Vidaj artoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irana metiartaĵo.

Vidaj artoj (angle: visual arts, france: arts visuels) estas artoj, kiuj kreas aĵojn ĉefe perceptataj per la okuloj de la spektanto. Artaj formoj kiel pentrado, desegnado, presaĵkreado, skulptaĵo, ceramikaĵo, foto, video, filmproduktado, projektado, metiartaĵo kaj arkitekturo estas konsiderataj vidaj artoj.

Ili ampleksas nociojn pri tre diversaj bildokreadoj, dekoracio de objektoj, aŭ scenaj artoj. (eĉ povante inkludi sportojn kaj cirkajn spektaklojn...)

Kategorioj[redakti | redakti fonton]

Oni povas krude enfaki ilin laŭ kategorioj, (kvankam iliaj limoj restas malnetaj).

Spektaklo-arto[redakti | redakti fonton]

Spektakloarto (angle: performance art) estas arta formo, kiu kombinas elementojn de bildartoj, teatro -kaj muziko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]