Videoludejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kelkaj videoludejaj ludoj.

Videoludejo (kaj ankaŭ maŝinludejo) estas loko, kie eblas ludi videoludojn. Ĝi povas esti propra konstruaĵo, aŭ esti parto de alia konstruaĵo, kiel drinkejo, kinejo kaj amuzparko. Malsimile al kazinoj, homoj ne celas gajni monon per ludado, sed ĉefe amuziĝi. Kvankam la plimulto de la ludoj nun estas videoludoj, kelkfoje ankoraŭ eblas trovi ludojn senekranajn, senkomputilajn kaj pure elektromekanikajn.

Videoludejaj ludoj ofte troviĝas en fortikaj altaj maŝinoj (videoludejaj maŝinoj), kiujn oni devas ludi stare. Ofte, ludanto devas enmeti moneron (aŭ butikan ĵetonon) por ludi dum kelkaj minutoj aŭ ĝis kiam tiu malvenkas en la ludo. Multaj malnovaj ludoj estis adaptitaj al videoludejaj maŝinoj. Ekzistas videoludoj, kiel Mario Kart Arcade GP, kiuj estis kreitaj nur por videoludeja ludado. Multaj videoludejaj maŝinoj havas kromajn regilojn kiel pafilon, stirilon, muzikilon kaj dancan tapiŝon, kiuj donas al la ludanto ludsperton nefacile haveblan per hejmaj videoludiloj.

Por ludantoj, videoludejo povas esti renkontiĝejo kun aliaj ludantoj. Ĝi ankaŭ povas esti loko por renkonti originalajn ludojn aŭ rememori malnovajn ludojn kaj etoson. Por la posedanto, videoludejo povas esti aldona enspezo kaj ilo por altiri aŭ konservi klientojn.