Veselí (distrikto Pardubice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Veselí (Pardubice))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Veselí
Veselí
municipo
Infanĝardeno
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Veselí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Přelouč
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Veselí
 - alteco 232 m s. m.
 - koordinatoj 50° 00′ 40″ N 15° 37′ 08″ O / 50.01111 °N, 15.61889 °O / 50.01111; 15.61889 (mapo)
Katastro 3,01 km² (301 ha) Veselí u Přelouče
Loĝantaro 384 (2023)
Denseco 127,57 loĝ./km²
Unua skribmencio 1401
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 535 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575968
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Veselí (Pardubice District)
Retpaĝo: www.obecveseli.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Veselí situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo ĉe la rivero Elbo, 6 km sudoriente de la urbo Přelouč kaj 14 km okcidente de la urbo Pardubice, ĉe la ŝoseo n-ro 342 el Valy al Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 384 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Valy, Bezděkov, Přelouč, Jedousov kaj Choltice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Veselí devenas el la jaro 1401, kiam garantiis Jošton el Valy Matěj el Veselí. En la jaro 1536 estas la vilaĝo unue nomata "Odrané Veselí" (Forŝirita Veselí). Tio estis pro divido de Veselí. Tri bienoj apartenis al senjorejo Choltice kaj pli granda restaĵo de la vilaĝo al fratoj el Dobřenice. Tiu dua Veselí, netuta - forŝirita pri tri bienoj, ricevis novan nomon. Ambaŭ partoj de la vilaĝo ree kuniĝis nur en la jaro 1703, kiam Romedius František, grafo de Thun aĉetis al la senjorejo Choltice ankaŭ Odrané Veselí. En tempoj de familiaro Dobřenský estis en Veselí konstruita fortikaĵeto, kies restaĵoj estas sur orienta flanko de la vilaĝo videblaj ankoraŭ nun.

Dum tridekjara milito Veselí kaj proksimaj vilaĝoj ege suferis. En la vilaĝo kelkfoje kantonmentis soldataro malamika kaj imperiestra, perforte akiradis manĝaĵojn por si kaj furaĝon por ĉevaloj, rabis kaj bruligadis. Proksimaj vilaĝoj Lepějovice kaj Nezchleby eĉ estis neniigitaj. En Veselí post la milito restis nur 22 loĝantoj.

Fine de la 18-a jarcento estis Veselí centro de t.n. imposta komunumo kreita kun pliaj vilaĝoj Valy, Klenovka kaj Štěpánov. Valy memstariĝis nur en la jaro 1902, Štěpánov kaj Klenovka en la jaro 1913.

En la jaro 1825 estis en Veselí konstruita ligna kapeleto kaj en 1902 ĝi estis malkonstruita kaj estis konstruita kapeleto nova, masonita.

En la jaro 1882 oni konstruis ĉe Veselí fervojan linion al sukerfarejo Choltice kaj plu al Heřmanův Městec kaj Vápenný Podol.

Sur oficiala retpaĝaro de Veselí estas el vilaĝa kroniko nomataj teknikaj novaĵoj komence de la 20-a jarcento en unuopaj jaroj:

  • 1903 estis en Veselí la unua biciklo,
  • 1904 veturis trans la vilaĝo la unua aŭtomobilo,
  • 1906 oni veturigis la unuan mortinton al la tombejo per speciala funebra veturilo,
  • 1908 estis en Veselí la unua laktocentrifugilo,
  • 1911 por riparoj de la ŝoseo estis uzita la unua vaporcilindra premilo,
  • 1911 superflugis la vilaĝon la unua aviadilo de František Kašpar el Pardubice

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869327
1880357
1890344
1900338
1910301
1921293
JaroLoĝantoj
1930333
1950311
1961376
1970337
1980314
1991301
JaroLoĝantoj
2001296
2014376
2016375
2017365
2018364
2019360
JaroLoĝantoj
2020362
2021356
2022365
2023384

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]