Vesna Parun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vesna Parun
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1922 (1922-04-10)
en Zlarin
Morto 25-an de oktobro 2010 (2010-10-25) (88-jaraĝa)
en Stubičke Toplice
Tombo Grohote vd
Etno kroatoj vd
Lingvoj bulgaraslovenagermanafrancakroata vd
Loĝloko Dubrava, Zagreb • Sesvete vd
Ŝtataneco Kroatio vd
Alma mater Faculty of Humanities and Social Sciences, University of Zagreb vd
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukisto • verkisto de porinfana literaturo • dramaturgo • pentristo vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva en Zagrebo vd
Aktiva dum 1945– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vesna PARUN (naskiĝis la 10-an de aprilo 1922 sur la insulo Zlarin apud urbo Šibenik; mortis la 25-an de oktobro 2010 en Stubičke Toplice) estis kroata poetino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi studis romanistikon kaj filozofion en la Filozofia fakultato en Zagreb.

Ŝia unua poemo estis publikigita kiam ŝi havis dek jarojn. La sekvonta poemo La invito havis la plej gravajn ideojn kiuj lasos spuron tra ŝia tuta verkaro: la himno al la vivo, laboro kaj kuraĝo. Krom poezio, ŝi verkis infanajn poemojn kaj satirajn versojn, prozon kaj dramojn. Kvar el ŝiaj dramoj estis surscenigitaj. Multaj ŝiaj verkoj estas tradukitaj en diversajn lingvojn. Ŝi ricevis multajn laǔdojn kaj premiojn. En la jaro 1970 en Parizo ŝi ricevis Diplomon por la poezio.

Ŝi forpasis la 25-an de oktobro 2010 en sia 88-a jaro. Sur la insulo Šolta de kie devenas ŝia patrino troviĝas ŝia tombo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Vesna Parun estis la plej grava poetino de la dua parto de la 20-a jarcento. Ŝi estis la unua poetino kiu vivis nur de kaj por la poezio.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vidrama vjerna (1957)
  • Patka Zlatka (1957)
  • Ti i nikad (1959)
  • Konjanik (1961)
  • Otvorena vrata (1968)
  • Ukleti dažd (1969)
  • Stid me je umrijeti (1974)
  • Igre pred oluju (1979)
  • Šum krila, šum vode (1981)
  • Salto mortale (1981)
  • Pokraj rijeke Kupe kad se vrapci skupe (1989)
  • Nedovršeni mozaik (1990)
  • Ptica vremena (1996)
  • Smijeh od smrti jači (1997)
  • Mozak u torbi (2001)
  • More jadransko (2001)
  • Noć za pakost: moj život u 40 vreća (2001)
  • Da sam brod (2002)
  • Suze putuju (2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Kroatlingva Vikipedio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]