Vetus Latina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vetus latina)
Paĝo de la Kodekso de Verĉelo, entenanta la antikvan latinan (Vetus latina) version de la Evangelio laŭ Johano 16:23-30

Vetus latina, tradukebla al la esperanta per “Antikva latina” estas la konvencia sintagmo utiligita por indiki ĉiujn tradukojn de la Biblio al la latina lingvo faritajn de diversaj aŭtoroj, ekde la 2-a ĝis la 4-a jarcento, nome la jarcentoj antaŭantaj la Vulgaton, kiu estas la traduko de la Biblio al la latina zorgita de Sofronio Eŭsebio Hieronimo.

Krom la nombraj partaj tradukoj ekzistas du kompletaj tradukoj: unu, origininta en Afriko, ricevis la nomon de Afra; la alia, uzata en Okcidento, eble devas esti identigita kun tiu komune nomata Itala pri kiu parolas Aŭgusteno de Hipono. La fonta lingvo de tiuj tekstoj estas ĉiam la antikva greka. Sed, malgraŭ tio, ilia kvalito estas multe nekontinua, ofte sence malsama, eble pro tio ke ĉio kreiĝis sen la kontrolo de hierarkio. Oni scias ke Sankta Aŭgusteno spertis veran naŭzon pro iliaj malprecizecoj kaj raspecojn [1].

La teksto kiu oni sukcesas rekonstrui, startinte el la patristikaj tekstoj kaj el malmultaj integraj manuskriptoj, estis eldonita de la monaĥoj de Beuron (Germanio) ekde 1954 kaj poste. Iniciatis tiun rekonstruon germana pastro, Joseph Denk, kiu pasigis kolekton de miloj da slipoj al tiuj monaĥoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. De doctrina christiana,2, 15.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]