Vicksburg (Misisipio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vicksburg
urbo de Usono • kantona sidejosateliturbo
Administrado
Poŝtkodo 39180–39183
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 573  (2020) [+]
Loĝdenso 238 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 21′ N, 90° 53′ U (mapo)32.3525-90.8775Koordinatoj: 32° 21′ N, 90° 53′ U (mapo) [+]
Alto 82 m [+]
Areo 90,806765 km² ( 908 0.6 765 ha) [+]
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
Vicksburg (Misisipio)
Vicksburg (Misisipio)
DEC
Vicksburg
Vicksburg
Situo de Vicksburg
Vicksburg (Usono)
Vicksburg (Usono)
DEC
Vicksburg
Vicksburg
Situo de Vicksburg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vicksburg, Mississippi [+]
vdr

Vicksburg estas historia urbo kaj ĉefurbo en la kantono Warren, Misisipio, Usono. Ties populacio en la popolnombrado de 2010 estis de 23 856 loĝantoj.

Ĝi kuŝas sur monteto de la orienta bordo de la rivero Misisipo kiu venas el Luiziano; Vicksburg estis konstruita de francaj kolonoj en 1719, kaj poste rezistis atakon el la lokaj indiĝenoj Naĉezoj. Ĝi estis aligita kiel Vicksburg en 1825 kun nomo laŭ metodista misiisto Newitt Vick. En la Usona Enlanda Milito, ĝi estis ŝlosila river-haveno por la Konfederaciaj Ŝtatoj, knj ties kapitulaco en Julio 1863 al Ulysses S. Grant, kun la samtempa Batalo de Gettysburg, markis la turno-punkton de la milito. La urbo estas hejmo de tri grandaj instalaĵoj de la Usonarmea Korpuso de Inĝenieroj, kiu ofte devas zorgi pri loka inundokontrolo kaj krome estas grava bazo de la loka ekonomio.

Konstruaĵo de la Misisipa Riverkommisiono, konstruita en 1884.

Vicksburg estas la nura urbo kaj sidejo de la kantono Warren. Ĝi estas je 234 mejloj (377 km) nordokcidente de Nov-Orleano sur la kunfluejo de la riveroj Misisipo kaj Yazoo, kaj je 40 mejloj (64 km) okcidente de Jackson, la ŝtata ĉefurbo.

La urbo pliiĝis en populacio ekde 1900, kiam 14 834 personoj loĝis tie. La populacio estis de 26 407 en la censo de 2000. En 2010, ĝi estis deklarita ĉefa urbo de la Mikropola Statistika Areo kun totala populacio de 49 644, kio inkludas la tutan kantonon Warren.

La filmo O Brother, Where Art Thou? de kaj Joel Coen kaj Ethan Coen estis filmita en Vicksburg kaj la kampanja vespermanĝo de Stokes estis filmita en la spektaklejo de la Southern Cultural Heritage Center.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rothman, Joshua D.: Flush Times and Fever Dreams: A Story of Capitalism and Slavery in the Age of Jackson. Athens: University of Georgia Press, 2010.
  • Gilman, D. C.; Peck, H. T.; Colby, F. M., eld. (1905). New International Encyclopedia (1a eld.). New York: Dodd, Mead.
  • Cox, James L. The Mississippi Almanac. (2001). ISBN 0-9643545-2-7.