Veselka estas vilago en Ĉeĥio, konsisto de municipo Troubsko en distrikto Brno-provinco en Sudmoravia regiono. Ĝi estas unu el bazaj setlejunuoj de Troubsko. Ĝi troviĝas en la katastro de Troubsko, de la propra municipo apartigas ĝin aŭtostrado D1. La nomo devenas de gastejo Na Veselce el la 15-a jarcento.[1] Tra Veselka kondukas ŝoseo II/602, troviĝas ĉi tie sonorilejo. La konstruareo de Veselka estas tiute kunkreskinta kun strato Pod Vinohrady, apartenanta al la najbara municipo Popůvky.