Saltu al enhavo

Veterum sapientia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veterum sapientia
apostola konstitucio
Aŭtoroj
Aŭtoro Johano la 23-a
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 22-a de februaro 1962
vdr

Veterum sapientia (laŭvorte: La saĝeco de la prapatroj) estas latinlingva apostola konstitucio kaj jura teksto kiun oficialigis en la 22-a de februaro 1962 lia papa moŝto Johano la 23-a. Temas pri glorigo de la eklezia rolo de la latina lingvo; por kelkaj tio malkongruas la imputitan ĝeneralan modernecon de ĉi papo.[1][2]

Lingvo dignega

[redakti | redakti fonton]

La papo antaŭenigas la latinan kiel sciencan kaj kulturan lingvon de la Eklezio sur ĉiuj kontinentoj. Li unue referencas al la epoko de unuiĝinta Eŭropo kaj la tutmondaj rilatoj inter la popoloj. La latina lingvo, laŭ li, estas respektinda lingvo, kies efikon oni ne rajtas subtaksi.

Studado de la latina lingvo

[redakti | redakti fonton]

Por Johano la 23-a, la latina estis aparte grava kiel lingvo de la liturgio kaj de la teologia instruado. Ĝia uzo devus esti antaŭenigata. Tial ĝuste modernigema papo (aggiornamento) ordonis kaj intensigi la latinajn lecionojn por la teologistudentoj kaj instrui diversajn gravajn teologiajn fakojn en seminarioj kaj universitatoj rekte en la latina! Li komisiis la pastrajn seminariojn kaj universitatojn ellabori instruplanon por efika kaj nepra instruado de la latina.

Avantaĝo de neŝanĝebleco lingva

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la opinio de la papo, la latina estas universala kaj taŭgas por antaŭenigi ĉian formon de kulturo inter la popoloj. Ĉi tiu lingvo ne donas kialon al ĵaluzo, ĝi ne favoras iun nacion, sed estas senpartia donaco kaj povas esti akceptebla por ĉiuj. Tial estas necese konservi la lingvon kiel sanktan kaj neŝanĝeblan lingvon.

Johano la 23-a admonas, ke en la katolika mondo la de la Kurio verkataj kaj eldonataj skribaĵoj, kiuj rilatas al ĉiuj, estu publikigitaj en la latina. Laŭ lia konvinko, la latina estas internacia voĉo, kiu povas esti akceptata de sennombraj nacioj. Per ĉi tio la ĉefpontifiko priskribas la pedagogian valoron de la latina kaj instigas, ke la lernado de ĉi tiu lingvo estu komprenata kiel efika edukado de la junularo. Por instruistoj ĝi servu kiel ekzercado, maturiĝo kaj perfektigo en ilia laboro; ĝi akrigu la spriton kaj antaŭenigu la juĝkapablon.

Pliaj reguloj

[redakti | redakti fonton]

En la konkludaj ordonoj la papo fiksas, ke la latina lingvo estu konservata, kaj transdonas la respondecon al la episkopoj. En la porpastraj seminarioj, por kiuj la lokaj episkopoj estas respondeculoj, la antaŭenigo de la latina lingvo devas esti sekurigita. Johano la 23-a eĉ plue per dekreto fiksas, ke por la pastra formado la scio de la latina lingvo estas nepra. Neniu estu akceptata al la studoj de filozofio aŭ teologio, sen profundaj lingvokonoj kaj bona utiligkapablo de ĝi. En siaj postuloj la papo postulas la restarigon de la tradiciaj instruplanoj kaj anoncas, ke la studotempo devos esti plilongigita, se la necesaj scioj ne povos esti pruvitaj. Li ankaŭ eksplicite inkluzivas la instruistaron, do la profesorojn kaj seminariestrojn, en la postulo pri lingvokapabloj. Fine, li ordonis la fondadon de Latina Akademio, kiu estu ekipita per internacia instruistaro el profesoroj de la latina kaj la greka lingvoj. Ĝia tasko estas la evoluigo kaj antaŭenigo, sed ankaŭ la superrigardo kaj traduklaboro. Ĉar la greka lingvo devas esti konsiderata en proksima rilato kun la Biblio kaj aliaj ekleziaj skribaĵoj, li decidis, ke ĝi estu postulo por la studado de la altaj sciencoj en teologio kaj filozofio, ke oni estu instruata en la greka.

Nek la ĝenerala celo, nek la unuopaj ordonoj de Veterum sapientia, estis vere akceptataj kaj realigataj. Jam tri monatojn antaŭe Johano la 23-a anoncis la kunvokon de la Dua Vatikana Koncilio, kiu vekis multe pli grandan intereson. Ne nur episkopoj konsideris la postulojn kaj devojn, ekzemple la devon instrui teologiajn prelegojn en la latina, nerealigeblaj. En 1963 estis promulgita Sacrosanctum concilium, kiu permesis la uzon de naciaj lingvoj en la liturgio - sen malpermeso de la latina. Fakte la latina, krom je eklezia muziko, ne plu gravas liturgie.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. tempa enkadrigo fare de Gero P. Weishaupt - ĉe: pro-missa-tridentina.org
  2. "Enzykliken: Wie unfehlbar ist der Papst?" - ĉe: religion.orf.at, 5.7.2013