VfB Stuttgart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
VfB Stuttgart
kluba emblemo
futbala klubo
Kluba nomo  Verein für Bewegungsspiele
Stuttgart 1893 e-a de V.
Fondita  la 9-an de septembro 1893
Stadiono  Mercedes-Benz-Arena en Stutgarto
Kapacito  60 441
Prezidanto  Wolfgang Dietrich
Trejnisto  Hannes Wolf
Ligo  unua germania ligo de futbalo - Bundesliga
2021/22  15-a pozicio
Oficiala retejo  www.vfb.de
Hejme
Ekstere
vdr

La VfB Stuttgart (prononco [FAŬefbe: ŜTUTgart], oficiala nomo Verein für Bewegungsspiele Stuttgart 1893) estas sporta klubo el la urbodistrikto Bad Cannstatt de la germania urbo Stuttgart (Stutgarto). La klubo en februaro 2012 havis 43 866 membrojn, kaj tiutempe estis la oka plej granda sporta klubo de Germanio (kaj la plej granda de la federacia lando Baden-Virtembergo). La klubo aparte konatas pro sia profesia vira teamo de futbalo: ĝi krom en du sezonoj ĉiam estis membro de la plej alta germania ligo de futbalo - Bundesliga, kvinfoje iĝis germanaj ĉampionoj kaj trifoje gajnis la nacian pokalon de futbalo (DFB-pokalo). En la "eterna tabelo" de la nacia ligo Bundesliga la teamo havas la kvaran| pozicion.

Krom la futbalistoj de la klubo, ankaŭ la sportistoj el la sekcio de atletiko gajnis aparte multajn sportajn titolojn kaj medalojn. Krome la klubo havas sekcojn pri futbala arbitraciado, pugnopilko, hokeo, tabloteniso kaj manpilko. En tiuj kvin sekcioj laŭ la stato de somero 20123 aktivas nur neprofesiaj sportistoj.

Siajn hejmajn matĉojn la unua futbalteamo havas en la stadiono Mercedes-Benz Arena, en la parko Neckarpark en la urbodistrikto Bad Cannstatt de Stutgarto. Tutproksime situas la kluba areo kun plia stadiono, pluraj pliaj trenejoj kaj klubejo.

Internaciaj sukcesoj de la profesia futbala teamo[redakti | redakti fonton]

  • UEFA-pokalo - ekde 2009 nomata Eŭropa Ligo de UEFA: dua pozicio en 1989, duonfinalo (do tria pozicio, kune kun plia teamo) en 1974 kaj 1980
  • Dua pozicio en la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj en 1998
  • UEFA-Intertoto-pokalo: unua pozicio en 2000 kaj 2002
la kluba stadiono Mercedes-Benz Arena en 2011


Jürgen Klinsmann kiel trejnisto de la germana nacia teamo de futbalo - sian futbalistan karieron li komencis en la stutgarta klubo

Konsisto de la profesia futbala teamo en la sezono 2022/23[redakti | redakti fonton]

nomo ĉemiza numero nacieco naskiĝdato
golisto
Sebastian Hornung 1 Germanio 13 feb 2001
Nicolas Glaus 28 Ĉeĥio 10 maj 2002
Kilian Scharner 33 Aŭstrio 6 jan 2003
defendo
Mattis Hoppe 2 Germanio 23 jul 2003
Jonas Weik 3 Germanio 31 mar 2000
Jakov Šuver 4 Germanio 22 jan 2003
Anrie Chase 5 Japanio 24 mar 2004 (sub-19)
Rei Okada 14 Japanio 25 jan 2002
Marvin Schuster 15 Aŭstrio 19 apr 2003
Patrick Kapp 16 Germanio 20 jul 1997
Lukas Griebsch 19 Germanio 28 okt 2003
Moussa Cissé 21 Francio 29 apr 2003
Dominik Nothnagel 29 Germanio 28 dec 1994
Luca Bazzoli 32 Germanio 01 nov 2000
mezo
Lukas Laupheimer 6 Germanio 10 apr 2003
Jordan Meyer 7 Germanio 26 mar 2002
Jérémy Landu 8 Belgio 02 jan 2002
Raul Paula 10 Germanio 25 jan 2004 (sub-19)
Rilind Hetemi 18 Kosovo 11 feb 2002
Jannis Boziaris Γιάννης Μπόζιαρης 23 Grekio 10 apr 2003
Charalampos Babis Drakas 16 Germanio 04 feb 2003
Marco Wolf 31 Germanio 05 feb 2001
Julian Kudala 35 Germanio 18 jan 2002
atako
Noah Ganaus 13 Germanio 19 jan 2001
Sven Schipplock 22 Germanio 08 nov 1988
Lukas Sonnenwald 27 Germanio 09 feb 2003
Kevin Grimm 30 Germanio 14 feb 2001

Elstaruloj en la 2010-aj jaroj estis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]