Viana de Cega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viana de Cega
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47150
Demografio
Loĝantaro 2 255  (2023) [+]
Loĝdenso 125 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 4° 45′ U (mapo)41.533055555556-4.75Koordinatoj: 41° 32′ N, 4° 45′ U (mapo) [+]
Alto 693 m [+]
Areo 18 km² (1 800 ha) [+]
Viana de Cega (Provinco Valadolido)
Viana de Cega (Provinco Valadolido)
DEC
Viana de Cega
Viana de Cega
Situo de Viana de Cega
Viana de Cega (Hispanio)
Viana de Cega (Hispanio)
DEC
Viana de Cega
Viana de Cega
Situo de Viana de Cega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Viana de Cega [+]
vdr

Viana de Cega [BJAna deZEga] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco.

Viana de Cega en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 160 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male fakte ĝi akiris 1 600 el la 1900-aj jaroj ĉefe pro proksimeco al la provinca ĉefurbo. Estas ankaŭ preskaŭ senhoma domaro Pago de Viñagrande.

Ĝi distas 18 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Boecillo, Valdestillas, Valladolid, Villanueva de Duero kaj La Pedraja de Portillo. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj. Trafluas la rivero Cega kaj okcidente ankaŭ Adaja.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]