Vetara grundokolombo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pampusana hoedtii | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Vetara grundokolombo, Pampusana hoedtii, estas specio de birdoj de la familio Kolombedoj, kiuj estas endemiaj de insuloj de Indonezio.[1] Ĝi troviĝas en la insuloj Vetaro kaj Timoro. Ties naturaj habitatoj estas musonaj kaj galeriaj arbaroj, kaj eble ankaŭ aliaj arbaroj kaj bambuarbaroj. Minacata pro habitatoperdo kaj ĉasado, la specio estis taksita kiel endanĝerita fare de la IUCN.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]En 1871, Hermann Schlegel priskribis la specion kiel Leptoptila hoedtii el Vetaro. La specio estas monotipa.[2] Ĝi estis movita el la genro Gallicolumba al Alopecoenas Sharpe, 1899.[3] La nomo de la genro estis ŝanĝita en 2019 al Pampusana Bonaparte, 1855 ĉar tiu nomo havas prioritaton.[4][5] La specia epiteto estis derivita el Dirk Samuel Hoedt, nederlanda kolektanto kiu posedis plantejojn en Orientaj Hindioj.[6]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Korpolongo estas proksimume 27 cm longa. La virbirdo havas blugrizan kapon kaj grizecblankan gorĝon. La brusto estas pale kremkolora, kaj la ventro estas nigreca. La malantaŭa kolo estas ruĝecbruna.[7] La dorso kaj pugo estas ruĝecaj. Vostoplumoj estas malhele olivbrunaj, kaj estas purpura makulo sur la flankoj de la brusto kaj la pli malgrandaj kaovrilplumoj. La beko estas nigra, kaj la piedoj estas ruĝecviolaj.[8] La kapo, kolo kaj brusto de la ino estas rustece kaŝtankoloraj. Ties supraj partoj kaj ventro estas olivecbrunaj.[7]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]La specio troviĝas en Vetaro kaj Timoro.[8] Malpli ol 20 birdoj estis kolektitaj en Vetaro ĉirkaŭ 1900, kaj estis multaj registroj en 2008 kaj 2009. En Orienta Timoro, kvar aŭ kvin birdoj estis registritaj proksime de la limo kun Indonezio en 2005. Estas notoj de nur tri lokoj en Okcidenta Timoro.[3] Ĝi estas trovita ĉe altecoj de ĝis 950 m. Ĝiaj vivejoj estas musonarbaroj kaj galeriaj arbaroj, kaj eble maldensarbaroj kaj bambuoj.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pigeons. Alirita 26a de Marto 2017 .
- ↑ “Wetar Ground-dove (Alopecoenas hoedtii)”, Handbook of the Birds of the World Alive.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 BirdLife International (2016). "Alopecoenas hoedtii". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22691076A93302373. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22691076A93302373.en.
- ↑ (2016) “Pampusanna vs. Pampusana: a nomenclatural conundrum resolved, along with associated errors and oversights”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 136, p. 86–100.
- ↑ Pigeons. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 25a de Junio 2019 .
- ↑ Jobling, James A.. (2010) Helm Dictionary of Scientific Bird Names. Bloomsbury. ISBN 9781408133262.
- ↑ 7,0 7,1 Species factsheet: Alopecoenas hoedtii. BirdLife International. Alirita 26a de Marto 2017 .
- ↑ 8,0 8,1 Gibbs, David. (2010) Pigeons and Doves: A Guide to the Pigeons and Doves of the World. A&C Black, p. 416–417. ISBN 9781408135563.
|