Viator

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viator
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 04240
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 160  (2023) [+]
Loĝdenso 293 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 53′ N, 2° 26′ U (mapo)36.88872-2.4251Koordinatoj: 36° 53′ N, 2° 26′ U (mapo) [+]
Alto 95 m [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Viator (Hispanio)
Viator (Hispanio)
DEC
Viator
Viator
Situo de Viator

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Viator [+]
vdr
Situo de Viator.

Viator [bjaTOR] estas hispana municipo apartenanta al Andaluzio kaj al provinco Almerio en la komarko Metropola Areo de Almerio je 6 km de la provinca ĉefurbo, Almerio, borde de la rivero Andarax. Ĝi lokas en la sudo de la provinco je altitudo de 95 msm kaj estas 21 km2 ampleksa kun 5 885 loĝantoj (2019) kaj denseco de 270,76 loĝ/km². En tiu loko estas la kazerno Juan de Austria de la Hispana Legio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝajne la nomo indikas vojon kaj oni kredas, ke la toponimo Viator derivas de Via Turris, en latino Vojo de la Turo, reference al la kampardomo nomita Torreserena kiu estis proksime. Ŝajne tie estis la Romia vojo de Kastulo al Malago antaŭ trapasi la riveron por sekvi la marbordon. La fondo devenis de la periodo de Al Andalus, rilate al la fondo de Almerio en la 10a jarcento.

Post la konkero de Almerio fare de la kristanoj en 1489, Viator iĝis kvartalo de Almerio. Komence de la 16a jarcento la loĝantaro estis de 155 personoj, ĉiuj moriskoj. Post ilia ribelo (1568-1570) kaj sekva malvenko, Viator senhomiĝis. La reloĝado estis farita en 1587 per naŭ kolonoj.

La sendependigo de Almerio okazis en 1835, sed la municipa teritorio ne formiĝos ĝis fino de la 19a jarcento post proceso fare de Viator antaŭ la tribunalo "Audiencia de Granada". Meze de la 19a jarcento jam estis urba strukturo konstituita de 300 loĝejoj, el kiuj la duono estis kavoj, fuĝe el inundoj fare de la rivero Andarax, grupigitaj ĉirkaŭ la montetoj Cruz de Mayo kaj Calvario; la cetero estas laŭlonge de la vojo direkte al Almerio.

En la 20a jarcento okazis malpliiĝo de la loĝantaro kiel en la cetero de la provinco Almerio. En la 1920-aj jaroj oni starigis la militistan kampadejon de Viator por prepari trupojn sendotajn al la Hispana Maroko, pro ties proksimeco al la zono de konfliktoj; tiu militistejo estis uzita el aprilo al oktobro 1939 kiel frankisma koncentrejo de respublikanaj militprizonuloj kie oni malliberigis ĝis pli ol 6500 maldekstruloj kiuj suferis grandan mortindicon, eĉ pro malgravaj vundoj kiuj ne ricevis taŭgan kuracan atenton.[1] Nuntempe la proksimeco al la ĉefurbo faras, ke plej parto de la laboristaro dediĉas sin al la sektoro servoj, sed la ĉefa agado plue estas la agrikulturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hernández de Miguel, Carlos (2019). Los campos de concentración de Franco. Penguin Random House. pp. 9, 189. ISBN 978-84-666-6478-3.