Vertumno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vertumno kaj Pomona, Hendrick Goltzius, r. 1613
Vertumno kaj Pomona, muzeo Montpellier

En la romia mitologio estas Vertumno dio de ŝanĝo, jarsezonoj, kresko de plantoj, ĝardenoj kaj fruktaj kreskaĵoj. Li povas ŝanĝi sian fiziognomion, kiel diras Ovidio en la 14-a volumo de sia verko Metamorfozoj (latine Metamorphoses). Li transformis sin en maljunulinon, por ke li allogu, tentu kaj instigu al geedziĝo belan Pomonan, diinon de ĝardenoj kaj fruktoarboj. Li intencis timigi ŝin pri danĝero de rifuzo al amanto, kaj pro tio rakontis al ŝi legendon pri Ifiso kaj Anaksareto. Ifiso ekamis nobelan Anaksareton, kiu malobservis kaj rifuzis lin. Ifiso pendmortigis sin kaj Anaksareto estis pune transformita en ŝtonon. Pomona fine subiĝis al Vertumno propravole.

En formo de maljunulino estas Vertumno pentrata sur artaj bildoj ekzemple de Francesco Melzi.

Legendo pri Vertumno aperas nur en la latina en Ovidiaj Metamorfozoj. Ŝajnas ke la nomo Vertemno devenas el latina vorto vertēre, kiu signifas "varii sin".

Ovidio rememoras tempojn (Fasti, vi, June 9 "Vestalia"), kiam Roma forumo ankoraŭ estis kanara marĉejo:

Tiam dio, nomata Vertemno, kies nomo ricevas multajn formojn ,
ankoraŭ ne estis tielnomata tiu, renversanta riverojn. (lat. averso amne)

Vertumna kulto venis en Romon ĉirkaŭ la jaro 300 a.K. Sur Aventino estis por li en la jaro 264 a.K. konstruita templo.

Elegio Sexta Propertiuse mencias Vertumnon (Elegy 4.2.41-46). Referencas statuon, kiu al li estis starlevigita sur Vicus Tuscus kaj estis ornamita laŭ diversaj jarsezonoj ĉiam alie. Vertumno estas komparata kun etruska dio Voltumno.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Festo omaĝe lin oni nomis Vertumnalio kaj estis solenata la 13-an de aŭgusto.

Atributoj kaj simboloj[redakti | redakti fonton]

Li kapablis transformiĝi en multajn fiziognomiojn, estas ja dio de ŝanĝo. Malgraŭ li estas viro, olfte estas bildigata en figuro de maljunulino, kiam en ĝardeno instigas junan kaj belan Pomonon.

Apero en arto[redakti | redakti fonton]

Vertumno kaj Pomona altiris eŭropajn skulptistojn kaj pentristojn en tempo de la 16-a jc ĝis la 18-a jc, kiel okazo bildigi kontraston inter juna bela knabino kaj multjara maljunulino. Ĝi donis al artistoj eblon maski erotikan subtekston, malgraŭ Ovidio en Metamorfozoj mencias, ke Vertumno en formo de maljunulino neniam Pomonon kisis,


Ambaŭ dioj estis ankaŭ enteksitaj en tapiserion bildigatan ciklon kun la ĉefa temo "Amo de dioj" el duono de la 16-a jarcento. Supozata aŭtoro estas Jan Vermeyen. Nun ĝi estas trovebla en Muzeo de Calouste Gulbenkiano, en Lisbono.


François Boucher elproduktis proponojn por teksisto de tapiserioj Maurice Jacques, kiu laboris en goblena manufakturo pri tapiserioj, kiuj krom aliaj enhavis Vertumnon kaj Pomonon (1775 – 1778). Sur tapiserio estas trovebla ankaŭ Jupitero transvestita je Diano, ĉirkaŭflirtanta Calliston. Ekzemplo estas trovebla en muzeo de J. Paul Getty, Brentwood, Kalifornio.

Madamo de Pompadour, kiu bele kantis kaj gracie dancis, komponis rolon de Pomona en paŝtista teatraĵo prezentita al malgranda publiko en Kastelo de Versailles; Jean-Baptiste Lemoyne (1760) referencas tiun ĉi eventon per skulptista rokoka arta verko.


Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vertumnus en la ĉeĥa Vikipedio.