Vesa-Matti Loiri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vesa-Matti Loiri
Vesa-Matti Loiri, 2009
Vesa-Matti Loiri, 2009
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1945 (1945-01-04)
en Helsinko
Morto 10-an de aŭgusto 2022 (2022-08-10) (77-jaraĝa)
en Helsinko
Mortokialo kancero
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando
Familio
Frat(in)o Pekka Loiri
Edz(in)o Tuula Nyman
Infano Joonas Loiri
Okupo
Okupo aktoro • futbalisto • kantistokomikistomuzikisto • filmaktoro • filmreĝisoroscenaristo
vdr

Vesa-Matti LOIRI (naskiĝinta la 4-an de januaro 1945 en Helsinko, mortinta la 10-an de aŭgusto 2022 samloke) estis finna aktoro, muzikisto kaj humuristo. Li aktoris en kaj filmoj kaj teatro kaj televido.

Grandajn ne-humurajn rolojn li estis aktoranta en teatro ekzemple en Lapualaisooppera de Arvo Salo (1962), kaj en filmoversio Sep fratoj, en filmoj kiel Pojat de Mikko Niskanen (1962), Rakastunut rampa (1975), en Pedon merkki (1981), en Sokkotanssi (1999) kaj en Pahat pojat (2003). Eble lia plej konata rolo estis la ĉefrolo Uuno Turhapuro en multaj humuraj filmoj. Liaj aliaj humuraj roloj estas ekzemple rolo en televidprogramo ''Jatkoaika'' en la 1960-aj jaroj kaj sola rolo en televidprogramo Nasse-setä (Nasse-setä, esperante onklo Nasse, karikaturo pri malbonega ĉefulo de televidprogramo por infanoj).

Loiri kantis ekzemple poemojn de Eino Leino.

Oni konsideris, ĉu Vesa-Matti Loiri ricevos ŝtatan entombigon. La plano ne realis. Baldaŭ antaŭ lia morto, Loiri mem diris ke li ne volis ŝtatan entombigon.