Viļāni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viļāni
latve Viļāni, latgale: Varakļuoni
Urbo
Katolika preĝejo.
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Viļāni
Lando Latvio Latvio
Distrikto Rēzekne
Historia regiono Latgalio
Rivero Malta
Koordinatoj 56° 33′ 09″ N 26° 55′ 29″ O / 56.55250 °N, 26.92472 °O / 56.55250; 26.92472 (mapo)
Areo 4,9 km² (490 ha)
Loĝantaro 2 793 (29.01.2021)
Denseco 570 loĝ./km²
Urborajtoj 1928
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-4650
Vikimedia Komunejo: Viļāni
Retpaĝo: vilanunovads.lv

Viļāni estas urbo en Latvia historia regiono Latgalio, en la oriento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Rēzekne kaj situas en okcidenta parto de la distrikto, sur la bordoj de rivero Malta. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 30 km de Rēzekne kaj 212 km de Rigo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la komenco de la 13-a jarcento, la teritorio de Viļāni estis sub regno de latgala ŝtato Jersika.

Post la Livonia konkero de la krucistoj en la 13-a jarcento, la regiono venis sub la kontrolon de la Livonia Ordeno. En 1495, setlejo kaj grandbieno unue estis menciita en la loko de la nuna urbo de Viļāni.

Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava, poste sub rekta pola rego. En 1772, pro diviĝo de Pollando, la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio.

En 1839, la Viļāni grandbieno estis aĉetita fare de Vikentijs Janovskis, kiu konstruis trietaĝan tolfabrikon (pli ol 200 laboristoj en 1869) apud la grandbieno sur la bordoj de la Malta rivero. En Viļāni ekzistis ankaŭ ledfabriko, du kalkfornoj, brikfabriko, akvomuelejo kaj bierfarejoj. En 1862 al Viļāni estis koncedita urbetorajtoj. La evoluo de Viļāni estis haltita per la Unua Mondmilito. Komence de la milito, ledofabriko produktanta produktojn por la armeo estis evakuita al Rusio.

En 1920 la urbo estis inkludita en la Respubliko de Latvio. En 1928 Viļāni akiris urborajtojn.

Dum la Dua Mondmilito, la nazioj ekstermis proksimume duonon de la populacio de Viļāni, inkluzive de preskaŭ ĉiuj judoj. La milito ankaŭ parte detruis la urbon.

De 1947 ĝis 1962 ĝi estis la centro de Viļāni distrikto, dum kiu tempo la ekonomio de la urbo estis reestigita.[2]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en sudorienta parto de Orienta Latva malaltebenaĵo (latve Austrumlatvijas zemiene), proksime al ĝia transiro en la Latgalia altebenaĵo.[3]

Averaĝa temperaturo estas -6,5°C - -7°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 600-650 mm jare.[3]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La aŭtovojo E22/A12 (Rigo-Moskvo) kaj la fervoja linio Rigo-Moskvo pasas tra la urbo. Lokaj vojoj estas P58 (Viļāni-Preiļi-Špoģi), P59 (Viļāni-Malta), V595 (Viļāni-Lomi), V561 (Viļāni-Gaigalava), V596 (Viļāni-Nagļi) kaj V594 (Viļāni-Mortišķi).

Ŝanĝo de loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj[2][4]
1939 1400
1969 4900
2000 3840
2021 2771

Etna strukturo[redakti | redakti fonton]

Jaro Homoj
kune
Latvoj Rusoj Belorusoj Ukrainoj Poloj Litovoj La cetero[4]
2000 3840 1789 (47%) 1906 (50%) 43 (1%) 37 (1%) 35 (1%) 5 (0%) 25 (1%)
2021 2771 1297 (47%) 1350 (49%) 19 (1%) 19 (1%) 18 (1%) 4 (0%) 34 (1%)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Katolika preĝejo kaj monaĥejo.
  • Grandbieno kun parko.
  • Loka kaj arbara muzeoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. 2,0 2,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 697.
  3. 3,0 3,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  4. 4,0 4,1 stat.gov.lv

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Logo Wikimedia Commons Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Viļāni en Vikimedia Komunejo