Kiropteroj
![]() | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: = Malfrua Paleoceno - ĉi-epoke | ||||||||
![]() | ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Subordoj
| ||||||||
Jangokiropteroj Yangochiroptera | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Kiropteroj, Ĥiropteroj, aŭ Vespertoj estas flugantaj mamuloj. En malvarmaj regionoj, ekzemple Eŭropo kaj Nordameriko, ili vivas precipe en kavernoj kaj forlasitaj domoj, dum en tropikaj regionoj, ekzemple Afriko, Sud-Ameriko, Azio, kaj Aŭstralio, ili kutime tranoktas sur arboj.
Multaj specioj de kiropteroj movas sin orientiĝante en la spaco per ultravoĉo, tipe dum la nokto, kaj dumtage ili dormas en kaverno. Ili flugas per la t.n. haŭtvelo (patagium).
La plejparto el la vespertoj manĝas fruktojn kaj insektojn. Escepto vivas en Sudameriko, kie estas specio kiu suĉas sangon de mamuloj, kaj, kompreneble ankaŭ tiun de homoj: kurioze, male al folklora ideo, ili ne mordas kolon, sed preferinde grandan piedfingron. Tiu sudamerika vesperto ofte estas transportanto de malsanoj kaj povas mortigi per kontaĝado de rabio. En Brazilo mortis 29 homoj pro rabio kontaminigitaj per vespertoj en 2005.
En Aŭstralio vivas vesperto, kiun oni alnomas "fluganta vulpo" - la plej granda vesperto sur nia planedo, tiel ĝi povas atingi enverguron de 2 metroj. En Brazilo, la plej granda vesperto havas unu metran enverguron. La plejmalgranda vesperto vivas en Tajlando kaj pezas nur 2 gramojn.
La kapablo facile adaptiĝi al la medio, portis ilin al ĉiuj punktoj de la tero. En frostaj regionoj, por ŝpari al si energion, ili travintras 2/3 de jaro, tiel malaltigante la korpan temperaturon ĝis 12 °C (la normala temperaturo estas 36 °C).
En Eŭropo la kiropteroj estas forte protektitaj bestoj.
Vivejo[redakti | redakti fonton]
Flugo kapabligis vespertojn fariĝi iun de la plej larĝe distribuitaj grupoj de mambestoj. Krom la Arkto, la Antarkto kaj izolitaj oceanaj insuloj, vespertoj ekzistas ĉie tra la mondo. Vespertoj troviĝas en preskaŭ ĉiu vivejo disponebla sur Tero. Malsamaj specioj elektas malsamajn vivejojn dum malsamaj sezonoj — fluktuanta inter marbordoj, montoj kaj eĉ dezertoj — sed vespertaj vivejoj havas du bazajn postulojn: ripozejoj, kie ili pasigas la tagon aŭ diskodormas, kaj lokoj por furaĝi. Vespertaj ripozejoj (Angle: "Roosts") povas troviĝi en kavoj, fendoj, foliaro, kaj eĉ homfaritaj strukturoj; kaj inkluzivu "tendojn", kiujn vespertoj konstruas per mordado na folioj.
Kulturo kaj folkloro[redakti | redakti fonton]
Noktaj kutimoj de vespertoj, la vivo en kavernoj kaj la malinklino al la lumo, igis homojn rilatigi ilin al la malbono kaj oni ligas superstiĉojn al kiropteroj. Sed en la pratempaj kulturoj, la rolo de la vespertoj en nia mondo ne estis tiel malbona. Inter la Majaoj, ili estis adorataj per la nomo z'otz. En Ĉinio vespertoj simbolas feliĉon kaj ĝis nun en kelkaj regionoj de Skotlando, la monvaloroj de la domoj kaj kasteloj plialtiĝas, se estas vespertoj loĝantaj en ili. En Aŭstralio, kelkmiloj da turistoj vizitas la Nacian Parkon Lamington por vidi flugantajn vulpojn.
Taksonomio[redakti | redakti fonton]
Laŭ pli fruaj taksonomioj en la ordo de la Kiropteroj (Chiroptera) estis du subordoj: la Grandkiropteroj (Megachiroptera) kun nur unu familio, la Pteropedoj (Pteropidae), kaj la Malgrandkiropteroj (Microchiroptera) kun ĉiuj aliaj familioj.
De ĉ. 2000 oni distingas jene (sed la esploro daŭre progresas):
- Ordo: Kiropteroj (Chiroptera), ankaŭ: Ĥiropteroj
- Subordo: Jangokiropteroj (Yangochiroptera), ankaŭ: Jangoĥiropteroj
- Superfamilio: Embalonuroideoj (Emballonuroidea)
- Familio: Embalonuredoj (Emballonuridae)
- Familio: Nikteredoj (Nycteridae)
- Superfamilio: Noktilioideoj (Noctilionoidea), ankaŭ: Noktilionoideoj [1]
- Familio: Furipteredoj (Furipteridae)
- Familio: Mormoopedoj (Mormoopidae)
- Familio: Mistacinedoj (Mystacinidae)
- Familio: Mizopodedoj (Myzopodidae)
- Familio: Noktiliedoj (Noctilionidae), ankaŭ: Noktilionedoj [1]
- Familio: Filostomedoj (Phyllostomidae)
- Familio: Tiropteredoj (Thyropteridae)
- Superfamilio: Vespertilioideoj (Vespertilionoidea), ankaŭ: Vespertilionoideoj [1]
- Familio: Cistugedoj (Cistugidae) [2]
- Familio: Miniopteredoj (Miniopteridae) [2]
- Familio: Molosedoj (Molossidae)
- Familio: Nataledoj (Natalidae)
- Superfamilio: Embalonuroideoj (Emballonuroidea)
- Subordo: Jinpterokiropteroj (Yinpterochiroptera), ankaŭ: Jinpteroĥiropteroj
- Superfamilio: Pteropoideoj (Pteropodoidea), ankaŭ: Pteropodoideoj [1]
- Familio: Pteropedoj (Pteropodidae), ankaŭ: Pteropodedoj [1], Flughundoj
- Superfamilio: Rinolofoideoj (Rhinolophoidea)
- Familio: Kraseonikteredoj (Craseonycteridae)
- Familio: Hiposideredoj (Hipposideridae) [2]
- Familio: Megadermedoj (Megadermatidae), ankaŭ: Megadermatedoj [1]
- Familio: Rinolofedoj (Rhinolophidae)
- Familio: Rinonikteredoj (Rhinonycteridae) [2]
- Familio: Rinopomedoj (Rhinopomatidae), ankaŭ: Rinopomatedoj [1]
- Superfamilio: Pteropoideoj (Pteropodoidea), ankaŭ: Pteropodoideoj [1]
- Subordo: Jangokiropteroj (Yangochiroptera), ankaŭ: Jangoĥiropteroj
Kladogramo [3][redakti | redakti fonton]
Kiropteroj (Chiroptera) |
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
el malnovaj taksonomioj[redakti | redakti fonton]
ordo : ĤIROPTEROJ - Chiroptera
- subordo : Grandĥiropteroj - Megachiroptera
- familio : Pteropedoj - Pteropidae
- genro : Cinoptero - Cynopterus
- specio : Cinoptero kurtnaza - Cynopterus sphinx
- genro : Ruseto - Rousettus
- specio : Ruseto egiptia - Rousettus aegyptiacus
- genro : PTEROPO (PTEROPODO) - Pteropus
- specio : Pteropo FLUGHUNDO - Pteropus vampyrus
- specio : Pteropo malhela - Pteropus hypomelanus
- specio : Pteropo giganta - Pteropus giganteus
- genro : Epomoforo - Epomophorus
- specio : Epomoforo epoleta - Epomophorus gambianus
- genro : Hipsignato - Hypsignathus
- specio : Hipsignato monstra - Hypsignathus monstrosus
- genro : Ejdolo - Eidolon
- specio : Ejdolo falva - Eidolon helvum
- genro : Makrogloso - Macroglossus
- specio : Makrogloso malgranda - Macroglossus minimus
- genro : Cinoptero - Cynopterus
- subordo : Malgrandĥiropteroj - Microchiroptera
- superfamilio : Embalonurojdoj - Emballonuroidea
- familio : Klapnazuledoj - Rhinopomatidae
- genro : Klapnazulo - Rhinopoma
- specio : Klapnazulo azia - Rhinopoma microphyllum
- specio : Klapnazulo egiptia - Rhinopoma hardwickei
- genro : Klapnazulo - Rhinopoma
- familo : Embalonuredoj - Emballonuridae
- genro : Embalonuro - Emballonura
- specio : Embalonuro montara - Eballonura monticola
- genro : Koleŭro - Coleura
- specio : Koleŭro hunda - Coleura afra
- genro : Tafozo - Taphozous
- specio : Tafozo kalvoventra - Taphozous nudiventris
- genro : Embalonuro - Emballonura
- familo : Noktiliedoj - Noctilionidae
- genro : Noktilio - Noctilio
- specio : Noktilio fiŝkapta - Noctilio leporinus
- genro : Noktilio - Noctilio
- superfamilio : Negadermojdoj - Megadermatoidea
- familio : Nikteredoj - Nycteridae
- genro : Niktero - Nycteris
- specio : niktero fendonaza - Nycteris thebaica
- genro : Niktero - Nycteris
- familio : Gigantoreluledoj - Megadermatidae
- genro : Gigantorelulo - Megaderma
- specio : Gigantorelulo lironaza - Megaderma lyra
- genro : Gigantorelulo - Megaderma
- superfamilio : Rinolofojdoj - Rhinolophoidea
- familo : Rinolofedoj - Rhinolophidae
- genro : Rinolofo - Rhinolophus
- specio : Rinolofo granda - Rhinolophus ferrumequinum
- specio : Rinolofo dezerta - Rhinolophus clivosus
- specio : Rinolofo malgranda - Rhinolophus hipposideros
- specio : Rinolofo suda - Rhinolophus euryale
- specio : Rinolofo mehela - Rhinolophus mehelyi
- specio : Rinolofo blasia - Rhinolophus blasii
- genro : Rinolofo - Rhinolophus
- familio : Kombilnazuledoj - Hipposideridae
- genro : Kombilnazulo - Hipposideros
- specio : Kombilnazulo afrika - Hipposideros caffer
- genro : Aselio - Asellia
- specio : Aselio tridenta - Asellia tridens
- genro : Kombilnazulo - Hipposideros
- superfamilio : Filostomojdoj - Phyllostomatoidea
- familo : Filostomedoj - Phyllostomatidae
- genro : Ĥiloniktero - Chilonicteris
- specio : Ĥiloniktero grandlipa - Chilonicteris fuliginosa
- genro : Pteronoto - Pteronotus
- specio : Pteronoto kalva - Pteronotus davyi
- genro : Mormopso - Mormoops
- specio : Mormopso folionaza - Mormoops megalophyla
- genro : Makroto - Macrotus
- specio : Makroto grandorela - Macrotus waterhousii
- genro : Lonĥorino - Lonchorhina
- specio : Lonĥorino malgranda - Lonchorhina aurita
- genro : FILOSTOMO - Phyllostomus
- specio : Filostomo suĉa - Phyllostomus hastatus
- genro : VAMPIRO - Vampyrum
- specio : Vampiro grandnaza - Vampyrum spectrum
- genro : Glosofago - Glossophaga
- specio : Glosofago longlanga - Glossophaga soricina
- genro : Monofilo - Monophyllus
- specio : Monofilo kubana - Monophyllus cubanus
- genro : Karolio - Carollia
- specio : Karolio kurtvosta - Carollia perspicillata
- genro : Ektofilo - Ectophylla
- specio : Ektofilo blanka - Ectophylla alba
- genro : Artibeo - Artibeus
- specio : Artibeo fruktovora - Artibeus jamaicensis
- genro : Centurio - Centurio
- specio : Centurio sulkita - Centurio senex
- genro : Ĥiloniktero - Chilonicteris
- subfamilio : Desmodontenoj - Desmodontinae
- genro : Desmodo - Desmodus
- specio : Ruĝa desmodo aŭ Komuna vampiro - Desmodus rotundus
- genro : Difilo - Diphylla
- specio : Birda difilo aŭ Birda vampiro - Diphylla
- genro : Desmodo - Desmodus
- superfamilio : Vespertojdoj - Vespertilionoidea
- familo : Nataledoj - Natalidae
- genro : Natalo - Natalus
- specio : Natalo svelta - Natalus stramineus
- genro : Natalo - Natalus
- familio : Furipteredoj - Furipteridae
- genro : Furiptero - Furipterus
- specio : Furiptero fuma - Furipterus horreus
- genro : Furiptero - Furipterus
- familio : Tiropteredoj - Thyropteridae
- genro : Tiroptero - Thyroptera
- specio : Tiroptero trikolora - Thyroptera tricolor
- genro : Tiroptero - Thyroptera
- familio : Mizopodedoj - Myzopodidae
- genro : Mizopodo - Myzopoda
- specio : Mizopodo grandorela - Myzopoda aurita
- genro : Mizopodo - Myzopoda
- familio : Vespertedoj (VESPERTILIONEDOJ) - Vespertilionidae
- subfamilio : Vespertenoj - Vespertilioninae
- genro : Mioto - Myotis
- specio : Mioto barba - Myotis mystacinus
- specio : Mioto malgranda - Myotis brandti
- specio : Mioto bruneta - Myotis lucifugus
- specio : Mioto brovoza - Myotis emarginatus
- specio : Mioto krispa - Myotis nettereri
- specio : Mioto grandorela - Myotis bechsteinii [4]
- specio : Granda mioto - Myotis myotis
- specio : Mioto musorela - Myotis sicarius [5]
- specio : Mioto orienta - Myotis blythi
- subspecio : Mioto orienta kaŝmira - Myotis blythi blythi
- subspecio : Mioto orienta akrorela - Myotis blythi oxygnathus
- specio : Mioto akva - Myotis daubentonii
- specio : Mioto longkrura - Myotis capaccinii
- specio : Mioto borda - Myotis dasycneme
- genro : Pizonigo - Pizonyx
- specio : Pizonigo fiŝkapta - Pizonyx vivesi
- genro : Lasioniktero - Lasionycteris
- specio : Lasioniktero arĝenteta - Lasionycteris noctivagans
- genro : PIPISTRELO - Pipistrellus
- specio : Pipistrelo fajfa - Pipistrellus pipistrellus
- specio : Pipistrelo parka - Pipistrellus nathusii
- specio : Pipistrelo suda - Pipistrellus kuhli
- specio : Pipistrelo savia - Pipistrellus savii
- specio : Pipistrelo flaveta - Pipistrellus subflavus
- genro : Io - Ia
- specio : Io ia - Ia io
- genro : Niktalo - Nyctalus
- specio : Niktalo arba - Nyctalus leisleri
- specio : Niktalo NOKTOLO - Nyctalus noctula
- specio : Niktalo giganta - Nyctalus lasiopterus
- genro : Eptesiko - Eptesicus
- specio : Eptesiko norda - Eptesicus nilssoni
- specio : Eptesiko vespera - Eptesicus serotinus
- specio : Eptesiko bruna - Eptesicus fuscus
- genro : VESPERTO (VESPERTILIONO) - Vespertilio
- specio : Vesperto dukolora - Vespertilio murinus
- genro : Nikticejo - Nycticeius
- specio : Nikticejo kurtorela - Nycticeius humeralis
- genro : Lasiuro - Lasiurus
- specio : Lasiuro ruĝbruna - Lasiurus borealis
- specio : Lasiuro griza - Lasiurus cinereus
- genro : BARBASTELO - Barbastella
- specio : Barbastelo nigra - Barbastella barbastellus
- genro : PLEKOTO - Plecotus
- specio : Plekoto grandorela - Plecotus auritus
- specio : Plekoto longorela - Plecotus austriacus
- genro : Mioto - Myotis
- subfamilio : Miniopterenoj - Miniopterinae
- genro : Minioptero - Miniopterus
- specio : Minioptero migra - Miniopterus schreibersi
- genro : Minioptero - Miniopterus
- subfamilio : Murinenoj - Murininae
- genro : Murino - Murina
- specio : Murino malgranda - Murina aurata
- specio : Murino helventra - Murina leucogaster
- genro : Murino - Murina
- subfamilio : Kerivulenoj - Kerivoulinae
- genro : Kerivulo - Kerivoula
- specio : Kerivulo kolora - Kerivoula picta
- genro : Kerivulo - Kerivoula
- subfamilio : Vespertenoj - Vespertilioninae
- familio : Mistacinedoj - Mystacinidae
- genro : Mistacino - Mystacina
- specio : Mistacino tuberoza - Mystacina tuberculata
- genro : Mistacino - Mystacina
- superfamilio : Molosojdoj - Molossoidea
- familio : Molosedoj - Molossidae
- genro : Ĥeiromelo - Cheiromeles
- specio : Ĥeiromelo kalva - Cheiromeles torquatus
- genro : Tadarido - Tadarida
- specio : Tadarido eŭropa - Tadarida teniotis
- specio : Tadarido suda - Tadarida aegyptiaca
- specio : Tadarido guana - Tadarida brasiliensis
- genro : Moloso - Molossus
- specio : Moloso rufa - Molossus rufus
- genro : Mormoptero - Mormopterus
- specio : Mormopterus doriae [6]
- genro : Ĥeiromelo - Cheiromeles
necerta enlistigo : † pravespertedoj - Icaronycteridae
- genro : † Pravesperto - Icaronycteris
- specio : † Pravesperto indika - Icaronycteris index
- genro : † Pravesperto - Icaronycteris
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 el la scienc-latina genitiva radiko
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 ne estas en la kladogramo
- ↑ Teeling, E. C.; Springer, M.; Madsen, O.; Bates, P.; O'Brien, S.; Murphy, W. (2005). A Molecular Phylogeny for Bats Illuminates Biogeography and the Fossil Record. Science. 307 (5709): 580–584. doi:10.1126/science.1105113
- ↑ Keltaj foliarbaroj
- ↑ Orient-himalajaj subalpaj koniferaroj
- ↑ Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj