Viborg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viborg vidata el la kastelo.

Viborg (ruse Выборг, finne Viipuri) estas urbo en Leningrada provinco en Rusio, la dua plej granda urbo de la provinco post Gatĉina. En la urbo loĝas 78349 personoj (datumoj de 2008), dum kelkaj sinsekvaj jaroj la loĝantaro malkreskas je kelkcento homoj jare.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 41417. La interurba telefona kodo estas 81278, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2008).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo.

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 60°43' norde, longitudo 28°45' oriente.

La urbo estas ĉe bordo de la Balta maro.

En la urbo estas fervoja stacio kaj mara haveno.

En jaro 1959 la urbo havis 51.000 loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 79.000 loĝantojn.

Historio

La kastelo de Viborg estis ekkonstruita en la jaro 1293. En la unua pactraktato inter la Sveda regno kaj la Novgorodaj landoj en 1323 la regiono de Viborg oficiale iĝis parto de la Sveda regno. Iom post iom Viborgo iĝis unu el la plej signifaj urboj de Finnlando, kiu tiam estis parto de la Sveda regno. Viborg havas statuson de urbo ekde jaro 1493.

Post la Granda Norda milito en la jaro 1721 Viborg, alproprigita jam en 1710, kune kun pliaj regionoj oficiale transiris al Rusio laŭ la packontrakto de Nystad. Rusia imperiestro Petro la Granda skribis pri tio: "Tiel per okupo de Viborg la fina sekureco por Sankt-Peterburgo estas akirita". En 1808 Rusio konkeris la tuton de Finnlando. En 1812 Viborgo kune kun la aliaj regionoj konkeritaj en 1721 estis administre reunuigita kun la cetero de Finnlando, kiu nun iĝis aŭtonoma princlando sub la regado de la imperiestro de Rusio. Aŭtonomio de la princlando estis tia, ke en ĝia teritorio uzado de la rusa lingvo ne estis nepra, la princlando uzis sian propran valuton (finnan markon) kaj havis propran leĝaron.

En la jaro 1812 44% el la loĝantoj de Viborg estis finnlingvanoj, 14% estis svedlingvanoj, 12% germanoj, kaj la restantaj 30% estis ruslingvanoj.

En la jaro 1917, lige kun la revolucio en Rusio, Finnlando sendependiĝis; la socialisma registaro de Rusio akceptis tiun sendependiĝon per speciala dekreto. Sekvis finnlanda interna milito, kaj Viborg kune kun la cetera suda parto de la lando estis tenata de la ruĝa flanko, ĝis la venkanta blanka flanko ĝin kaptis en aprilo 1918. Dum la intermilita periodo Viborgo estis la dua plej granda urbo de Finnlando kun proksimume 80 000 loĝantoj. Ĝi ankaŭ estis la ĉefurbo de la plej granda gubernio de Finnlando.

Dum la Vintra milito (1939—1940) la urbo estis grave difektita, sed la sovetia armeo ne sukcesis ĝin kapti. Laŭ la pactraktato ĝi tamen transiris al Sovetio, kune kun grandaj regionoj en la finnlanda Karelio. Dum la Daŭriga milito la finnlanda armeo rekaptis la urbon en 1941, kaj ĝi estis parte rekonstruita. Kiam la sovetia armeo rekaptis la urbon en 1944, ĉiuj finnaj loĝantoj estis evakuitaj.

Esperanto en Viborg

En Viborg okazis jarkunveno de CDEL en 1943. Krome, finna esperantisto Hannes Koivu en la 1930-aj jaroj estis socialdemokrata membro de la urba konsilio de Viborg.

Vidindaĵoj