Viena Ofensivo
La Viena Ofensivo estis lanĉita de la sovetaj 2a kaj 3a Ukrainiaj Frontoj por konkeri Vienon, Aŭstrio, dum la Dua Mondmilito. La ofensivo daŭris el la 2a al la 13a de aprilo 1945.
La sovetoj metis la urbon sub sieĝo, fronte al unusola Panzer korpuso. Post kelktaga surstrata batalado, defendantoj estis detruintaj ĉiujn escepte du el la pontoj super la rivero Danubo, kaj la Panzer-aj fuĝis el la ĉirkaŭo. La alvenintaj sovetoj detruis areojn de la malnova urbo, kaj estis malbona traktado kontraŭ civiluloj. Stalin aprobis la restaŭradon de Aŭstrio kiel suverena lando.
En la flanko de Nazia Germanio estis ankaŭ fortoj de Hungario; de la atakanta flanko estis kun sovetoj ankaŭ bulgaroj kaj aŭstrianoj de la rezistomovado. Nazioj estis ĉirkaŭ kvarono da miliono, dum la sovetanoj estis pli ol unu miliono.
Oni ĉirkaŭkalkulis po 30 000 mortojn el ĉiu flanko. La germanoj perdis duoble da tankoj kaj kanonoj, dum krome estis ankaŭ 125 000 kaptitoj.
Sovetaj soldatoj ĉe la enirejo al Vieno. En afiŝo "Vieno" en cirila alfabeto.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Berzhkov, Velentin Mikhailovic (1987). Страницы дипломатической истории [Historio de Diplomatio]. Moskva: Международные отношения.
- Laffin, John (1995). Brassey's Dictionary of Battles. New York: Barnes and Noble. ISBN 0-7607-0767-7.
- Dollinger, Hans; Jacobsen, Hans Adolf (1968). The Decline and Fall of Nazi Germany and Imperial Japan. New York: Crown.
- Frieser, Karl-Heinz; Schmider, Klaus; Schönherr, Klaus; Schreiber, Gerhard; Ungváry, Kristián; Wegner, Bernd (2007). Die Ostfront 1943/44 – Der Krieg im Osten und an den Nebenfronten. Das Deutsche Reich und der Zweite Weltkrieg. VIII. München: Deutsche Verlags-Anstalt. ISBN 978-3-421-06235-2.
- Gosztony, Peter (1978). Endkampf an der Donau 1944/45. Wien: Molden Taschenbuch Verlag. ISBN 3-217-05126-2.
- Johnson, Lonnie (1989). Introducing Austria. Riverside: Ariadne Press. ISBN 978-0-929497-03-7.
- Jukes, Geoffrey (2002). The Second World War (5): The Eastern Front 1941–1945. Osprey Publishing. ISBN 1-84176-391-8.
- Ustinov, D. F. (1982). Geschichte des Zweiten Welt Krieges. 10. Berlin: Militärverlag der DDR.
- Toland, John (1965). The Last 100 Days. New York: Random House.