Victor Lustig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Victor Lustig
Victor Lustig
trompisto, la "ulo kiu vendis la Eiffel-Turon"
Naskiĝo 4-a de januaro 1890
en Bohemio
Morto 11-a de marto 1947
en Springfield (Missouri), Usono
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Victor Lustig (naskiĝis en la 4-a de januaro de 1890 kaj mortis en la 11-a de marto de 1947) estis trompisto kaj iĝis fame konata kiel la "ulo kiu vendis la Eiffel-Turon".

Junulaĝo[redakti | redakti fonton]

Victor Lustig naskiĝis en Bohemio, sed baldaŭ iris okcidenten por montri liajn talentojn en la komenco de la 20-a jarcento. Li estis natura trompisto, alloga babilanto en pluraj lingvoj. Lia vivo de trompoj okazis inter Novjorko kaj Parizo.

La unua trompo de Lustig estis la "maŝino kiu presas monon". Li demonstrus tiun kapablon de certa skatoleto al la klientoj, sed kun la bedaŭro, ke la aparato daŭrus 6 horojn por kopii bileton de 100 dolaroj. La kliento, antaŭvidante grandegan profiton, aĉetus la maŝinojn kontraŭ granda monsumo, ĝenerale kontraŭ pli ol 30 mil dolaroj. Tamen, post dek du horoj kaj post du novaj biletoj, la maŝino nur produktus blankajn foliojn, pro tio, ke la provizo de veraj biletoj elĉerpiĝis. Kiam la klientoj rimarkis, ke estis trompo, Lustig jam estis foririnta.

La trompo de Eifel-Turo[redakti | redakti fonton]

En 1925, Francio jam estis revigliĝinta de la Unua Mondmilito kaj Parizo kreskadis. La plej fama trompo de Lustig naskiĝis en iu printempa tago kiam li legis la ĵurnalon. Artikolo diskutis la kostojn subteni la Eifel-Turon, kiu inkluzivis konstante pentri ĝin por ke ĝi ne aspektu preterlasita. Lustig vidis riĉigajn eblecojn inter la linioj de la artikolo kaj disvolvis rimarkindan skemon.

Lustig kreis falsajn registarajn dokumentojn por li kaj invitis 6 gravajn metalkomercistojn por sekreta kunsido en Hôtel de Crillon, unu el la plej imponaj hoteloj de Parizo, por diskuti negocon. Ĉiuj ses ĉeestis. Tie, Lustig sin prezentis kiel ĝenerala deputita direktoro de la Ministerio de Poŝto kaj Telegrafo. Li klarigis, ke ili estis elektitaj surbaze de iliaj bonaj kaj honestaj historioj.

Lustig diris al la grupo, ke la tenado de la Turo estis tre kosta por la urbo, kiu ne plu povus teni ĝin kaj volis ĝin vendi kiel metalaĉo. Ĉar la problemoj teni la turon estis jam konataj, li sukcesis konvinki la grupon kaj petis, ke la kunsido estu sekreta ĝis la fino de la negoco. Lustig diris, ke li ricevis la respondecon trovi iun por aĉeti la materialon. En tiu epoko, tiu ideo ne estis absurda, kiel nuntempe. La turo estis konstruata por la Universala Ekspozicio de 1889 en Parizo kaj la plano ne estis uzi ĝin dum longa tempo. Ĝi estus malmuntata en 1909, tamen, pro sia utileco kiel anteno, ĝi estis konservata.

Lustig kondukis la homojn al la turo en luita limuzino por analizado. Tio povis indiki al Lustig kiu estis la plej entuziasma pri la negoco. Li petis aŭkciajn proponojn por la venonta tago kaj rememorigis ilin, ke temis pri ŝtata sekreto. Fakte, Lustig jam sciis, ke li akceptus la proponon de specifa persono: Andre Poisson. Poisson ne estis sekura, ne apartenanta al la ĉefaj sferoj de la pariza negocistaro. La aĉeto de la turo metus lin inter la plej gravaj negocistoj.

Tamen, la edzino de Poisson estis suspektema. Kiu estis tiu grava funkciulo, kiu volis teni ĉion sekretan kaj volis efektivigi la negocon tre rapide? Por dribli ŝian suspektemon, Lustig kreis alian kunsidon kaj tiam "konfesis". Kiel ministro de la registaro, Lustig diris, ke li ne akiris multe da mono por ĝui la vivon de liaj revoj kaj bezonis trovi aliajn manierojn gajni monon. Pro tio, nu, liaj negocoj devus esti diskretaj. Poisson komprenis tuje. Li negocis kun alia fia funkciulo de la registaro kiu volis malhoneste gajni monon. Tio trankviligis Poisson-on, ĉar li ne havis problemojn negoci kun tiaj personoj.

Do, Lustig ricevis la monon por la Eiffel-Turo kaj kune kun lia persona sekretario, usona trompisto Dan Collins, forfuĝis haste per trajno al Vieno kunportante pakaĵon plenplena da mono.

Mirige, nenio okazis. Poisson tiom hontis, ke li ne plendis al la polico. Monaton poste, Lustig revenis al Parizo, elektis aliajn ses metalkomercistojn kaj provis denove vendi la Eiffel-Turon. Tamen, ĉi-foje, la elektita viktimo plendis al la polico. Lustig kaj Collins, tamen, sukcesis forfuĝi sen aresto.

Lastaj Jaroj[redakti | redakti fonton]

Jarojn poste, Lustig konvinkis Al Capone-n investi 50 mil dolarojn en akcia negoco. Lustig gardis sekure la monon de Capone en deponejo dum du monatoj. Fine de tiu periodo, li redonis la monon, dirante ke la negoco fiaskis. Impresita de la honesteco de Lustig, Capone donis al li 5 mil dolarojn. Evidente, ke tiu estis la plano dekomence.

En 1934, Lustig estis arestita de federaciaj usonaj policistoj pro falsigo. Unu tagon poste, li sukcesis ekskapi de la Federacia Prizono en Novjorko, sed estis rearestita post 27 tagoj en Pittsburgh. Lustig estis konsiderata kulpita kaj estis devus resti arestita dum 20 jaroj en la Prizono de Alcatraz. En la 9-a de marto de 1947, li ekhavis pneŭmonion kaj du tagojn poste, li mortis en la Medicina Centro por Federaciaj Prizonuloj en Springfield, Missouri.