Bestokuracistoj sen limoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Veterinaroj sen limoj)
Bestokuracistoj sen limoj
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1977
Lando(j) Francio vd
Sidejo Liono, Francio
Ĉefestro(j) Q2934640 vd
Retejo https://www.avsf.org/en, https://www.avsf.org/es Oficiala retejo
Jura formo deklarita asocio en Francio
vdr

Bestokuracistoj sen limoj estas asocio en pluraj ŝtatoj de la mondo, kiu kolektas bestokuracistojn por kunlabori en bestokuracista katastrofa helpo kaj en humaneca helpo. Centro de la laboro de la organizaĵo estas la homoj, kies vivobazo dependas de bestobredado kaj parte ankaŭ de bestoĉasado, kaj la celo plibonigi ilian vivosituacion. Sanaj bestoj por ili ne nur havas altan kulturan signifon, sed praktike sekurigas la nutradon, do la eviton de malsatmorto, kaj la eblecon havi enspezon.

Bazoj[redakti | redakti fonton]

La asocio kun siaj naciaj branĉoj laboras sen ligo al ŝtato aŭ politika partio. La laboro ne influiĝas de ideologiaj aŭ religiaj influoj, kaj profitigas homojn dependajn de bestobredado aŭ ĉasado sendepende de ilia deveno, aĝo aŭ sekso. La trakto de kulturaj tradicioj de la homoj estas respekta, ĉar ilia sperto kaj iliaj vivostrategioj valore influas kaj enplektiĝas en la evoluhelpajn projektojn de la asocio. Por fortigi la lokan socian reton, la koncernitaj homoj enplektiĝas en la projektan planadon, plenumon kaj evaluadon, kiom ajn tio eblas. Celo de la asocio estas krei stabilajn strukturojn kaj kapabligi la koncernatojn, plu vivteni la agadon post fino de la evoluhelpa projekto.

Bestokuracistoj sen limoj Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Dum la jaro 1989, la franca asocio Veterinaroj sen limoj prenis la iniciaton krei eŭropan asocion por kunordigi kaj ampleksigi la projektojn sur kontinenta nivelo. La kreita internacia organizaĵo Veterinaroj sen limoj Eŭropo laŭ la stato de 2008 havas naŭ naciajn membroasociojn:

Aldone ekzistas "studenta reto Bestokuracistoj sen limoj"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]