Verticilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Folioverticilo.

En botaniko, verticilo [1] estas aranĝo de sepaloj, petaloj, folioj, aŭ branĉoj en kiu ĉiuj la partoj estas fiksitaj ĉe la sama punkto kaj ĉirkaŭas la tigon aŭ volviĝas ĉirkaŭ ĝi. Estas kvar verticiloj en ĝenerala floro. Ili estas kaliko ( sepalaro ), korolo ( petalaro ), androceo ( stamenaro ) kaj gineceo ( karpelaro ). Kompleta floro ampleksas ĉiujn verticilojn. Se unu aŭ pli da floraj strukturoj mankas, oni parolas pri nekompleta aŭ neperfekta floro[2].

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p.1226
  2. Lindley, John. A Glossary of Technical Terms Used in Botany, p.100, Bradbury and Evans, London, 1848.