Vichonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vichonto (angle vicarious embarrassment, germane Fremdscham) estas ĝensento kaŭzata de hontinda ago de alia homo. Kontraste al la proprasenca honto, vichonto ne implicas partoprenon de la spertanto en hontindaĵo.

Vichonton oni povas rigardi kiel kontraŭon de malica ĝojo (germane Schadenfreude, malnovgreke ἐπιχαιρεκακία), t.e. plezuro aŭ kontento pri malfeliĉo, misŝanco aŭ embaraso de alia homo.

Vichonto diferencas disde la emocia kontaĝo, ĉe kiu homo nevole dividas la emociojn de la aliaj ĉeestantoj: tute male, vichonton oni povas sperti sole, individue, eĉ foreste.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]