Vestfala Hellweg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Piedirantozono de la historia Hellweg en Dortmund pasas inter la preĝejoj Reinoldi kaj Marienkirche
Hellweg (ruĝa linio) en Dortmund proksimume 1610 sur la plano de Detmar Muhler
Hellweg je Asseln en 2006
Postrestaĵoj de Hellweg en la montaro Teutoburger Wald

La Vestfala Hellweg estas la okcidenta parto de la mezepoka vojligo inter Rejno kaj Elbo laŭlonge de la norda germana mezalta montaro. Precipe la nocio signifas la tranĉon inter Duisburg kaj Paderborn ĝis la transiro trans la rivero Vezero ĉe Corvey de la vojo inter Akeno kaj Goslar.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo Hellweg estas interpretata inter alie kiel „hela, larĝa vojo“. La Vestfala Hellweg estas la plej konata Hellweg en Nordrejn-Vestfalujo. Temas pri konekto pli ol 5000 jarojn aĝa, devena el antaŭromia-ĝermana epoko de la Rejno ĉe Homberg (Duisburg) trans Duisburg, Essen, Dortmund, Unna, Werl, Soest, Erwitte, Geseke, Salzkotten, Paderborn ĝis Corvey. Ĝi estis ero de via regia de Akeno ĝis Goslar, kiun jam menciis Ptolemeo, kaj ĝi havis larĝecon de proksimume tri metroj, ĝis kiam en 1788 ĝi estis elkonstruata al ŝoseo.

La Hellweg havis sian komencon ĉe transirejo trans la Rejno, krucis forlasinte Duisburgon la malsupran Rejnlandon orienten kaj kondukis poste, trans la historia travadejo de la Ruhr ĉe Kastelo Broich al Mülheim, trans la tutjare surireblaj Ruhr-Altaĵoj kiel akvodislimo de Ruhr kaj Emscher/Lippe kaj poste norde de la Montaro Ardey kaj la Montoĉeno Haar, ĉe kies norda deklivo ĝi plue pasis. La paso estas tipa por historiaj vojoj: parto de la riveretoj fontis malsupre de la Hellweg kaj do ne estis krucendaj, la krucendaj estis transpaseblaj sen pontoj.

En Bochum la Vestfala Hellweg disbranĉiĝis trans la ŝoseoj Bongardstraße kaj Große Beckstraße nordorienten, por pasi kiel altovojo ankoraŭ nuntempe nomiĝanta „Castroper Hellweg“, sur la altebenaĵo de Castrop, tiel preterirante norde la valon de la rivereto Oelbach. Dum konstrulaboroj en la Bongard-Strato oni malkovris bastondigojn.[1]

La distancoj de la antaŭe nomitaj lokoj konvenas kun tiama tagvojaĝo de pli granda grupo kun pezaj ĉaroj kaj piedire de 15 ĝis 30 kilometroj. Pli malnovaj kaj dumpase de siaj historiaj evoluoj pli grandaj kaj gravaj urboj kiel Duisburg, Essen, Dortmund, Soest kaj Paderborn situis en pli granda distanco unu al la alia. Internaj lokoj kiel Bochum, Unna aŭ Werl ricevis plejparte en la alta kaj malfrua mezepoko de la pokaza teritoriestro urbajn privilegiojn. En romia epoko unu transirejo trans la Rejno lokis pli sude, fronte al Krefeld-Gellep, tiam Gelduba. Ekzistis plua transirejo de la nuna Homberg (Duisburg), tiam lokanta en graflando Moers, al Duisburg kaj finfine, post la translokiĝo de la Rejno, al kolonio fondita en la 13-a jarcento, la nuna kvartalo de Duisburg nome Ruhrort.

Ĉu la romianoj uzis la Vestfalan Hellweg paralele al la Lippe por la konkero de Ĝermanujo, ne estas certe; por la Hellweg ekzemple ne ekzistas latina nomo. Ekzistas nur loka legendo en Dortmund, laŭ kiu jam la romianoj tenis fortikaĵon ĉe la nuna Burgwall (eo: fortikaĵa remparo). Tio ĉi tamen estas nepruvita, kaj pro la densa surkonstruo en pli malfrua tempo ankaŭ ne estas atenteblaj atestaĵoj el ĉi tiu epoko. En la tempo post 16 p.K. laŭ Tacitus (Annales II) la vojo inter la legiotendaro Aliso (ankoraŭ ne lokalizita) kaj la Rejno estis fortikigita per digoj. Ĉar la legiotendaro Aliso (ĉi tien estis rifuĝintaj post la Batalo de Varus disiĝintaj romiaj truperoj) estas supozata aŭ ĉe Anreppen (Delbrück, distrikto Paderborn), ĉe Oberaden (Bergkamen), ĉe Elsen (Paderborn), ĉe la rivero Ilse (en la montaro Harco) aŭ proksime de Hildesheim, do ĉiukaze oriente de la nuna Ruhr-Regiono, pro la manko de ĉia alia fortikigita vojo el ĉi tiu epoko en Vestfalujo en ĉi tiun direkton estas konkludeble, ke la nun konata Hellweg estis elkonstruata.

Certe kaj multfoje dokumentite estas, ke Karolo la Granda klare elkonstruigis la ŝoseon kaj sekurigis ĝin per fortikaĵoj aŭ imperiestraj bazoj. En aparte multtrafikataj partoj, ekzemple kruciĝoj kun aliaj vojoj, la Hellweg jam en la mezepoko estis pavimita, aliloke ĝi estis ĝis en la epoko de la poŝtkalesoj „naturstrato“ sen vera pavimo. Transportataj varoj sur la ŝoseo estis inter alie salo el la regiono de Soest, Werl kaj Unna, same kiel feraĵoj, ekzemple tranĉiloj kaj tondiloj el la Sauerland, kiuj estis komercataj trans Dortmund. Varoj de la Hellweg disvastiĝis en la tuta spaco de la Hanso.

La avantaĝa situo ĉe Hellweg montriĝis en militaj epokoj, aparte dum la Tridekjara Milito kiel aparte malavantaĝa, ĉar la tramarŝaj fremdaj trupoj ĉantaĝis de la tieaj urboj senpagan manĝon kaj loĝon.[2]

Ekde 1788 Reĝlando Prusujo elkonstruigis proksimume 500 metrojn sude de la malnova Hellweg sur sia teritorio en la Graflando Mark la ligon kiel ŝoseo kaj kondukigis ĝin sude de la libera regna urbo Dortmund trans Hörde. La paso de la nova ŝoseo konformas plejparte al la pli malfrua imperia resp. Federacia Strato 1.

En la historia urbocentro de Dortmund la malnova Hellweg konserviĝis ĝis nun kiel aĉetumstrato. Tie la strato, tiel grava en la mezepoko, nomiĝas oriente de la Reinoldi-Preĝejo Ostenhellweg, okcidente de ĝi Westenhellweg. La strato estas la akso inter la historia orienta kaj okcidenta pordegoj. La samaj stratonomoj troviĝas ankaŭ en Soest. Ambaŭkaze la nomoj redonas la geografian aranĝon de la stratopaso ekde la urbocentroj. Dum kiam en Dortmund la direktoj estas difinitaj ekde la centra punkto en la interno de la historia urbo ĉe la Reinoldi-Preĝejo, en Soest estas nur la stratoj antaŭ la pordegoj de la mezepoka urbo, la Westenhellweg (okcidenta Hellweg) antaŭ la remparo ĉe pordego Jakobitor kaj la Ostenhellweg (orienta Hellweg) antaŭ la pordego Thomätor. La geografiaj nomoj de la pordegoj resp. de la vojo troviĝas ankaŭ en Paderborn (Westerntor) kaj Geseke (Osttor kaj Westtor). En Geseke la Hellweg pasas fakte perfekte rekta kaj sude de la monaĥinejo (fondita en 846) tra la urbo.

Antaŭ la pordegoj de malnova Dortmund la strato estas facile postsekvebla laŭ ĝia nomo. Laŭ urboparto ĝi aperas ekde la 14-a jarcento kiel kombinaĵo de la loka kun la historia vojnomo, en Dorstfeld do Dorstfelder Hellweg, kiel Dorstfelder Helewege jam en 1345 dokumentita.[3] Oriente de la urbocentro la malnova paso de Hellweg nomiĝas en la unua tranĉo Kaiserstraße [= Imperiestro-Strato], memore al la pompa enmarŝado de imperiestro Karlo la 4-a en la liberan imperian urbon en la jaro 1377. En la plua paso denove troviĝas la ligo inter loko kaj Hellweg, ekz. Körner Hellweg, Wambeler Hellweg, Brackeler Hellweg, Asselner Hellweg kaj finfine Wickeder Hellweg. Oriente de tio, finfine, ekster la nuna teritorio de Dortmund, ĝi nomiĝas Massener Hellweg sur la areo de Unna. La menciitaj urbopartoj de Dortmund estis iam malgrandaj pli malpli memstaraj lokoj laŭlonge de la strato. Körne kaj Wambel je tio lokis ankoraŭ sur la teritorio de Graflando Dortmund, Brackel kaj Asseln jam ekstere. Sed ankaŭ en Bergkamen, trapasante la urbopartojn Rünthe kaj Overberge, ekzistas la nomoj Westen- kaj Ostenhellweg. La kombinaĵoj de lokonomo kaj Hellweg – stampitaj en la 19-a jarcento – troviĝas ankaŭ en aliaj nomoj je la paso de la vojo, ekz. Büdericher Hellweg (Werl-Büderich), Westönner Hellweg (Werl-Westönnen), Ostönner Hellweg (Soest-Ostönnen) kaj aliaj.

Laŭlonge de la montaro Teutoburger Wald ekzistas ambaŭflanke branĉoj de la Hellweg de ambaŭ finaĵoj de la fendego Dörenschlucht, kiun la Hellweg uzas, norden ĝis la pasejo je Bielefeld. Nur en la 1970-aj jaroj venkis por ĉi tiuj la kromnomoj Senner Hellweg (okcidenta flanko) kaj Lipper Hellweg (orienta flanko).

La Hellweg estis por la mezepokaj pilgrimantoj ankaŭ alkondukejo de la Jakoba Vojo al Santiago-de-Kompostelo.

En 1997/98 fondiĝis Kulturregion Hellweg kiel merkatisma ligo de kelkaj urboj kaj komunumoj en larĝa zono laŭlonge de la historia Hellweg en Vestfalujo.

Hellweg-Zono[redakti | redakti fonton]

La urbovicon laŭlonge de la Hellweg formas urboj, kiuj jam en la mezepoko havis siajn florepokojn. De Duisburg ĝis Unna ili konsistigas la Hellweg-Zonon, kiu en la mezepoko surmontris pro la leŭsogrundoj florantan terkulturon inkluzive la produktadon de teksaĵoj. Per enkonduko de la ŝaktominejoj kaj konstruo de fervojoj tie ĉi elformiĝis la pezocentro de la loĝodenso de la Ruhr-Regiono. En la sudo najbaras la Ruhr-Zono, en la nordo la Emscher-Zono, en la okcidento la Rejn-Zono,[4] en la oriento la distrikto Paderborn.

Urboj ĉe la Hellweg[redakti | redakti fonton]

De okcidente orienten:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hermann Josef Bausch: „Westen und Osten am Hellweg“ in der Stadt Dortmund: Vom Königsweg zur Konsummeile. En: Heimat Dortmund 1/2002. Stadtgeschichte in Bildern und Berichten. Zeitschrift des Historischen Vereins für Dortmund und die Grafschaft Mark e. V. in Verbindung mit dem Stadtarchiv Dortmund. p. 33–40. ISSN 0932-9757
  • Henriette Brink-Kloke: Auf dem Hellweg durch Dortmund: Eine archäologische Spurensuche. En: Heimat Dortmund 1/2002. Stadtgeschichte in Bildern und Berichten. Zeitschrift des Historischen Vereins für Dortmund und die Grafschaft Mark e. V. in Verbindung mit dem Stadtarchiv Dortmund. p. 30–32. ISSN 0932-9757
  • Paul Leidinger: Der westfälische Hellweg als Verkehrsweg und Landschaftsbezeichnung. En: Vergessene Zeiten. Mittelalter im Ruhrgebiet, eld. de Ferdinand Seibt k.a., vol. 2, Essen 1990, p. 72 sj.
  • Ferdinand Seibt (eld.): Transit Brügge-Novgorod: eine Straße durch die europäische Geschichte, Ausstellungskatalog, Bottrop/Essen 1997, ISBN 3-89355-148-4.
  • Gabriele Isenberg: Mittelalterliche Salzproduktion am Hellweg. Ergebnisse einer archäologischen Untersuchung im Salzerquartier in Soest. En: Lamschus, Christian (eld.): Salz – Arbeit und Technik, Produktion und Distribution in Mittelalter und früher Neuzeit. Lüneburg: Dt. Salzmuseum, 1989, pj. 131–135.
  • Reinhild Stephan-Maaser (eld.): Zeitreise Hellweg. Spuren einer Straße durch die Jahrtausende, Klartext Verlag, Essen 2000, ISBN 3-88474-932-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Spieker: Landeskundliche Beiträge und Berichte. Provinzialinstitut für Westfälische Landes- und Volkskunde. Geographische Kommission. eldonaĵoj 15-20, 1967, paĝo 43 [1]
  2. Klaus Basner: Unna. Historisches Porträt einer Stadt. Bönen 2014, p. 238.
  3. Bausch, Hermann Josef: „Westen und Osten am Hellweg“ in der Stadt Dortmund: Vom Königsweg zur Konsummeile En: Heimat Dortmund, a. a. O.
  4. http://www.ruhrgebiet-regionalkunde.de/grundlagen_und_anfaenge/historischer_besiedlungsgang/zonale_gliederung.php?p=1,3