Vespobuteoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pernisoj aŭ Vespobuteoj
Pernis apivorus
Pernis apivorus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Pernenoj Perninae
Genro: Pernis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pernis estas genro de birdoj de rabobirdoj de la subfamilio PerninaePernenojPernisenoj en Esperanto. En PIV aperas la vorto Perniso kiel sinonimo de Vespobuteo. La genro konsistas el tri mezgrandaj larĝaflugilaj specioj.

Ili reproduktiĝas en moderklimataj kaj pli varmaj klimatoj de la Malnova Mondo, kaj estas specialistaj manĝantoj de larvoj de vespoj. La du moderklimataj specioj, nome la Eŭropa kaj la Orienta vespobuteoj, estas migrantaj.

Ili reproduktiĝas en arbaroj, kaj estas ofte malfacile videblaj escepte dum ceremoniaj memmontradoj.

La membroj de tiu genro havas plumaron kiu kamuflimitas tiun de junulo de Komuna buteo aŭ de membro de la genro Spizaetus. Oni sugestis, ke tiu simileco estas parta protekto kontraŭ predado fare de pli grandaj rabobirdoj kiaj la akcipitroj, kiuj povas dubi ĉu ataki kio ŝajnas pli bone protektata specio kun pli fortaj beko kaj kalkanumoj ol tiuj kiujn la Vespobuteo fakte posedas.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La genro Pernis estas praa akcipitredo sen proksimaj rilatoj al genro Buteo (Seibold kaj Helbig 1995). Wink (1995) trovis, ke ĝi kuniĝas al klado de malnovmondaj vulturoj Neophron/Gypaetus. Baze sur molekulaj sekvencoj de la citokromo b, Gamauf kaj Haring (2004) trovis, ke la kukolagloj de la genro Aviceda formas fratan grupon de Pernis, sed tiu analizo indikis, ke Henicopernis kaj la malnovmondaj vulturoj, Gypaetus kaj Neophron ŝajnas nur malproksime rilataj al Pernis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • British Birds, vol 99, Marto 2006
  • Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead kaj Burton, Raptors of the World ISBN 0713680261
  • Gensbøl, Benny (1989). Collins guide to the Birds of Prey of Britain and Europe North Africa and the Middle East, William Collins Sons and Co Ltd. ISBN 0-00-219176-8