Vettius Valens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vettius Valens
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 120 (0120-02-07)
en Antioĥio
Morto 30-an de novembro 174 (0174-11-30) (54-jaraĝa)
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo astrologo • astronomoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vettius Valens (latine: Vettius Valens; naskiĝis la 8-an de februaro 120, mortis ĉ. 190) – malnovgreka astrologo, aŭtoro de 10-voluma verko en la kojnea greka lingvo, konata sub la titlo Antologioj.

Laŭ deveno estis antioĥiano, plimulton de la vivo pasigis tamen en Aleksandrio, kie verŝajne ekkonis Ptolemeon. En sia verko entenis grandan aron de astrologiaj informoj pri manieroj difini ascendantojn, poziciojn de signoj de la zodiako kaj de ilia enfluo al vivo de la homo, ilustrante ilin per tabeloj kaj kalkulmetodoj. Ankaŭ entenis pli ol 100-on da ekzemplaj horoskopoj el la periodo de 37 ĝis 184, kaj donis sian daton de la fekundigo kaj nasko. La antologioj estas valora fonto pri historio de antikva astrologio. Vettius abunde referencas al aŭtoroj de pli fruaj verkoj, el kiuj plimulto ne estas konata aliaj fontoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]