Vibrio fischeri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vibrio fischeri [fiŝeri] estas gramnegativa bakterio, malkovrita en 1889 de Martinus Willem Beijerinck. Ĝi vivas en ĉiuj maroj kaj havas flagelojn por la moviĝo. Ĝi gravas pro tio, ke ĝi biolumineskas kaj ofte vivas en simbiozo kun aliaj organismoj, ekz. haringoj, kalmaroj. Ĝia genaro estas komplete sekvenciita.

Grava ekzemplo pri la simbiozo kun aliaj organismoj estas la kunvivo kun la kurtvosta sepio (Euprymna scolopes), kiu vivas en pli marprofundaj partoj de la maro antaŭ Havajo kaj tie ĉasas nokte. Danke al la bakterio, la sepio mem ellasas lumojn, similante la lunlumo kaj tiel trompante la ĉasantajn bestoj je ĝi.

Alia ekzemplo estas la ananasa fiŝo (Monocentris japonica), kiu ĉasas nokte kaj lumigas la areon antaŭ si per la lumantaj bakterioj en la buŝkavo. Tiu genmodifiĝinta versio de la bakterio donas flavan lumon, dum la alia bluetan.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]