Veterinara medicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Veterinara medicino, foje ankaŭ nomata bestomedicino, estas la scienco traktanta la malsanojn de bestoj, la flegado de bestoj kaj la prevento de bestaj malsanoj, kaj la esploron rilatan al tiu temaro, sed ankaŭ homajn nutraĵojn de besta deveno kaj ilian kontrolon pri eblaj malsanigaj substancoj. La fako necesigas la akiron kaj aplikon de sciencaj scioj en multaj disciplinoj kaj uzas metodojn por kuracado kaj prevento de malsanoj rilate al plej diversaj specioj de kaj domaj kaj sovaĝe vivantaj bestoj.

Historio

vidaĵo de la kolono de la reĝo Aŝoko en la antikva barata urbo Vaiŝali

En ĉiuj altaj kulturoj de la antikva epoko estis fakuloj pri veterinara medicino. En antikva Egiptio, la "papiruso de Kahun" el ĉirkaŭ la jaro 1900 a.K. estas la unua skriba pruvo pri veterinara medicino; en Barato dum la epoko de Vedoj ekestis unuaj skribaj pruvoj. Aŝoko en la antikva barata urbo Vaiŝali. Unu el la ediktoj de la reĝo Aŝoko (272 ĝis 231 a.K.) tekstis: "Ĉie Reĝo Aŝoko starigis du specojn da hospitaloj, hospitaloj por homoj kaj hospitaloj por bestoj. Kie ne estis sanigaj herboj por homoj kaj bestoj, li ordonis ke ili estu portitaj kaj plantitaj".

Dum la mezepoko scioj pri veterinara medicino konserviĝis en la islamaj, arabaj landoj; en la kristanaj landoj ili estis tre limigitaj. La unua oficiala altlernejo pri veterinara medicino en Germanlingvio fondiĝis dum la jaro 1765 en Vieno, la ĉefurbo de Aŭstrio. En Germanio la unua veterinara medicino ekestis dum la jaro 1771 en la universitato de Göttingen, sep jarojn pli poste, dum 1778, fondiĝis la unua germana "ĉevalokuraca lernejo", la nuna altlernejo pri veterinara medicino Hanovro.

Studo

veterinaro en Britio dum trakto de kato

La studo pri veterinara medicino simile al tio pri homa medicino havas unuajn pli teoriajn kaj sekvajn pli praktikajn semestrojn. Post finstudado en plej multaj landoj eblas verkado de disertacio kaj akiro de doktora titolo pri veterinara medicino. En la universitatoj la studado orientiĝas laŭ du sistemoj: Lau la unua, pli klasika, la fakoj disdividiĝas simile al tiuj de homa medicino, al kirurgio, interna medicino, ginekologio ktp.; laŭ la dua, unuafoje en Usono praktikita sistemo la unuopaj universitataj fakoj kaj institutoj disdividiĝas laŭ bestoj respektive bestogrupoj.

Samkiel ĉe la kuracistoj pri homa medicino, ankaŭ ĉe veterinaroj eblas poststuda specialiĝo laŭ diversaj fakoj, laŭ la du sistemoj aŭ pri la klasikaj fakoj veterinara kirurgio, patologio, interna medicino, ginekologio ktp., aŭ pri bestaj specialiĝoj, ekzemple ĉevala, bova, porka veterinara medicino ktp. Krome ekzistas pluaj kvalifikiĝoj, kiel veterinara akupunkturohomeopatio.

En la ekonomia branĉo de agrikulturo la veterinara medicino ludas aparte gravan rolon. Dum la kuracista prizorgo de "luksaj bestoj" kiel ĉevaloj, hundoj, katoj, kobajojpapagoj en plej multaj landoj estas en la privata interesoj de la homaj posedantoj de la bestoj, kiuj private pagas la traktadon, la medicina prizorgo de agrikulture bredataj bestoj kutime sekvas ekonomiajn konsiderojn.

Vidu ankaŭ