Krostitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krostitz
Blazono
Krostitz (Germanio)
Krostitz (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto Distrikto Norda Saksio
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Krostitz
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 034295
Poŝtkodo 04509
Aŭtomobila kodo TDO
Oficiala Municipokodo 14730150
Subdivido 12 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Wolfgang Frauendorf
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Dübener Str. 1
Demografio
Loĝantaro 4155 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 28′ N, 12° 27′ O (mapo)51.46222222222212.453333333333Koordinatoj: 51° 28′ N, 12° 27′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 127 m
Areo 43,83 km²
Oficiala retejo https://krostitz.de/
vdr

Krostitz estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Norda Saksio de la federacia lando Saksio kaj estas la administra centro de samnoma komunumaro, nomata Verwaltungsgemeinschaft Krostitz. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 4155 loĝantojn.

Ekonomie la komunumon dominas granda bierfarejo, kiu aparte konatas pro malhela biero nomata "Ur-Krotzizer". Ties botelojn dekoras stiligita portreto de la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo, kiu kun sia armeo en 1632 dum la Tridekjara Milito laŭ loka legendo pasis la loĝlokon, ricevis glason da loka biero kaj laŭdire tiom entuziasmis, ke li al la bierfarinto donacis oran ringon. Nuntempe tamen ankoraŭ pluraj aliaj bieroj faratas en la bierfarejo, interalie pilzena biero de la marko Jever, kies hejma bierfarejo estas en nordokcidenta Germanio, pli ol 450 kilometrojn for de Krotzitz.

Eksteraj rilatoj[redakti | redakti fonton]