la aŭtoro de la precipa mezepoka versio: li finis ne multe antaŭ sin morto la tradukon de la tuta Biblio al tiuepoka angla lingvo.

Inter la multegaj preseldonoj anglalingvaj:

  • Franciskano de Oksfordo William Tyndale]] realigis la unuan integran tradukon de la Nova Testamento en la jaroj 1525-34. Ĝi baziĝas sur tekstoj originalaj, tiam netroveblaj en Anglio, sed troveblaj en Hamburgo kien, pro tio, li translokiĝis: li sukcesis realigi la tutan verkon antaŭ ol esti pune mortigita pro herezo spite de lia adhero al la Nova Eklezio.
  • Thomas Matthew, pseŭdonimo de John Rogers, publikigis integran tradukon en 1537 startante el tiu de Tyndale.
  • La “Granda Biblio”, tieldirita pro ĝia granda formato, estis presita en la periodo de 1535 kaj 1538. Ĝi estis realigita de Myles Coverdale, surbaze de la Vulgato, de tiuj de Tyndale, Matthew, Erasmo de Roterdamo kaj per konfronto de la latinaj kaj germanaj versioj.
  • La Biblio de Ĝenevo (1557-1560), estis traduko de anglaj protestantoj foriĝintaj dum la regno de la katolika Maria Tudor (1553-58).
  • La Biblio de Douai aŭ de Reims (1582 NT, 1609 la tuta Biblio) estas ankoraŭ uzata de la anglaj katolikoj: ĝi estis angligita kaj redaktita de anglaj katolikoj, ĉe la franca universitato de Douai, poste translokiĝintaj al Reims, sub la supervizio de Gregory Martin kaj William Allen.
  • La Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo (King James Version, KJV) estas antonomazie la angla Biblio. Ĝi estis komisiita de reĝo Jakobo la 1-a (regno 1603-25), verko de 45 spertuloj de Oksfordo, Kembriĝo, kaj Westminster. Publikigita en 1611, ĝi reprezentas la version oficialan (aŭ rajtigitan) de la [[Eklezio de Anglio)). Ĝi apogiĝis sur originalaj tekstoj kun aparta atento al tiu de Tyndale. Same kiel la versio de Lutero por la germana, tiu de Reĝo Jakobo havis rimarkindan influon en la formiĝo de la angla lingvo.
  • La American Standard Version (ASV, Amerika standarta Versio), 1901 (1946, 1957), reprezentas firstolinion en la tradukitaj anglaj Biblioj, distanciĝanta tamen el la solena de la arkaika stilo KJV, ankoraŭ ligita al terminoj propraj de la originaj kaj tekstoj. Kiel KJV, ĝi jam pasis tra nombraj revizioj.
  • La New International Version (1978, 2005) estas la eldono plej vendata en la 20-a jarcento.

Aliaj modernaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj de la Biblio al modernaj lingvoj eŭropaj rimarkindas en ĉiuj lingvoj kaj ofte ili estis bazitaj sur la Vulgato kaj ofte estis influaj en la formiĝo kaj stabiliĝo de la respektivaj lingvoj. Kiel okazis, ekzemple por la Kroata, afrikansa, ĉeĥa, kataluna (la unua en 1478), portugala...

Se la statistikoj konas tradukojn al pli ol 2.355 lingvoj, nun la diveraj kristanaj konfesioj celas atingi aliajn plurmilojn. Esperanta lingvo. En tiu, kiu estas unu el la internaciaj lingvoj, la Biblio, precize la Malnova Testamento, estis tradukitaj iniciate de la sama iniciatinto de la lingvo, nome L.L. Zamenhof. La Nova Testamento estis esperantigita en 1910. La Londona Biblio de 2003 entenas la tutan Biblion inkluzive de la Dua-kanonaj libroj ĉeestaj en la Vulgato. La eldono kaj esperantigo de tiuj lastaj estis verko de esperantista intelektulo Gerrit Berveling

Spuroj de tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • La Bible in Basic English de 1949, per ĝia simpligita vortaro, adresiĝas al vasta sektoro de la anglofonoj neanglaj.
Psalmo 90 en la greko de Septuaginto en papiruso de Oksirinĥo.
Pentateŭko de Tours, greklingva , 7-a jarcento.
Eŭsebiaj kanonoj el Evangeliaro de Rabula, sirilingva, 4-a jarcento.
Codex Marchalianus, en grekalingvo 4-a jarcento.
Codex Argenteus, gotlingva, 6-a jarcento.
Pentateŭko de Tours, greklingva , 7-a jarcento.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-05-15. Alirita 2013-04-03.
  2. Ĉar ankaŭ la masora teksto estas teksto tra la jarcentoj perfetigita kaj plibonigita, interesus scii - pere de historiaj studoj - kiel la ekleziaj aŭtoritatuloj konsentis kun tiuj tradukoj aŭ ne konsentis.
  3. IdRef

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]