Videobendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diverstipaj videobendoj.

Videobendo estas magneta bendo uzata por stokado de movbildoj kaj kutime sono, male al ciferecaj rimedoj por filmoj aŭ senvicatinga (rektalira) stokiloj. Videobendo estas uzataj ankaŭ por stokado de scienca aŭ medicina datumaro, kia la informo produktita de elektrokardiogramo. Ĉe plej kazoj, helik-skanila videolegiloj turnas kontraŭ la movebla bendo por registri la informon en du dimensioj, ĉar videosignaloj havas tre altajn bendolarĝon, kaj senmovaj legiloj postulus tre altajn bendorapidojn. Videobendoj estas uzataj kaj por magnetofonoj kaj por magnetoskopoj aŭ, plej ofte kaj pli ĵuse, por videokameraoj. Bendo estas linia metodo por stokadi informaron, kaj ekde kiam preskaŭ ĉiuj videoregistriloj fabrikitaj nuntempe pretas por rektaliraj sistemoj kiaj diskaparatojfulmomemoro, oni supozas, ke videobendoj laŭgrade perdos gravon dum neliniaj/rektaliraj metodoj de stokado de cifereca videodatumaro iĝas pli oftaj.

Informaro stokita povas esti en la formo ĉu de analoga aŭ cifereca signaloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]