Veveyse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veveyse
rivero
Bazaj informoj
Longeco 195 km
Fluo
Geografio
Landoj Svislando
Regionoj Vaŭdo
vdr

Veveyse estas svisa rivero en Kantonoj Friburgo kaj Vaŭdo , longa je ĉirkaŭ 19 km, kiu alfluas en la Lago Lemano apud urbo Vevey.

Ĝi estas kunfluaĵo de:

  • Veveyse de Châtel, ĉefa brako, kiu fontas el deklivo de la monto "Dent de Lys" en Kantono Friburgo, oriente de la skiadvilaĝo Les Paccots, kaj fluas al Châtel-Saint-Denis.
  • Veveyse de Fégire, kiu fontas ĉirkaŭ tri kilometrojn pli sude ol Veveyse de Châtel. Ĝi faras la limon inter la Kantonoj Friburgo kaj Vaŭdo, kaj kunfluas kun Veveyse de Châtel en urbeto Banderette Dessous (proksime de Châtel-Saint-Denis).

Rivero Veveyse tiam enfluas Kantonon Vaŭdon, preterfluas la limon inter Corsier-sur-Vevey kaj Saint-Légier-La Chiésaz, kaj sin ĵetas en Lagon Lemanon en urbo Vevey.

Ĝi donas sian nomon al la Distrikto de Veyvese (en la Kantono Friburgo) .