Vickers Vimy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vickers Vimy

Vickers Vimy estis malpeza brita bombaviadilo dum la unua mondmilito (en 1917/1918).

Ĝin planis Vimy von R. K. Pierson - por atingi celojn en Germanio - kaj konstruis la Vickers Company. La unua flugo okazis la 30-an de novembro 1917. Oni povis uzi nur kelkajn el ili pro finiĝo de la milito, en Francio. Post la milito, Vimy estis transformita al civila aviadilo kaj ricevis la nomon Vimy-Commercial.

Uztereno

Vimy estis uzata en proksima Oriento inter 19191925, en Nord-Irlando ĝis 1929. La civila tipo „Vimy-Commercial“ estis produktita ekde 1919, ĉefe por eksporto. Ĉinio ekz. mendis en aprilo de 1922 100 aviadilojn, sed la kontrakto ne estis komplete plenumita.

La „Vimy-Commercial“ flugis unaufoje de Joy Green Airfield en Kent la 13-an de aprilo 1919 kun la armea signo K107. Ĝi ricevis poste la civilan registran nomumon G-EAAV.

Rekordflugoj

Oni sukcvesi atingi per Vimy distancajn flugojn kaj rekordojn, inkluzive de la unua senhaltan transatlantikan flugon de okcidento al oriento. John Alcock kaj Arthur Whitten Brown ekflugis la 14-an de junio 1919 de Novlando kaj surteriĝis la 15-an de junio 1919 en marĉo de Irlando, nazon en la marĉon. Ilia aviadilo nun estas ekspoziciita en London Science Museum. Ross Smith kaj Keith Smith flugis 1919 en pluraj paŝoj de Londono al Aŭstralio. La 4-an de februaro 1920 flugis Pierre van Ryneveld kaj Quintin Brand de Londono al Sud-Afriko. Steve Fossett flugis per postkonstruita Vimy en 2005 tra la Atlantiko.

Teknikaj datenoj (Vimy Mk I)

Ĝeneralaj datenoj

  • Skipo: 2
  • Longo: 13,27 m
  • Enverguro: 20,75 m
  • Alto: 4,76 m
  • Flugila surfaco: 123,5 m²;
  • Malplena maso 3.222 kg
  • Starta maso: 5.670 kg
  • Motoro: 2x Rolls-Royce Eagle VIII, 270 kW (367 ĈP)

Kapabloj

  • Maksimuma rapido: 165 km/h
  • Atingopovo: 1.448 km
  • Fluga alto: 2.135 m

Armilaro

  • 1x 7,7-mm-Lewis maŝina fusilo ĉe la aviadila nazo
  • 1x 7,7-mm-Lewis maŝina fusilo en mezo de la aviadilo
  • Bomb-porta kapablo: 1.123 kg

Vidua ankaŭ

  • Junkers W 33, unua transatlantika flugo de oriento al okcidento

Eksteraj ligiloj