Veturilaro de la Moskva metroo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la Metroo de Moskvo ekzistas granda veturilaro. Plej ofte tiuj veturiloj estas elektrolokomotivoj, sed ankaŭ estas servtrajnoj kaj vagonoj, lokomotivetoj, motorvagonoj, kaj alia speciala voja tekniko. En la metroo estas uzata tielsama trako, kiel je kutimaj rusiaj fervojoj de 1520 mm.

Por nutri elektrolokomotivojn estas uzata tri kontakta relo. Tipa tunelo estas unuvoja. Ekspluatanta rapideco de pasaĝeraj trajnoj estas 46 -- 72 km/h.

Elektromovitaj veturiloj[redakti | redakti fonton]

Plejmulto da la metroaj veturiloj estas elektromovataj nutrantaj per la kontakta relo. La grandan parton el ili oni uzas por transporti pasaĝerojn. La apartaj vagonoj reekipitaj por servaj celoj iras kiel parto de servaj trajnoj. En la metroo oni numerigas nur la vagonojn.

Ĉiuj veturiloj de la metroo, escepte trofeaj germanaj de la tipo V, estas produktita en du entreprenoj la Mitiŝĉa maŝinkonstrua uzino kaj la Leningrada vagonkonstrua uzino.

En la metroo estas uzataj vagonoj de kvin generacioj, kaj nun oni aktive plinovigas la veturilaron, forigas la plej malnovajn, ĝenerale riparas pli novajn kaj aĉetas novajn. La komuna kvanto de la vagonoj estas ĉirkaŭ 6000.

Antaŭ ekspluatitaj veturiloj[redakti | redakti fonton]

Vagonoj de la tipo A[redakti | redakti fonton]

Plej unuaj metroaj vagonoj en Sovetunio estis kreitaj speciale por la Moskva metroo. Produktis ilin la Mitiŝĉa maŝinkonstrua uzino de la 1934 ĝis la 1937 jaro. Tute estis produktitaj 55 motoraj kaj 56 remorkaj vagonoj, el ili oni formis 55 duvagonajn sekciojn. Ĉiuj tiaj sekcioj estis liveritaj al Moskvo.

La trajnoj konsistis el la sekcioj. Komence ilin farbis dukolore flavgrize supre kaj brune malsupre. Post la dua mondmilito ĉiuj vagonoj estis refarbitaj griz-verde supre kaj malhel-blue malsupre. La pasaĝerejo enhavis 52 sidlokojn.

La vagonoj estis ekspluatitaj kiel pasaĝeraj de la 1935 ĝis la 1975 jaro.

Vagonoj de la tipo B[redakti | redakti fonton]

La vagonoj estis plibonigita varianto de vagonoj de la tipo A, kaj havis ne gravajn konstrukcian diferencon de ili. Estis produktitaj en la Mitiŝĉa uzino de la 1937 ĝis 1939 jaro. Tute estis produktitaj 81 motoraj kaj 81 remorkaj vagonoj, el ili oni formis 81 duvagonajn sekciojn. La vagonoj estis ekspluatitaj kiel pasaĝeraj de la 1937 ĝis la 1975 jaro.

Vagonoj de la tipoj V (V1, V2, V3 kaj V4)[redakti | redakti fonton]

Adaptitaj trofeaj vagonoj de la tipoj C-1, C-2, kaj C-3 el la metroo de Berlino. La vagonojn produktis diversaj uzinoj de Germanio. La tipon C-1 produktis uzino en Orenŝtejn-Kopel de la 1926 ĝis la 1927 jaro, la tipojn C-2 kaj C-3 -- la uzino Vegman de la 1929 ĝis la 1930 jaro. En Sovetunio oni ŝanĝis la latinan "C" per la cirila "V" (de la rusa "Vojennij" (Milita)) kaj vagonoj estis renomitaj kiel la V-1, V-2, kaj V-3. Plejmulto de tiutipaj vagonoj havis po tri pordojn ĉiuflanke, sed kvar vagonoj V-1 havis po kvar pordojn. Entute en Moskvo estis enportigitaj 24 vagonoj V-1, 59 V-2 kaj 27 V-3.

Vagonoj V-2a kaj V-3a estis ekspluatitaj kiel motoraj, sed V-1a kiel remorkaj. Poste parto de V-1-tipaj en Moskvo estis refarita en motoraj kaj renomita al V-4. La pasaĝerejo de ĉiu V-tipa vagono (se ili havis stirejon) havis 44 sidlokojn. Se ili ne havis stirejon, tiam ili havis 52 sidlokojn. Formi trajnon eblis el diverstipaj vagonoj sed komune V-2 kaj V-3 funkcii ne povis.

V-1-tipaj vagonoj estis ekspluatitaj kiel pasaĝeraj de la 1947 ĝis la 1968 jaro, la V-2a de la 1947 ĝis la 1965 jaro, la V-3a de la 1947 ĝis la 1958 jaro. Funkciado de multaj tiaj vagonoj malbonis pro malesto de rezervaj pecoj.

Vagonoj de la tipo G (81-701)[redakti | redakti fonton]

La vagonoj estis produktataj en Mitiŝĉa uzino de la 1939 ĝis la 1940 jaro, kaj de 1947 ĝis 1955 jaro. El ili en Moskvo estis liveritaj 385 vagonoj. Komence de la tipo ĉiu vagono estis motora kun stirejo. La vagonoj, se kompari kun la tipoj A kaj B, havis pli malpezan kaj aliforman karoserion, sed ankaŭ havis 52 sidlokojn. Oni farbis ilin dukolore: helblue aŭ grizverda malsupre kaj malhelblue supre.

La vagonoj estis ekspluatitaj kiel pasaĝeraj de la 1941 ĝis la 1983 jaro.

Vagonoj de la tipo D (81-702)[redakti | redakti fonton]

Ilin produktis la Mitiŝĉa uzino de la 1949 ĝis la 1963 jaro. Unua eksperimenta sesvagona trajno produktita en la 1949 jaro havis la tipon "M-5", sed post plibonigo kaj reekipigo estis renomita al la "UM-5". Tute al Moskvo oni liveris 489 tiajn vagonojn. 6 havis la tipon "M5" kaj 483 la tipon "D".

Ekstere la vagonoj similis al la G-tipaj, sed havis malpli pezan karoserion. Ankaŭ oni relokigis la seĝojn, pro tio ili plivastiĝis, sed plimalmultis (44 anstataŭ 52). Farbis ilin tiel same kiel la G-tipaj.

Oni ekspluatis ilin kiel pasaĝeraj de la 1955 ĝis la 1995 jaro. Post malregistrado el la pasaĝera veturilaro ili estis uzataj kiel servaj.

Vagonoj de la tipoj Je[redakti | redakti fonton]

Vagonoj de la tipoj Je(81-703)[redakti | redakti fonton]

La Mitiŝĉa uzino produktis ilin de la 1959 ĝis la 1969 jaro, en moskvon oni liveris preskaŭ 600 vagonojn.

Ili diferencas de la d-tipaj per gofrita karoserio kun ŝanĝita loko de pordoj, malplimulta ĝis 40 kvanto de sidlokoj. Trajnoj konsistis kaj nur el la E-tipaj vagonoj, kaj ankaŭ kune kun Eĵ kaj Em-508/Em-509 tipaj vagonoj. Farbis ilin dukolore (verda aŭ helblua supraĵo kaj malhelblua malsupraĵo).

Ili estis uzata kiel pasaĝeraj de la 1960 ĝis la 2008 jaro. Dum la eksplutado, parto de la moskvaj vagonoj estis transdonitaj al aliaj urboj de Sovetunio, kaj male.

Vagonoj de la tipoj Je-508/Jem-509(81-508/509)[redakti | redakti fonton]

Ilin produktis la Leningrada vagonkonstrua uzino nome de I. J. Jegorov de la 1970 ĝis la 1973 jaro. Tute por Moskvo la uzino produktis 171 vagonoj Jem-508 kaj Jem-509.

La tipo estas modifikacio de la Jem-tipaj vagonoj, kiuj baziĝis je Je-tipaj vagonaj, sed havis plilongitan karoserion kun tia lokiĝo de pordoj kaj de fenestroj, kia havis D-tipaj vagonoj. Tio estis farite por interkonveneco kun stacioj de Peterburga metroo. La pasaĝerejo havis 42 sidlokojn. Jem-509 tipaj diferencis ĝis jem-tipaj-508 tipaj per radiostacio en stirejo kaj uzado kiel ĉefaj. La vagonoj povis esti uzataj kune kun je-tipaj kaj jeĵ-tipaj en unu vagonaro.

La vagonoj estis ekspluatadaj kiel pasaĝeraj de la 1970 ĝis la 2010 jaro.

Vagonoj de la tipoj Jeĵ/Jeĵ1(81-707/708)[redakti | redakti fonton]

La vagonoj estis produktataj fare de la Mitiŝĉa maŝinkonstrua uzino de la 1970 ĝis la 1973 jaro. En moskvon oni liveris 315 tiajn vagonojn. La vagonoj havis karaserion kiel Je-tipaj vagonoj sed estis pli bone ekipitaj. La kvanto de sidlokoj estis 42, tielsama kiel havis Je-tipa vagono. La vagonaroj povis esti formitaj kiel nur el Jeĵ-vagonoj, tiel kune kun Je aŭ Jem-tipaj vagonoj.

La vagonoj estis ekspluatitaj kiel pasaĝeraj ĝis la 1970 ĝis 2010 jaro.

Vagonoj de la tipoj Jeĵ3, Jeĵ6 kaj Jem-508T(81-710, 81-712 и 81-508Т)[redakti | redakti fonton]

La vagonoj Jeĵ3aj kaj Jeĵaj estis produktitaj fare de la Mitiŝĉa maŝinkonstrua uzino, Jem-508Ta fare de la Leningrada uzino de la 1973 ĝis la 1979 jaro. En Moskvo oni liveris 208 vagonojn Jeĵ3, 6 vagonojn Jeĵ6 kaj 410 vagonojn Jem-508T. Poste en la 1986 jaro oni liveris ankoraŭ 4 vagonojn Jeĵ6 por specialaj vagonaroj.

Estis ekspluatitaj kiel pasaĝeraj ĝis la 1973 ĝis la 2020 jaro.

Vagonoj de la tipoj I (81-715/716)[redakti | redakti fonton]
Vagonoj de la tipo 81-720.1[redakti | redakti fonton]
Vagonoj de la tipo 81-720/721 "Jaŭza"[redakti | redakti fonton]

Nun ekspluatataj veturiloj[redakti | redakti fonton]

Vagonoj de la tipo 81-717/714[redakti | redakti fonton]

Vagonoj de la tipo 81-740/741 "Rusiĉ"[redakti | redakti fonton]

Vagonoj de la tipo 81-760/761 "Oka"[redakti | redakti fonton]

Vagonoj de la tipo 81-765/766/767 "Moskvo"[redakti | redakti fonton]

Vagonoj de la tipo 81-775/776/777 "Moskvo-2020"[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Dizelaj veturiloj[redakti | redakti fonton]