Viŝkove

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viŝkove
setlejo • urbotipa loĝloko en Ukrainio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 90454
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 288  (2019) [+]
Geografio
Geografia situo 48° 3′ N, 23° 25′ O (mapo)48.05813888888923.416444444444Koordinatoj: 48° 3′ N, 23° 25′ O (mapo) [+]
Alto 190 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Viŝkove (Transkarpatio)
Viŝkove (Transkarpatio)
DEC
Viŝkove
Viŝkove
Situo de Viŝkove
Viŝkove (Ukrainio)
Viŝkove (Ukrainio)
DEC
Viŝkove
Viŝkove
Situo de Viŝkove

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vyshkovo [+]
vdr

Viŝkove (ukraine Вишкове, ruse Вишково, slovake Višká, rumane Văşcova, hungare Visk) estas urbotipa loĝloko en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en la distrikto de Ĥust (Ukrainio).

Transkarpata provinco en Ukrainio
Kalvinana preĝejo en Viŝkove
La hungara gimnazio kun popola pordo en Viŝkove
Ĉefplaco en Viŝkove

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Viŝkove situas en valo de Tiso, laŭ la rumana landlimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Ĥust (Ukrainio)-Teresa. Ĝi estis la plej granda el la kvinopaj apud-Tisaj kronaj urboj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1281 pri la komunumo. La loĝantaro konsistis precipe el saksoj. Sur la apudan monton fortikaĵo konstruiĝis en 1298. La vilaĝo ricevis rangon urbo en 1329. Post la mezepoko Hungario disfalis, tiu regiono apartenis al princlando Transilvanio. La poloj forbruligis la urbon en 1657 kaj en 1717 la tataroj detruis ĝin, sed tuj la unuigitaj transilvaniaj trupoj venkis la tatarojn. Inter 1730-1780 la urbo havis ankaŭ foirorajton. La fervojo atingis la urbon en 1910. Tiam el la 4839 da loĝantoj estis 3871 hungaroj, 831 rutenoj, 126 germanoj. La urbo apartenis ĝis 1919 al Hungara reĝlando, al Máramaros, ekde 1920 al Ĉeĥoslovakio.

Fine de 1918 la rumanoj, tuj poste la ĉeĥoj okupis la urbon. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Viŝkove/Visk. La Ruĝa Armeo okupis la urbeton en 1944 kaj tuj kolektis la hungarajn kaj germanajn virojn, kiuj trudlaboris, sed plejparto pereis. Ekde 1945 Viŝkovo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Viŝkove ricevis statuson urbotipa loĝloko en 1976.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • kalvinana burgopreĝejo el 1270
  • grek-katolika preĝejo el 1831
  • artefarita lago en la proksimo inter montoj

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]