Saltu al enhavo

Victory (videoludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Victory

Eldoninto Exidy[1]
Dezajnisto Howell Ivy[2]
Dato de lanĉo Arkado : februaro 1982
ColecoVision : oktobro 1983
Platformo Arkado, ColecoVision
Ĝenro Pafa
Ludomaniero Unu- aŭ plurludanta
v • d • r

Victory estas arkada videoludo fare de Exidy en 1982. Poste ĝi estis adaptita por ColecoVision. Kune kun Omega Race, Victory estis unu el la solaj tiutempaj ludoj por ColecoVision kiu akceptis la Roller-regilon, stirstangon kun pilkoregilo.[3] Por revivigi intereson pri la ludo, Exidy eldonis konvertan ilaron por la arkada versio, kiu transformis la ludon en Victory Banana, nova spaca ludo kun identa ludomaniero sed modifitaj, pli humuraj temo kaj grafikaĵoj.[4]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

Victory estas plurdirekta pafludo, kie la ludanto regas kosmoŝipon nomatan Battlestar. La direkto de la ŝipo estas regata per rotacia pilkoregilo. Ju pli longe la akcel-butono estas premata, des pli rapide la ŝipo moviĝas. La ludanto devas piloti la kosmoŝipon kaj batali kontraŭ diversaj malamikaj ŝipoj en la spaco kaj sur planedo. La ludo ankaŭ enhavas voĉsintezon.[5]

Eldono kaj recenzo

[redakti | redakti fonton]

La arkada versio de Victory estis publikigita en februaro 1982.[6] Adapto estis publikigita por ColecoVision en oktobro 1983.[7]

Recenzante la version por ColecoVision, unu el la ĵurnalistoj de Videogaming Illustrated donis al la ludo takson « A » kaj diris: « la plej bonaj trajtoj de la ludo UFO kaj de la arkadludo Defender faras el ĉi tio definitiva kartoĉo. » Alia recenzisto donis takson A- kaj skribis: « Victory kaj la Roller-regilo efektive impresas. »[8] TeleMatch en Germanio diris, ke la ludo ne estas majstraĵo de programado, sed restas amuza ludo. La fina muziko estis notita kiel inda aŭskulti plurfoje.[9] En retrospektiva recenzo, AllGame priskribis ĝin kiel strangan hibridon de Time Pilot kaj Defender.[10]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Victory. AllGame. All Media Guide. Arkivita el la originalo je November 14, 2014. Alirita September 15, 2025 .
  2. ↑ (2014) “In the chair with... Howell Ivy”, Retro Gamer (125), p. 92–97. “VICTORY [ARCADE] 1982”.
  3. ↑ Loguidice, Bill. (24 February 2014) “1.8: Coleco ColecoVision (1982)”, Vintage Game Consoles: An Inside Look at Apple, Atari, Commodore, Nintendo, and the Greatest Gaming Platforms of All Time. CRC Press. ISBN 9781135006518.
  4. ↑ Meyerd, Richard (December 1982). "The Exidy Experiment". Videogaming Illustrated. Ion International Inc. p. 41.
  5. ↑ "Mastering - Victory". Video & Arcade Games. Vol. 1, no. 1. Ahl Computing, Inc., Ziff-Davis Publishing Company. Spring 1983. pp. 18–19.
  6. ↑ Akagi, Masumi. (2006) “海外編”, アーケードTVゲームリス 国内 • 海外編 ( 1971 - 2005 )ト. Japan: Amusement News Agency. ISBN 978-4-9902512-1-5.
  7. ↑ "Availability Update". The Video Game Update includes Computer Entertainer. Vol. 2, no. 8. November 1983. p. 128. Retrieved September 15, 2025 – via Video Game History Foundation.
  8. ↑ J.C.; E.C.M. (January 1984). "Micro Takes - Victory". Videogaming and Computer Gaming Illustrated. No. 13. Ion International Inc. p. 15.
  9. ↑ Huff, Hartmut (1984). "TeleMatch Test - Victory". TeleMatch. Vol. 2, no. 5-6/1984. TeleMatch Computer Software Magazin Verlag GmbH. p. 30. ISSN 0174-741X.
  10. ↑ Victory - Review. All Media Network. Arkivita el la originalo je 16 November 2014. Alirita 11 September 2025 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]