Victor Lebrun
Victor Anatolevič LEBRUN (naskiĝis en 1882 en Parizo; mortis komence de septembro 1979 en Le Puy-Sainte-Réparade, Francio) estis franca esperantisto kaj iama sekretario de Leo Tolstoj. Gvidis lian vivon la pensoj de Tolstoj kaj de Henry George[1] kaj la ĝorĝistoj[2] kiujn li penis efektivigi.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Infanaĝo en Uzbekio[redakti | redakti fonton]
La patro de Victor estis inĝeniero diplomita de Franca Politeknika Lernejo [3] kaj sendita de franca firmao en Rusion por konstrui fervojojn. Naskiĝinte en Francio, Victor Lebrun translokiĝis en sia 5a jaro kun sia patrino al Karakul (39° 32′ N 63° 50′ O / 39.533 °N, 63.833 °O (mapo) Uzbekio)[4], ĉe rivero Zeravŝano enfluanta en Amudarjo. Lia patro tiam estis estro de la sekcio de Transkaspia fervojo. Dume Victor ne vizitis lernejon kaj lernadis tre libere el la granda «libro de la vivo»: la patro aĉetis por li azenon kaj dungis buĥaranon[5] por varti lin, sed li fakte eskapis de la atento de tiu homo kaj tre libere esploris la ĉirkaŭaĵon laŭ sia deziro. Lebrun priskribas tiun regionon kiel apenaŭ tuŝita de eŭropa influo. Rusio estis ĵus konkerinta ĝin. Li trovis la regionon konservinta siajn mahometanajn tradiciojn: neniu alkoholo estis trovebla; neniu ŝtelo estis timinda: en moskeoj tage kaj nokte neŝlositaj troviĝis tre multekostaj tapiŝoj. Lebrun priskribas ankaŭ tiun regionon kiel tre fruktodonan kaj malkaran: oni tie povis akiri agrikulturajn produktojn kontraŭ tre malgrandaj monsumoj.
La familio abonis diversajn franclingvajn kaj ruslingvajn revuojn kaj akiris multajn librojn. La patro dungis sekretarion Vladimir Vladimirido Iskandeberk-Bulgarin el Bialistoko al kiu la patrino diktis franclingve kaj kiu instruis al Victor po du horoj ĉiutage. Tiel la juna Victor ege legadis dulingve kaj ekkonis aŭtorojn kiaj Victor Hugo kaj Jules Verne kies verkoj aperis feliotene en gazetoj. Tamen la patro volis ke li ekvizitu lernejon en Tbiliso sed kiam li tien alvojaĝis li estis haltigita pro kvaranteno starigita pro ĥolera epidemio.
Junaĝo en Vladivostoko[redakti | redakti fonton]
En 1896 la transkaspia fervojo estis preskaŭ finita kaj la patro de Victor estis sendita al Vladivostoko kie li estris la konstruadon de la Manĉuriaj fervojoj. Victor ekvizitis gimnazion en Vladivostoko. Li ribelis kontraŭ la disĉiplino kaj la mallibereco pri kiuj li ne kutimis kaj kontraŭ la instruado kiun li tie ricevis ĉar li konsideris ĝin stultiga. En 1899 forpasis la patro. Ĝuste tiam Victor eklegegis la verkaron de Tolstoj kiun li ekkonsideris kiel anstataŭanta spirita patro. Victor povis eĉ legi kelkajn malpermesitajn verkojn presitajn en Ĝenevo kiujn li kontrabande ricevis tra Japanio. Li aplombis skribi al la admirata aŭtoro longan leteron. Tolstoj respondis al Victor kaj komenciĝis korespondado kaj tre profunda amika rilato.
Renkontiĝo kun Tolstoj[redakti | redakti fonton]
En 1900 Victor kun sia patrino veturis al Moskvo kaj Victor vizitis Tolstojon unuan fojon en lia bieno en Jasnaja Polana (54° 04′ 34″ N 37° 31′ 34″ O / 54.07611 °N, 37.52611 °O (mapo) ). Tolstoj konatigis al Victor multajn el siaj amikoj kaj disĉiploj: Mario Aleksandridino Ŝmit (1843-1911 nobelino kiu forlasis luksan vivmanieron por labori kiel kamparanino laŭ la principoj de «la Majstro»), Doktoro Duŝan Petroviĉ Makovickij[6], Sergej Dimitrieviĉ Nikolaev tradukinto de la verkoj de Henry George al la rusa, kaj gvidanto de ĝorĝista klubo, kaj multaj aliaj. Tolstoj tiam estis granda pensulo alte konsiderata pro sia kritiko de la socio, kaj kies verkoj suferis por cara cenzuro. Nikolaev konsilis al Victor sian metodon por lerni lingvojn: neniu lernolibro, memstara studado helpe de bona vortarego kaj gramatiko kaj tuja ektradukado per tri kajeroj: la 1a por laŭvorta traduko, la 2a por polurita traduko, la 3a por enskribi la vortojn serĉitajn el la vortaro. Vortaraj artikoloj estu atente legitaj ĝisfine.
Victor mallonge restadis ĉe doktoro Makovickij en Jilina ĉe Karpatoj en tiama norda Hungario (Aŭstra Imperio); tie li renkontis la profesoron Masaryk, estontan prezidanton de Ĉehoslovakio. Lia patrino tiam ekloĝis en Mikolajivo (46° 58′ N 32° 00′ O / 46.967 °N, 32.000 °O (mapo))en Ĥersona gubernio (tiam suda Rusio, nun Ukraino). Tie Victor metilernis lignaĵiste.
Por provi realigi sian idealon Victor dungiĝis en farmbieno en Kartvelio[7] kie li lernis la kamparajn laborojn dum tri jaroj, inter alie abelbredadon. En 1906 li fariĝis la unua dungita persona sekretario de Tolstoj. Antaŭe Tolstoj ĉiam estis helpata nur de volontuloj, siaj filinoj kaj «disĉiploj». Victor ĉiutage laboris por Tolstoj respondante la multajn leterojn ricevitajn de la «Majstro» kaj prizorgante presotaĵojn.
Victor akiris bienon en Gelendĵik (44° 33′ N 38° 06′ O / 44.550 °N, 38.100 °O (mapo), Ĉerkesio) tie forhakis arbojn konstruis domon kaj kulturis legomojn kaj cerealojn sur tre produktiva tereno. Li tiam rilatis kun aliaj homoj kiuj provis vivi laŭ la principoj de Tolstoj kaj Henry George (la tiel nomataj «ĝorĝistoj»).
En 1927 Lebrun migris al Francio kaj tie restadis ĝis la fino de sia longa vivo. Laŭ instrukcio de Tolstoj Lebrun lernis Esperanton, kaj poste li verkis en la Internacia Lingvo siajn memorlibrojn pri la verkisto, kies manuskripto troviĝas en la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko, Vieno. En 1977 Tyburcjusz Tyblewski kaj Lina Gabrielli vizitis lin kaj promesis ke li vidos aperi en Esperanto lia verko pri Tolstoj. Ĝi fakte estis eldonita en 1978.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Henry George : en:Henry George, ekonomisto 1839-1897, teoristo de unika terimpoŝto.
- ↑ Georgismo
- ↑ Franca Politeknika Lernejo
- ↑ Lebrun nomas tiun regionon Turkestano, tamen la regiono kie li vivis nun apartenas al Uzbekio tute najbare de Turkestano
- ↑ Lebrun skribas "buĥaro" kvazaŭ temus pri etno. La ĉefa etno en urbo Buĥaro estas taĝikoj.
- ↑ Duŝan Makovickij : fr:Dushan Makovitsky
- ↑ Lebrun nomas ĝin Gruzio
Verkoj[redakti | redakti fonton]
Victor Lebrun verkis libron pri siaj spertoj ligitaj al Tolstoj trilingve (france, ruse kaj Esperante). Laŭ instigo de Tyburcjusz Tyblewski kiu pretigis polan tradukon, la verkistino kaj eldonistino Lina Gabrielli aperigis la Esperantan version en 1978. Ekzsitas ankaŭ anglalingva versio.
- Leo Tolstoj: la homo, la verkisto kaj la reformisto (1965, 1978),
- Leo Tolstoy, Victor Lebrun, Lulu.com, 2006, (ISBN 1411667336), (ISBN 9781411667334), 376 p, angligita de Victor P Epp angle
- Devoto a Tolstoj, Victor Lebrun, Lerici Editori, Milano 1963. itale
- Leono Tolstoj: rememoroj kaj pensoj de amiko kaj sekretario, kun 20 leteroj de L. Tolstoj al la aŭtoro (Trarigardita de Lidja Zamenhof)
- Leo Tolstoy and Henry George Arkivigite je 2009-04-30 per la retarkivo Wayback Machine, Victor Lebrun, Progress, July, 1966 angle