Vezseny

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vezseny [veĵenj] estas malgranda vilaĝo en meza Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en Distrikto Szolnok. La loknomo signifas slave: kurbiĝo. Nobela familio havis la saman nomon, ili havis tie bienojn. La saman nomon oni trovas en Nagyvázsony.

Tiso kun vojo al pramo en Vezseny

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Vezseny situas en dekstra bordo de Tiso, havanta fervojon, vojon kaj pramon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tie oni trovis objektojn jam el la ferepoko kaj el la bronzepoko. La komunumo senhomiĝis pro la tatara invado en 1241. La unua mencio okazis en 1354 en formo Wesen. En 1705 armeo de Francisko Rákóczi la 2-a perdis batalon apud Vezseny. En 1895 la inundo detruis la vilaĝon.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Vezseny naskiĝis komponisto Zdenkó Tamássy.