Victor Hugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Victor Hugo
Q58462858
Victor Hugo by Étienne Carjat 1876 - full.jpg
Persona informo
Naskonomo Victor-Marie Hugo
Naskiĝo 26-an de februaro 1802 (1802-02-26)
en naskiĝdomo de Victor Hugo en Besançon, Besançon
Morto 22-an de majo 1885 (1885-05-22) (83-jara)
en Parizo
Mortis pro pneŭmonito [#]
Tombo Panteono de Parizo [#]
Lingvoj franca lingvo [#]
Loĝloko Place des Barricades - Barricadenplein • rue Laffitte [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Universitato de ParizoGimnazio Louis-le-Grand [#]
Partio Parti de l'Ordre [#]
Subskribo Victor Hugo
Familio
Dinastio Familio Hugo [#]
Patro Joseph Léopold Sigisbert Hugo [#]
Patrino Sophie Trébuchet [#]
Gefratoj Abel Hugo • Eugène Hugo [#]
Edz(in)o Adèle Foucher [#]
Amkunulo Juliette DrouetLéonie d'Aunet [#]
Infanoj Adèle Hugo • Charles HugoFrançois-Victor HugoLéopoldine Hugo [#]
Profesio
Okupo politikistodramaturgo • romanisto • desegnisto • libretisto • eseisto • memuaristo • verkistoilustristo • verkisto de vojaĝa literaturo • poeto [#]
Aktiva en Parizo [#]
Verkado
Ĝenroj romantikismo
Verkoj La Mizeruloj ❦
Nia Sinjorino de Parizo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Victor HUGO [viktɔʁ yɡo] (Esperantigite Viktoro HUGO; naskiĝis la 26-an de februaro 1802 en Besançon, mortis la 22-an de majo 1885 en Parizo) estis franca verkisto. Dum literatura kariero kiu daŭris pli ol ses dek jaroj, li verkis abunde en escepte granda vario de genroj: liriko, satiroj, epiko, filozofiaj poemoj, epigramoj, romanoj, historio, kritikaj eseoj, politikaj diskursoj, funebraj preĝoj, taglibroj, leteroj kaj publikaj kaj privataj, kaj teatraĵoj en verso kaj prozo.

Hugo estas konsiderata unu el la plej grandaj kaj plej bone konataj franccaj verkistoj. Ekster Francio, liaj plej famaj verkoj estas la romanoj Les Misérables, 1862, kaj Notre-Dame de Paris, 1831. En Francio, Hugo estas fama pro siaj poeziaroj, kiel Les Contemplations kaj La Légende des siècles. Hugo estis en la avangardo de la romantika literatura movado per sia teatraĵo Cromwell kaj dramo Hernani. Multaj el liaj verkoj inspiris muzikon, kaj dum sia vivodaŭro kaj post sia morto, kiel la muzikaloj Les Misérables kaj Notre-Dame de Paris. Li produktis pli ol 4 000 desegnoj en sia vivodaŭro, kaj kampanjis por sociaj aferoj kiel la abolo de la mortopuno.

Li estis fama reprezentanto de la franca romantikismo, membro de la Académie française, kaj ankaŭ politike aktiva. Kvankam arda monarkiisto kiam li estis juna, la vidpunktoj de Hugo ŝanĝis laŭlonge de la jardekoj, kaj li iĝis pasia subtenanto de respublikismo; lia verkaro temis pri plej el la politikaj kaj sociaj aferoj kaj pri la artaj tendencoj siatempe. Lia opozicio al absolutismo kaj lia enormaj literaturaj atingoj establis lin kiel nacia heroo. Li estis honorita per entombigo en la Panteono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infana kaj junula aĝoj[redakti | redakti fonton]

Naskodomo de Victor Hugo en Besançon.

Victor Hugo estis la lasta de tri infanoj. Lia patro Joseph Léopold Sigisbert Hugo estis generalo en la armeo de Napoleono; lia patrino Sophie Trébuchet estis el burĝa familio de Nantes. Lia infanaĝo pasis precipe en Parizo (elvokita en poemo "Aux Feuillantines"), sed restadoj en Napolo kaj en Hispanujo, pro la oficira profesio de lia patro, influis lin. Tiel en 1811 li loĝis kune kun sia frato Eugène en religia instituto en Madrido, la Kolegio de la Nobeloj. Ekde 1813 li loĝis kun sia patrino, kiu disiĝis de sia edzo, en Parizo. En septembro 1815 li kaj lia frato ekloĝis en la pensiono Cordier. Ĉirkaŭ tiu tempo Hugo, laŭ lia posta edzino Adèle, komencis poemi. Li aŭtodidakte-prove lernis pri rimo kaj ritmo[1]. Li laŭtlegis siajn verkojn al sia frato kaj sia patrino, kiu kuraĝigis lin. Juna instruisto en pensiono Cordier helpis korektante liajn verkojn.

Victor Hugo jam tiam havis eksterordinaran ambicion. Estante nur 14-jara, en julio 1816 li notis sur taglibro: "Mi volas esti Chateaubriand aŭ nenio."[2] Chateaubriand tiam estis 48-jara kaj adorata aŭtoro de romantikismo.

En 1817 li partoprenis en poezia konkurso de la Franca Akademio pri la temo Feliĉo, kiun donas studado en ĉiuj vivsituacioj (Bonheur que procure l’étude dans toutes les situations de la vie). La ĵurio emis doni al li la premion, sed la titolo de lia poemo (Trois lustres à peine = apenaŭ tri jarkvinoj) tro emfazis lian junecon; la ĵurio suspektis ŝercon kaj donis al li nur honoran mencion[3]. En la sekvaj jaroj li partoprenis sensukcese en tiu konkurso, sed en konkurso de la Akademio de la Floraj Ludoj de Tuluzo li gajnis en 1819 oran lilion pro La statue de Henri IV (la statuo de Henriko la 4-a) kaj amaranton por Les Vierges de Verdun (la virgulinoj de Verduno). La sejvan jaron li gajnis premion por Moïse sur le Nil (Moseo sur Nilo).

Kuraĝigite de siaj sukcesoj Victor Hugo forlasis la matematikon, por kiu li havis talenton, kaj koncentriĝis al literatura kariero. Kun siaj fratoj Abel kaj Eugène li en 1819 fondis revuon, Le Conservateur littéraire, kiu altiras atenton pri lia talento. Lia unua poemaro, Odes, aperis en 1821, kiam li estis 19-jara. La 500 ekzempleroj elĉerpiĝis en nur kvar monatoj. Reĝo Ludoviko la 18-a, kiu posedis ekzempleron, donis al li jaran pension de mil frankoj[4], kiu permesis al li plani geedziĝon kun sia de-infanaĝa amikino Adèle Foucher[5].

Juna verkisto[redakti | redakti fonton]

La juna Victor Hugo.

Kiam lia patrino mortis la 27-an de junio 1821, li estis profunde afliktita; ĝuste la disiĝo de la patro ligis lin tiom pli forte al la patrino.

Li edzinigis Adèle Foucher (1803–1868) je la 22-a oktobro 1822, kiu al li donis kvin gefilojn; lia unua filo Leopold mortis en 1823 kelkajn monatojn post sia naskiĝo, kaj lia unua filino Léopoldine, kiu naskiĝis en 1824, pereis dronante en la Sejno dum 1843.

Li ekfamiĝis en la jaro 1827, kiam en la antaŭparolo de sia unua teatraĵo Cromwell li oponis la klasikajn konvenciojn pri la teatro (ĉefe rilate al la unuoj de tempo kaj loko) kaj la literatura gusto de lia tempo. Tiam li iĝis enokule de la socia publiko la ĉefo de la romantikisma skolo, li estis karikaturita ĉekape de ties bando kun sia tipa elstara vasta frunto. En tiu epoko la geedzoj Hugo ricevis ofte visitojn kaj amikiĝon de Sainte-Beuve, Lamartine, Mérimée, Musset, Delacroix.[6]

En 1830 lia dua filino (kaj lia lasta infano) Adèle naskiĝis, tri jarojn poste li komencis ligadon kun aktorino Juliette Drouet (1806-1883). Fakte ĝi daŭris 50 jarojn.

La Batalo de "Hernani" (karikaturo de Grandville, 1836).

Ankaŭ en 1830 okazis tumulta premiero de lia tragedio Hernani (Victor Hugo). Hugo priskribis la tragedion de la aragona bandito Hernani kaj de lia ama(n)tino kaj poste edzino Doña Sol. Kun gotikecaj elementoj kaj emfazo sur natura amo, estas normiga verko de la romantika movado. Kaj pro tio la verko enhavas tiajn elementojn kiaj misteraj roluloj kun suferaj pasintecoj, kaŝitaj personoj, tragediaj destino kaj morto, kontrasto inter altnivelaj figuroj (kiel imperiestro) kaj subuloj (bandito, komplotantoj ktp.), pasiaj amoj ktp. Famiĝis la «batalo» eksplodita inter la novaj romantikistoj kaj la klasikistoj dum ties premiero. Nome la teatraĵo premieriĝis en Parizo la 25an de februaro 1830. Nuntempe, ĝi estas pli rememorita pro la manifestacioj kiuj akompanis la premieron kaj ĉar estis inspiro por la opero de Verdi nome "Ernani" ol pro siaj propraj meritoj. La agado okazas en Hispanio, en 1519, post la morto de la Katolikaj Gereĝoj kaj en la komenco de la regado de la ĵusa imperiestro Karlo la 5-a, do en tre komplika politika situacio.

Adèle, lia edzino, laca en la tumultoj pro la redaktado, la provludoj, la ludoj kaj la sukceso de "Hernani", alproksimiĝis al la plej bona amiko kaj konfidulo de la geedzoj, nome Sainte-Beuve, kaj ekde tiam ŝi entreprenis amrilaton kun li, kio divolviĝos dum la jaro 1831.[7] Inter la du viroj, la normalaj rilatoj pluis ĝis la amikeco iĝis malplaĉo (Hugo eĉ planis provoki al duelo) kiam Adèle mem konfesis sian perfidon al sia edzo. Ilia rilato daŭris ĝis 1837, kiam Sainte-Beuve forlasis Parizon por Laŭzano.[8]

De 1826 ĝis 1837, la familio Hugo loĝis ofte en la Kastelo Roches en Bièvres, posedaĵo de Bertin l’Aîné, direktoro de Journal des débats. En tiu epoko, Hugo renkontis kun Berlioz, Chateaubriand, Liszt, Giacomo Meyerbeer kaj redaktis poeziarojn, kiel Feuilles d'automne (Aŭtunaj folioj). Li publikigis en 1829, la poemkolekton Les Orientales. Samjare, aperis Le Dernier Jour d'un condamné (La lasta tago de kondamnito), novelo en kiu Victor Hugo prezentis sian maplaĉon pro la mortopuno, temo kiun li poste traktos denove en Claude Gueux en 1834. La romano Notre Dame de Paris aperis en 1831.

Teatro[redakti | redakti fonton]

De 1830 à 1843, Victor Hugo dediĉis sin preskaŭ nur al teatro, sed publikigis ankaŭ poemarojn: Les Feuilles d'automne (1831), Les Chants du crépuscule (1835), Les Voix intérieures (1837), Les Rayons et les Ombres (1840).

La Première d'Hernani, 1830, oleo surtola de Albert Besnard, Domo de Victor Hugo, 1903.

Jam en 1828, li estis muntinta teatraĵon el sia junaĝo. nome Amy Robsart. La jaro 1830 estis la jaro de la kreado de Hernani, kiu estis la okazo de la literatura polemiko inter antikvemuloj kaj modernuloj. Tiuj lastaj unuarange, inter kiuj Théophile Gautier, entuziasmiĝis por tiu romantika verko. La 25an de februaro 1830, la verko estis ludita en la Théâtre-Français. Ekde la unuaj versoj, oni aŭdis kverelojn sur la sidlokaro. Rapide la romantikuloj kaj la antikvemuloj (klasikuloj) interbatiĝis kaj defendiĝis. Tiu bataleto kiu restos en la historio de la literaturo laŭ la nomo de «bataille d'Hernani», markis la sukceson de la verko.[9]

Gautier resumis en terminoj kiujn estus akceptinta Hugo ilian batalon komunan kontraŭ la hundogardistoj de la klasikismo, «ĉiuj tiuj larvoj de la pasinteco kaj de la rutino, ĉiuj tiuj malamikoj de la arto, de la idealo, de la libereco kaj de la poezio, kiu klopodas per siaj feblaj tremetantaj manoj reteni fermita la pordon de la estonteco».[10]. Marion de Lorme, dekomence malpermesita en 1829, estis premierita en 1831 en la "Théâtre de la Porte-Saint-Martin", kaj poste, en 1832, Le roi s'amuse en la Théâtre-Français. La teatraĵo estis dekomence malpermesita, pri kio Hugo indigniĝos en la prefaco de la origina eldono de 1832.[11]

Juliette Drouet ĉirkaŭ 1827.
Portreto pentrita de Charles-Émile Callande de Champmartin.

En 1833, li renkontiĝis kun la aktorino Juliette Drouet, kiu iĝos lia ama(n)tino. Li dediĉos al li sian vivon kaj eĉ savos lian vivon el la enprizonigo okaze de la puĉo de la 2a de decembro 1851 fare de Napoleono la 3-a. Li verkos por ŝi nombrajn poemojn. Ambaŭ kuncelebros ĉiun datrevenon de ilia unua amnokto kaj verkos tiuokaze ĉiujare komunan kajeron kiun ili nomos tenere la Livre de l'anniversaire (Libro de la datreveno).[12],[13],[14] Sed Juliette estis nur unu de liaj nombraj ama(n)tinoj.[15] Elstaris tiukadre Léonie d'Aunet kun kiu li havos amaferon el 1844 ĝis 1851 kaj la aktorino Alice Ozy en 1847, kun kiu ankaŭ lia filo Charles havis amaferon.[16].

Lucrèce Borgia kaj Marie Tudor estis premieritaj en la Théâtre de la Porte Saint-Martin en 1833, Angelo, tyran de Padoue en la Théâtre Français en 1835. Ĉar mankis al la novuloj teatron por premieri kaj ludadi la novajn dramojn, Victor Hugo decidis, kun Alexandre Dumas, krei teatrejon dediĉitan al la romantika teatro. Aténor Joly ricevis, per ministeria permesilo, la privilegion kiu rajtigis la kreadon de la Théâtre de la Renaissance en 1836.[17], kie estos premierita, en 1838, Ruy Blas.

Hugo estis akceptita en la Académie française la 7an de januaro 1841, post tri klopodoj kiuj estis malsukcesaj esence pro la agado de kelkaj akademianoj inter kiuj Étienne de Jouy,[18], kiuj estis opoziciantoj de la romantikismo kaj kiuj akre batalis kontraŭ ĝi.[19] Hugo tiam ekhavis la sidlokon n° 14 el Népomucène Lemercier, fakte unu de liaj opoziciantoj.

Poste, en 1843, estis premierita la teatraĵo Les Burgraves, kiu ne atingis la esperitan sukceson. Por la kreado kaj muntado de tiuj teatraĵoj, Victor Hugo devis fronti materialajn kaj homaj malfacilaĵojn.[20] Liaj verkoj estis prifajfitaj fare de publiko malpreta por la romantisma dramo, kvankam krome ili ricevis ankaŭ ardajn laŭdojn el la partio de liaj admirantoj.[21].

La 4a de septembro 1843, lia filino Léopoldine mortis tragike en Villequier, en la rivero Sejno, drone kun sia edzo Charles Vacquerie en vrako de ilia boato. Hugo estis tiam en Pireneoj, kun sia ama(n)tino Juliette Drouet, kaj li eksciis pri tiu tragedio per la gazetaro en Rochefort[22]. La verkisto estis terure kortuŝita pro tiu morto, kiu inspiris al li plurajn poemojn de Les Contemplations ĉefe elstare «Demain, dès l'aube…». Ekde tiam kaj ĝis sia ekzilo, Victor Hugo produktis nenion, nek teatron, nek romanon, nek poemon. Kelkaj vidis en la morto de Léopoldine kaj en la malsukceso de Les Burgraves tialon de seniluziigo por la literatura kreado.[23]. Aliaj vidis tialon anstataŭe en la politiko, kio havigis al li alian parolejon.[24] Ekde 1848 ĝis decembre 1851, Victor Hugo loĝis en la tiama numero 37[25], nuntempa numero 43 de la rue de La Tour-d'Auvergne.[26]

Politika agado kaj ekzilo[redakti | redakti fonton]

Victor Hugo, deputito de la Nacia Asembleo, 1849.

Komence de sia beletra kaj politika kariero li estis konservema kaj favora al laŭleĝa monarĥio. Sed poste li politike evoluis al favoro pri humanema demokratio. Kiam la nevo de Napoleono faris ŝtatrenverson kaj sin proklamis imperiestro sub la nomo Napoleono la 3-a, Victor Hugo iĝis ties akra nefleksebla kontraŭulo, kaj pasigis la jarojn de 1851 ĝis 1870 ekzile en Bruselo kaj sur la britaj insuloj Jersey kaj Guernsey. Poste li kondamnis la ekcesojn de la Pariza Komunumo, sed proklamis, ke tiuj de la konservativa subpremado estis centoble pli abomenaj. Li elektiĝis senatano en 1876.

Li dekomence estis konfidulo de Ludoviko-Filipo en 1844, poste estis pair (monarkia senatano) en 1845. Lia unua diskurso en 1846 temis pri la defendo de Pollando disdividita inter pluraj landoj,[27] poste en 1847, li defendis la rajton reveni de ekzilitoj, inter kiuj de Jérôme Napoléon Bonaparte, nevo de Napoleono.[28]

La 25an de februaro 1848, li estis nomumita urbestro de la 8-a arondismento de Parizo. Post unua malsukceso, li estis elektita la 4an de junio deputito de la Dua Respubliko kun sidloko inter la konservativuloj. La 20an de junio, li faris sian unuan diskurson en la Asembleo. Dum la laborista insurekcio de junio 1848, li kun aliaj ses dek komisaro zorgita de la Konstitucifara Asembleo por restaŭri la ordon. Li estris trupojn kontraŭ la barikadoj, en sia arondismento.[29] Poste li malaprobos la sangelverŝan subpremadon de kiu li mem partoprenis.[30] Li fondis la gazeton L'Événement[31] en aŭgusto 1848. Li seniluziiĝis de la aŭtoritatoj rezultitaj de la Revolucio de februaro kaj la subpremada leĝaro aprobita de la Konstitucifara Asembleo kontraŭ la gazetaro la 9a kaj 11a de aŭgusto faris, ke li diris: «La homoj kiuj regas la landon ekde februaro komprenis la anarkion kiel libereco; nun ili komprenas la liberecon kiel anarkio».[32] Li apogis la kandidatecon de Louis-Napoléon Bonaparte, kiu estis elektita prezidento de la Respubliko en decembro 1848. Post la dissolvo de la Nacia Asembleo, li estis elektita la 13an de majo 1849 kiel ano de la Leĝofara Asembleo kaj faris sian Discours sur la misère (Diskurso kontraŭ la malriĉego) la 9an de julio 1849 kaj la 30an de junio 1850.[33] Li rompis disde Louis-Napoléon Bonaparte, kiam tiu defendis la revenon de la papo en Romon,[34] kaj li luktas pli kaj pli kontraŭ siaj iamaj politikaj amikoj, kies politikon reakcieman li tute malakceptas.

Dum la puĉo de la 2a de decembro 1851, Victor Hugo partoprenis en la organizado de rezistado kiu malsukcesis.[35] Li klopodis dekomence fuĝi, poste li konsideras sin prizonulo, sed franca komisaro komprenante ruzaĵon, malakceptis aresti lin responde: «M. Hugo, mi ne arestas vin, ĉar mi arestas nur danĝerulojn!»[36] La vesperon de la 11a de decembro, li entrajniĝis por ekziliĝi en Bruselo sub la falsa identeco de Jacques Firmin Lanvin, tipografo.[37] Lia persekuto estis konfirmita per la dekreto de la 9a de januaro 1852 kiu koncernis la iamajn reprezentantojn en la Nacia Asembleo, kiel Victor Schoelcher kaj aliaj 64.[38]

Victor Hugo avangarde de la romantika armeo. Le Grand chemin de la postérité, karikaturo de Benjamin Roubaud (1842).

Du tagojn post sia alveno en Bruselo, li skribas al sia edzino el la Hôtel de la Porte Verte: «Dum dek du tagoj, mi estis inter la vivo kaj la morto, sed mi ne havis momenton malhelan. Mi kontentiĝis je mi mem. Kaj mi scias, ke mi faris mian devon».[39] Tamen li ne rakontis al sia edzino ke li devis sian survivadon al la determinemo de sia amatino, Juliette Drouet.

Al Auguste Vacquerie, li esprimis la fieron esti je la alta nivelo de la misio atribuita al li kiel beletristo enirinta en la historio tiutempa: «[...] Mi ĵus batalis kaj iom montris tion kio estas poeto. Tiuj burĝuloj scios finfine, ke la inteligentuloj estas ankaŭ kuraĝaj kaj ke la ventruloj estas malkuraĝaj».[40]

Victor Hugo sur le rocher des Proscrits.
Foto de Charles Hugo, Musée d'Orsay, ĉirkaŭ 1853. Ekzilo en Ĵerzejo.

La 13an de decembro 1851, li vizitis la belgan ministron de Internaj Aferoj al kiu li informis pri sia projekto verki memoraĵon pri la historio de la puĉo de la 2a de decembro 1851. La ministro respondis, ke tio metus Belgion, «malgranda ŝtato apud tiom forta kaj perforta najbaro», en situacion tre tikla.[39] Post la plebiscito de 20a kaj 21a de decembro kiu aprobis la reformojn planitajn de la princo-prezidento, la belga registaro senpacienciĝis pro la aktiveco de la ekzilitoj. Post unu semajno, la ĝendarmoj portis Hugo antaŭ la reĝan prokuroron. La 9a de januaro 1852, dekreto oficialigis sian malpermeson kaj konvinkis Hugo, ke li tuj estos persona non grata en Belgio, dum la franca ataŝeo pri negocoj en Bruselo eksciis pri la baldaŭa apero de la libro Le coup d’État du Deux Décembre. Samtempe, Louis-Napoléon ŝajnas preta al la reamikigo liberigante François-Victor Hugo, enprizonigita pro gazetaragado; informaro de la gazeto l’Éclair indikis, ke Hugo estis rajtigita reveni en Francion se li petas tion – kion la verkisto deklaris, ke li ne petos ĉar tio estus malaltiĝo.[41]

«Estu trankvila, li skribis al Adèle, Anglio estas tute apude.» Charles konfirmis, ke lia patro pensas en Ĵerzejo.[42]

Dume, Hugo konstatis, ke lia rakonto pri la puĉo de la 2a de decembro estas titana projekto kiu malkuraĝigus la eldonistojn: tial li preferis finfine pamfleton titolitan Napoléon le Petit (Napoleono la Malgranda), «unu de miaj plej bonaj verkoj», komencita la 14an de junio kaj finita la 12an de julio 1852.[43] La verko iros al Francio kontrabande, eldonita en malgrandaj volumoj pli facile kaŝeblaj. Tial pro ordono de la belga registaro li estis devigita forlasi la landon kaj li translokiĝis al la brita dependaĵo Ĵerzejo.[44] Tie li estus protektita de Britio, sed povis bone elturniĝi kie oni parolas la francan, dum li ne regis la anglan. Krome li ne volis enmiksiĝi kun la aliaj francaj ekzilitoj en Londono.

Tamen li estis elpelita el Ĵerzejo en 1855 ĉar li estis kritikinta la viziton de la reĝino Viktorio al Francio, kaj instaliĝis en Hauteville House en Gernezejo.[45] Hugo formis parton de grupo de ekzilitoj kiuj ne deziris reveni al Francio post la dekreto de amnestio kiu permesis la revenon de ĉiuj ekzilitoj post la puĉo de decembro; Victor Hugo manifestis «Et s'il n'en reste qu'un, je serai celui-là» — Kaj se restos nur unu, tiu estos mi—.[46][47] Tiuj malfacilaj jaroj estís tre fruktodonaj el literatura vidpunkto; li publikigis Les Châtiments (1853), poezia verko kiu temas pri la Dua Imperio; Les contemplations, poezioj (1856); La legendo de la jarcentoj (1859), same kiel unu de liaj plej gravaj verkoj, nome la romano Les misérables (1862). Li omaĝis la lokanojn de Gernezejo en sia romano Les Travailleurs de la mer (1866).

Fino de lia vivo[redakti | redakti fonton]

Victor Hugo kun siaj nepoj Georges kaj Jeanne en 1872.

Finfine li revenis al Francio en septembro 1870, post la malvenko de la franca armeo en la Batalo de Sedan kaj ricevis triumfan akcepton fare de la parizanoj. Partoprenis aktive en la defendo de Parizo dum la Sieĝo de Parizo en 1870. Li estis elektita por la Nacia Asembleo —kiel deputito el Bordozo— la 8an de februaro 1871, sed li demiziis la venontan monaton proteste kontraŭ la senvalidigo de Garibaldi. En marto 1871 li estis en Bruselo demarŝe pro la heredo de sia filo Charles, kiam eksplodis la insurekcio de la Pariza Komunumo. Li konis la ribelon kaj sekvan subpremadon el Belgio kaj li malaprobis tion tiom arde ke li estis elpelita el la lando.[48] Li rifuĝiĝis en Luksemburgo, en Vianden, en Diekirch kaj en Mondorf-les-Bains, kie li profitis la kuracbanadon; tie li finis la poemaron L'Année terrible. Revenis al Francio fine de 1871. Je peto de kelkaj respublikanaj komitatoj, li akceptis kandidatiĝi en januaro 1872. Konsiderita «radikala» pro sia peto de amnestio por la kondamnitaj komunumanoj, li estis frapita de la «modera» Joseph Vautrain.[49] Samjare, Hugo revenis al Gernezejo, kie li verkis la romanon Quatrevingt-treize. Li iĝis en tiu epoko vivanta simbolo de sociaj humanistaj respublikanaj sentoj.

En 1873 li loĝis en Parizo kaj dediĉis sin al la edukado de siaj du genepoj, Georges kaj Jeanne, kio inspiris al li la kolekton L'Art d'être grand-père. Vizitis lin multaj gravuloj, de la politika kaj literatura etosoj, kiel la fratoj Goncourt, Lockroy, Clemenceau, Gambetta kaj aliaj.[50] En junio de 1878 li iom malsana revenis al Gernezejo, nome al Hauteville House, zorgita de Richard Lesclide.[51] Li jam ne plu verkis, sed plue aperis regule nombraj poemkolektojn el jaroj de elstara inspirado (1850-1870), kiel Les Quatre Vents de l'Esprit (1881) kaj aliaj, kio kontribuis al la legendo de la maljunulo nelacigebla ĝismorte.[52] Dum tiu periodo, multaj liaj teatraĵoj estis luditaj denove, kiel Ruy Blas en 1872, Marion de Lorme kaj Marie Tudor en 1873 aŭ La roi s'amuse en 1882.[53][54]

La entombigo de Victor Hugo.

Victor Hugo mortis la 22-an de majo 1885, je 13:27 kiam li estis 83-jaraĝa. Oni faris al li Nacian Funebron, kaj li estis entombigita en la pariza Panteono, kie ripozas la francaj gloruloj. Tiukadre la Tria Respubliko profitis la okazon por transformi la iaman preĝejon de Sainte-Geneviève en Panteono. Oni omaĝis la kadavron nokte sub la Triumfa Arko. Poste oni paradis al la Panteono per vido de kelkaj kilometroj kaj ĉirkaŭ du milionoj da personoj.[55][56] Aktuale liaj restaĵoj kuŝas apud tiuj de Émile Zola kaj de Alexandre Dumas, translokigitaj tien el aliaj nekropoloj en 1908 kaj 2002 respektive.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 1830[redakti | redakti fonton]

  • Odes et Poésies diverses (poemoj, 1822)
  • Han d'Islande (1823)
  • Nouvelles Odes (poemoj, 1824)
  • Bug-Jargal (1826)
  • Odes et Ballades (poemoj, 1826)
  • Cromwell (dramo, 1827)
  • Le Dernier Jour d'un Condamné (romano, 1829)
  • Les Orientales (poemoj, 1829)

1830 – 1840[redakti | redakti fonton]

Angelo, Tirano de Padovo, 1986.
  • Hernani (dramo, 1830)
  • Notre-Dame de Paris (romano, 1831)
  • Les Feuilles d'automne (poemoj, 1831)
  • Marion Delorme (dramo, 1831)
  • Le Roi s'amuse (dramo, 1832)
  • Lucrèce Borgia (1833)
  • Marie Tudor (dramo, 1833)
  • Claude Gueux (1834), Klaŭdo Mizerulo en la Esperanto-traduko
  • Angelo (dramo, 1835)
  • Les Chants du crépuscule (1835)
  • Les Voix intérieures (1837)
  • Ruy Blas (dramo, 1838)

1840 – 1870[redakti | redakti fonton]

  • Les Rayons et les Ombres (1840)
  • Le Rhin ("La Rejno", 1842)
  • Les burgraves (dramo, 1843)
  • Les Châtiments (1853)
  • Les contemplations ("La kontemploj", poemoj, 1856)
  • Les misérables ("La mizeruloj", romano, 1862) kiu denuncas la sociajn problemojn de la epoko per tragedio de multaj interplektataj roluloj. Sur ĝi oni muntis la muzikalon Les Misérables
  • Les Chansons des rues et des bois (poemoj, 1865)
  • Les Travailleurs de la mer (1866)

Post 1870[redakti | redakti fonton]

  • L'Année terrible (1872)
  • Quatrevingt-treize ("Naŭdek tri", 1874)
  • L'Art d'être grand-père (1877)
  • Histoire d'un crime (1877)
  • Religions et Religion (1880)
  • Les Quatre Vents de l'Esprit (1881)
  • Torquemada (dramo, 1882)

Tradukoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La mizeruloj, 1914.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Adèle Hugo. (1863) Victor Hugo raconté par un témoin de sa vie 1. Parizo: Librairie Internationale A. Lacroix, Verboeckhoven et Cie, p.  233.
  2. Adèle Hugo, 1863, samloke, p. 339.
  3. Adèle Hugo, 1863, samloke, p. 331–347.
  4. Adèle Hugo, 1863, samloke, p. 62.
  5. Anne-Martin Fugier. Victor Hugo : la face cachée du grand homme. televidaĵo Secrets d'histoire sur France 2, 2012-07-10.
  6. Adèle Hugo, 1863, Ibid., t. 2, chap. LI - Amis.
  7. Annette Rosa, «Victor Hugo, l’éclat d’un siècle» Archive.is • Google • Que faire ?) - Un ami intime, sur le site du Groupe Hugo.
  8. Anne Boquel kaj Etienne Kern, Une histoire des haines d'écrivains, Flammarion, 2009, p. 87.
  9. Histoire du Romantisme, Théophile Gautier.
  10. Théophile Gautier, Victor Hugo, Parizo, Bibliothèque-Charpentier, 1902, p. 18.
  11. Paris, Librairie d'Eugène Renduel.
  12. Vidu ankaŭ Exposition de la BnF, manuscrit de Hugo ainsi légendé: La date anniversaire du 16 février, sera désormais fêtée chaque année par un message de Victor Hugo dans le petit livre rouge de Juliette, baptisé le « Livre de l'Anniversaire ».
  13. Victor Hugo / Juliette Drouet, 50 ans de lettres d'amour 1833-1883: Lettres de l'anniversaire, prezento de Gérard Pouchain, prefaco de Marie Hugo, Collection «Écrits», 2005.
  14. Lettres à Juliette Drouet, 1833-1883: le livre de l'anniversaire par Victor Hugo et Juliette Drouet Konsultita la 29an de aprilo 2010.
  15. Marieke Stein, Idées reçues, Victor Hugo, éditions le cavalier bleu, p. 20.
  16. Edmond et Jules de Goncourt, Journal, Tome III, Paris, Éditions Robert Laffont, 1989, p. 891. ISBN = 2-221-05945-X.
  17. Jean-Claude Yon: Le statut administratif de la Comédie Française et du Théâtre de la Renaissance à l'époque d'Hernani et de Ruy Blas, retejo de la Groupe Hugo.
  18. Vidu en Lettres parisiennes, vol. 3 de Émile de Girardin la klopodojn de Thiers por amikigi kun la partio de Jouy kaj la timo de la atendeblaj rezultoj.
  19. Michel Faul: Tiu «combat» kontraŭ Hugo kaj la romantikismo estis parte rakontita de Michel Faul en Les Aventures militaires, littéraires et autres d'Étienne de Jouy, Éditions Seguier, marto 2009, p. (ISBN 978-2-84049-556-7).
  20. Ilia teatrejo ne estis tre preta por tiom ambiciaj spektakloj kaj estis malpreteco ankaŭ de la francaj teatristoj antaŭ la aŭdacaj novigoj de la teatraĵoj de Hugo.
  21. Adèle Hugo, 1863, samloke, t. 2, ĉap. LV, LVII, LIX, LXI, LXII, LXVI kaj LXVII.
  22. Léopoldine Hugo en la memorretejo [1].
  23. Jean Delalande, Victor Hugo, dessinateur génial et halluciné, p. 11.
  24. Adèle Hugo, 1863, samloke, t. 2, p. 478.
  25. «Les lieux hugoliens», numero 9, victorhugo2002.culture.fr.
  26. Autour du Père Tanguy, Petite histoire de la rue Clauzel de 1830 à 1900, fonto Archives de Paris: Henry-Melchior de Langle: Le petit monde des cafés parisiens
  27. Constant de Tours, Le siècle de Victor Hugo raconté par son œuvre, p. 148.
  28. Constant de Tours, Ibid., p. 150.
  29. Raphaël Lahlou, Le Coup d'État du 2 décembre, Paris, Bernard Giovanangeli, 2009.
  30. Pascal Melka, Ibid., p. 242.
  31. Constant de Tours, Le Siècle de Victor Hugo raconté par son œuvre, p. 158.
  32. Victor Hugo, Choses vues 1847-1848, Paris, Gallimard, 1972, 505 p. (ISBN 2-07-036047-4), p. 11.
  33. Dominique Val-Zienta, Les Misérables, l'Évangile selon "saint Hugo" ?, Harmattan, 2012 (rete [2]), p. 8.
  34. Pascal Melka, Ibid., 1849-1851: la rupture entre Victor Hugo et le Prince-Président, p. 254-255 rete [3].
  35. Exil de Victor Hugo [4] sur la retejo de Hautevillehouse.
  36. Jean Tulard, Peut-on faire confiance aux historiens?, Académie des sciences morales et politiques, 2006, p. 321.
  37. Henri Guillemin, Hugo, Paris, Seuil, Microcosme, Ecrivains de toujours, 1978, 191 p. (ISBN 2-02-000001-6), p. 181.
  38. Le Moniteur universel, 10a de januaro 1852, no 10, p. 45.
  39. 39,0 39,1 Correspondance de Victor Hugo - Année 1851 [5] Wikisource, 2016, konsultita la 26/12/2018
  40. Pierre Angrand, Victor Hugo raconté par les papiers d’État, Parizo, Gallimard, 1961, 288 pp. p. 7.
  41. Pierre Angrand, Victor Hugo raconté par les papiers d’État, Parizo, Gallimard, 1961, 288 pp. p. 19.
  42. Pierre Angrand, Victor Hugo raconté par les papiers d’État, Parizo, Gallimard, 1961, 288 pp. p. 20.
  43. Correspondance de Victor Hugo - Année 1852 [6] Wikisource, 2016, konsultita la 26/12/2018.
  44. Rodríguez Álvarez Azucena (1995), p. 146
  45. Natividad Pulido (22a de februaro 2012). «Victor Hugo y familia: cuatro generaciones de grandes creadores». ABC. Konsultita la 25an de majo 2012.
  46. Los castigos, «Ultima verba»
  47. Rodríguez Álvarez Azucena (1995), p. 147
  48. Rosa Annette (1985), 4a parto, ĉap. II «La Commune de Paris: 18 mars – 28 mai 1871»
  49. Victor Hugo, Choses vues, Hubert Juin, París: Gallimard, 2002, pp. 1242-1243.
  50. Rosa Annette (1985), 4a parto, ĉap IV «Du salon au Sénat»
  51. Seray Jacques (2009).
  52. «The Four Winds of the Spirit (La kvar ventoj de la spirito, 1881)» p. 291 Selected Poems of Victor Hugo: A Bilingual Edition, Victor Hugo, E. H. Blackmore & A. M. Blackmore, University of Chicago, 2001.
  53. Rosa Annette (1985), Kvara parto
  54. Spiquel Agnès. «1875» (DOC). Groupe Hugo. Arkivita el la originalo la 21an de julio 2011. Konsultita la 28an de majo 2012.
  55. «Le Paris de Victor Hugo». Victor Hugo. Conscience et combats: 1802-2002. Ministère de la culture et de la communication. Konsultita la 29an de majo 2012.
  56. «22 mai 1885: Les funérailles». Victor Hugo. Conscience et combats: 1802-2002. Hugo au fil du temps. Ministère de la culture et de la communication. Konsultita la 14an de majo 2012. «Ce sont deux millions de personnes qui convergent vers le lieu des obsèques. Les témoins de cet événement savent qu’il est et demeurera unique dans l’histoire. (...) Précédé d’un escadron de la garde à cheval et suivi d’un régiment de cuirassiers casques et cuirasses qui rutilent, sabre au clair le général Saussier, gouverneur militaire de Paris, ouvre la marche avec son état-major en grande tenue.»

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Kompleta verkaro, eldonoj de referenco[redakti | redakti fonton]

  • 1880-1892 : Édition Hetzel – Quantin, dite « ne varietur ». Œuvres complètes de Victor Hugo. Édition définitive d'après les manuscrits originaux. – J. Hetzel et Cie ; A. Quantin, 1880-1889. – 48 vol. in—8°. I. Poésie (16 vol.) – II. Philosophie (2 vol.) – III. Histoire (3 vol.) – IV. Voyages (2 vol.) – V. Drame (5 vol.) – VI. Roman (14 vol.) – VII. Actes et paroles (4 vol.) – VIII Œuvres diverses (2 vol.)
  • 18??-1880 : Éditions Rouff. L'Œuvre de Victor Hugo. Édition populaire, 227 vol. in-32.
  • 1904-1952 : Éditions Ollendorff kaj Albin Michel, dite « de l'Imprimerie nationale » Œuvres complètes de Victor Hugo, P. Ollendorff ; Albin Michel ; Imprimerie Nationale, 1902-1952, 45 vol. – Portraits, planches en noir et en couleurs, fig. fac-similés, couvertures imprimées. Éditeurs intellectuels successifs : Paul Meurice (1904-1905), Gustave Simon (1905-1928) et Cécile Daubray (1933-1952). Édition critique, avec pour la première fois la Correspondance de Victor Hugo ainsi que de nombreŭ textes inédits.
  • 1967-1970 : Édition chronologique Massin, au Club Français du livre Œuvres complètes de Victor Hugo : édition chronologique publiée sous la direction de J. Massin. Club Français du Livre, 1967-1970, 18 vol.
  • 1985 : Collection « Bouquins » aux éditions Robert Laffont. Textes proches de l'édition Massin, et revus pour le centenaire de la mort de Hugo. Œuvres complètes de Victor Hugo dirigée par Jacques Seebacher et Guy Rosa ; en collaboration avec le Groupe inter-universitaire de travail sur Victor Hugo-Paris VII, Robert Laffont, 15 vol.

Pri la homo[redakti | redakti fonton]

  • Adèle Hugo (nome Adèle Foucher, la edzino de Victor, ne la filino Adèle), Victor Hugo raconté par un témoin de sa vie, Paris, Bruxelles, Leipzig, Librairie Internationale A. Lacroix, Verboeckhoven & Cie, éditeurs, 2 in-8°, 1863.
  • Augustin Cabanès, Victor Hugo mégalomane et spirite, dans Grands névropathes, tome 2, Albin Michel, 1931 [7].
  • Alain Decaux, Victor Hugo, Éditions Perrin, 2001.
  • Juliette Drouet, Mille et une lettres d'amour à Victor Hugo (choisies, préfacées et annotées par Paul Souchon), Gallimard, coll. « L'Imaginaire », 1951.
  • Max Gallo, Victor Hugo, XO éditions, 2001, 2 tomes.
  • Danièle Gasiglia-Laster, Victor Hugo « Sa vie, son œuvre », Frédéric Birr, coll., 1984.
  • Danièle Gasiglia-Laster, , Victor Hugo, celui qui pense à autre chose, coll. « Petites biographies », Portaparole, Rome, 2006.
  • Henri Guillemin, Victor Hugo par lui-même, Collections Microcosme "Écrivains de toujours", Paris, Le Seuil, 1951.
  • Jean-Marc Hovasse, Victor Hugo, Avant l'exil : 1802-1851, Fayard, 2001.
  • Jean-Marc Hovasse, Victor Hugo, Pendant l'exil : 1851-1864, Fayard, 2008.
  • Paul Lafargue, « La Légende de Victor Hugo de 1817 à 1873 », dans Revue socialiste, 1885 [8]
  • Arnaud Laster , Pleins feux sur Victor Hugo, Comédie-Française, 1981 ;
  • Arnaud Laster , Victor Hugo, éditions Belfond, 1984.
  • Frédéric Lenormand, Les Fous de Guernesey ou les amateurs de littérature, Robert-Laffont, 1991, sur l'exil à Saint-Pierre-Port.
  • Richard Lesclide, Propos de table de Victor Hugo, E. Dentu, 1885.
  • André Maurois, Olympio ou la Vie de Victor Hugo, Hachette, 1985.
  • Annette Rosa, Victor Hugo, l'éclat d'un siècle, éditions Messidor, 1985 [9].
  • Jacques Seray, Richard Lesclide, du « Vélocipède illustré » à « La Table de Victor Hugo », Vélizy, Seray, 2009.
  • Marieke Stein, « Victor Hugo vient de mourir. Les Funérailles du siècle », dans Dans les secrets de la police, éditions l'Iconoclaste, 2008, (ISBN 9782913366206).

Pri lia verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Corinne Charles, Victor Hugo, visions d'intérieur : du meuble au décor, Paris, éditions Paris-Musées, 2003 (ISBN 2-87900-768-2).
  • Christian Chelebourg, Victor Hugo, le châtiment et l'amour - Sens de l'exil, Lettres Modernes Minard, « Archives des Lettres Modernes », 2010.
  • Henri Meschonnic, Écrire Hugo, 2 tomes, Gallimard, 1977.
  • Anne Ubersfeld, Le Roi et le Bouffon, étude sur le théâtre de Hugo de 1830 à 1839, Librairie José Corti, 1974.

Pri lia politika agado[redakti | redakti fonton]

En franca[redakti | redakti fonton]

  • Jean-François Kahn, Victor Hugo, un révolutionnaire, Paris, Fayard, 2001, 960 p. (ISBN 9782213610962).
  • Henri Meschonnic, Hugo, la poésie contre le maintien de l’ordre, Paris, Maisonneuve & Larose, 2002.
  • Jérôme Picon kaj Isabel Violante, Victor Hugo contre la peine de mort, avant-propos de Robert Badinter, Paris, éditions Textuel, 2001.
  • Frank Wilhelm, Victor Hugo et l'Idée des États-Unis d'Europe, Luxembourg, éd. par les Amis de la Maison de Victor Hugo à Vianden, 2000.

Alilingve[redakti | redakti fonton]

  • Martin Feller, Der Dichter in der Politik. Victor Hugo und der deutsch-französische Krieg von 1870/71. Untersuchungen zum französischen Deutschlandbild und zu Hugos Rezeption in Deutschland., Thèse Marburg, 1988.
  • Rodríguez Álvarez, Azucena (1995). «Decantación ideológica de Víctor Hugo en los años de exilio». Studia Zamorensia (2): 145-158. ISSN 0214-736X.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Victor Hugo en la franca Vikipedio.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Victor Hugo en la hispana Vikipedio.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Victor Hugo en la angla Vikipedio.