Vestfirðir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vestfirðir
administra regiono

LandoIslando

ĈefurboÍsafjörður
- koordinatoj66° N, 22° U (mapo)65.7375-22.170556Koordinatoj: 66° N, 22° U (mapo)
Areo9 409 km² (940 900 ha) [+]

Loĝantaro6 883 [+] (2016)
Denseco0,73 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC±00:00 [+]
ISO 3166-2IS-4

Vestfirðir (Tero)
situo de Vestfirðir en Islando


Map
Vestfirðir

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Vestfirðir [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Vestfirðir (La Okcidentaj fjordoj) estas grandega duoninsulo, en nordokcidenta parto de Islando distranĉita de multaj fjordoj kaj golfetoj. Samtempe ĝi konsideriĝas unu el la ok regionoj de Islando (islande plurale landsvæði, singulare landsvæðið). La teritorio etendas sin el fermaĵo de Gilsfjörður laŭ la distriktoj: Barðaströnd, Patreksfjörður, Tálknafjörður, Arnarfjörður, Dýrafjörður, Önundarfjörður, Súgandafjörður, Ísafjarðardjúp, Jökulfirðir, Hornstrandir kun la la glaĉero Drangajökull kaj suden laŭ Strandir ĝis mezo de la fjordo Hrútafjörður (vidu la mapon). Ankaŭ la norda parto de la granda golfo, Breiðafjörður, kun siaj multaj insuloj, apartenas al Vestfirðir.

Mapo de Vestfirðir
la akvofalo Gullfoss ĉe la fjordo Gilsfjörður
klifo ĉe la terlango
Latrabjarg