Saltu al enhavo

Vidbendilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidbendilo,[1][2][3] magnetoskopo (ekde 2002)[4]vidbendaparato (ekde 2020),[5] ankaŭ unuope en Esperanto uziĝis la terminoj videobendregistrilo, videomagnetofonovideoaparato, estas elektronika aparato por magnete registri sur bendon samtempe sonojn kaj moviĝantajn bildojn el kameraotelevidilo kaj por reprodukti ilin per televidilo.

La unuaj vidbendiloj aperis en la 1950-aj jaroj kaj estis tre grandaj. Oni uzis ilin aŭ en studio, aŭ veturigis ilin al loko de eventoj en speciala aŭtobuso.

Vendado de vidbendiloj por popola uzado komenciĝis la 7-an de junio 1969.

Ekde la jaro 2005 DVD-vidiloj (aŭ "DVD-skopoj")[??] rapide anstataŭas vidbendilojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Angla Esperanta Telekomunika Vortaro, de Christian Bertin, 1983/1985 (angle kaj esperante)
  2. konfirmita per la komputila vortaro de 2007 (angle kaj esperante)
  3. la tekniko ekaperis en la 1970-aj jaroj (premiero estis en junio 1969), kiam PIV 1970 estis la sola ampleksega nur-esperanta vortaro, kaj la kombinaĵo "vidbendilo" por la aparato, el "vidi", "bendo" kaj "ilo", ĉiam estis aprobita laŭ PIV 1970, eĉ laŭ PV 1930, kvankam tiam neniu konkrete imagis vidbendilon 40 jarojn pli poste
  4. artikolo magnetoskopo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la eldono de 2002, presita eldono, paĝo 701 - en vortaroj antaŭ 2002 ne dokumentiĝas la vorto magnetoskopo (en la Franca-Esperanta Vortaro de Danvy kaj Le Puil el 1992, p. 526, nur proponiĝas la vorto "kasedmagnetofono" por sonkasedo)
  5. artikolo vidbendaparato en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]