Saltu al enhavo

Vida novelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skema desegnaĵo de tipa vida novelo. Notu, ke la tekstkesto okupas la tutan ekranon kaj obskuras la rolulon.

Vida novelo (japane ビジュアルノベル, en transliterigo Hepburn bijuaru noberu), ofte mallongigita kiel VN, estas interaga, tekst-bazita komputila ludovideoludo, kiu kutime venas el Japanio. Vidaj noveloj rakontas rakontojn akompanatajn de senmovaj aŭ elfo-bazitaj bildoj, kutime en la stilo de mangao, kaj kelkfoje ankaŭ de filmetoj. La nomo sugestas, ke ĝi estas komunikilo, kiu kombinas diversajn amaskomunikilajn tipojn en verkon kompareblan al novelo.

En japana terminologio de komputilaj ludoj, oni ofte distingas inter "vidaj noveloj", kiuj ĉefe ofertas rakonton pri la eventoj, havas malmultajn interagajn elementojn, kaj kies tekstkesto okupas la tutan ekranon, kaj "aventuraj ludoj", kiuj plejparte havas problemsolvajn ludmekanikojn kaj kies tekstkesto okupas la malsupran parton de la ekrano. Ĉi tiu distingo malofte aŭ tute ne estas ofta ekster Japanio; ŝatantoj kutime nomas ambaŭ formojn "vidaj noveloj". Vida novelo fakte priskribas la eksteran formon prefere ol la faktan ĝenron.

Vidaj noveloj kaj aventuraj ludoj estas aparte disvastigitaj en Japanio, kie ili en 2006 reprezentis proksimume 70% de komputilaj ludoj publikigitaj.

Tiuspecaj komputilaj ludoj malofte estas produktitaj ekskluzive por videoludkonzoloj, sed la pli popularaj titoloj ankaŭ estis publikigitaj, interalie, sur komputiloj, portitaj al sistemoj kiel ekzemple Sega Saturn, PlayStation PortableXbox 360. Pli famaj vidaj noveloj ofte estas ankaŭ adaptitaj kiel mangao-ilustritaj romanoj, mangaoanimeo. La merkato por vidaj romanoj ekster Orienta Azio estas ankoraŭ malgranda, kvankam kelkaj animeoj bazitaj sur vidaj romanoj estas tre popularaj inter anime-adorantoj en la okcidenta mondo kaj atingis kultan statuson.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Visual Novel germane.