Hofkapelle (Vieno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Viena kortegomuzikistaro)

La Wiener Hofkapelle (eo: viena kortegomuzikistaro) estas viena muzikistaro, fondita en 1498. Tamen jam antaŭe en la mezepoko ĉe la kortego ekzistis abunda muzika vivo kaj eĉ instituciita muziko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ludwig Senfl, komponisto kaj muzikisto ĉe Maksimiliano la 1-a

Fondado[redakti | redakti fonton]

Unuafoja laŭdokomenta menciado de muzikensemblo nome Hofkapelle de la Habsburgoj okazis en la jaro 1296 dum la regado de Albreĥto la 1-a (1287–1309). Sub Rudolfo la 4-a la ensemblo Hofkapelle estis pligrandigita.

Verŝajne jam sub imperiestro Frederiko la 3-a (1415–1493) ekzistis po unu germana kaj franca kantistaro, same kiel emsemblo da blovinstrumentistoj kaj timbalistoj.[1] Ankaŭ la hungara reĝo Matiaso la 1-a de Hungarujo, kiu inter 1485 kaj 1490 okupis Vienon, disponis pri germana kaj franca kantistaroj en Vieno.[1]

Postsekve Maksimiliano la 1-a (1459–1519) montriĝis kiel patrono de kortega muzikistaro. Post la geedziĝo de la tiama ĉefduko kaj posta imperiestro kun Maria de Burgonjo en 1477 kaj ties morto en 1482 li jam estis disponanta pri burgonja kortega muzikistaro, kiu en aprilo de 1486 ornamis la koronadon de Maksimiliano al romia-germana reĝo en Akeno. Ĉi tiun li tamen pli malfrue translasis al sia filo Filipo la bela en la Nederlandoj. En 1490 Maksimiliano transprenis kun la regnestreco en Tirolo ankaŭ la kortegan muzikistaron je Innsbruck, interalie kun orgenisto Paul Hofhaimer kaj komponisto Pierre de la Rue. Tamen tiutempe oni ne povis paroli pri viena muzikistaro, ĉar la kortego sub Maksimiliano la 1-a ne ĉiam restis unuarange en Vieno. La kortego-ensemblo do havis neniun apartan rilaton al Vieno.

La 7-an de julio 1498 Maksimiliano la 1-a sendis leteron el Freiburg, per kiu li dungigis kantestron, du basistojn kaj ankaŭ du knabojn en Vieno. La 20-an de julio 1498 la ordono de Maksimiliano dokumentiĝis en la memorlibroj de lia financadministrado. En kopio tekstis, ke Maksimiliano „je Vieno intencas starigi muzikistaron, kaj ordonis tien ĉi Sinjoron Georg N. kiel kantmajstron, Bernhart Meder kaj Oswalten kiel du basistojn, ankaŭ ses knabojn voĉŝanĝontajn, nome Adam de Lieĝo, Bernharten de Bergen, Mathias de Krembs, Symon de Pruck ĉe Leytha, Johannes de Gmunden, kaj Steffan de Ybs kiel sopranojn kantantajn laŭ brabanta maniero“.

En ĝenerale do 1498 validas kiel fondojaro de la Viena Hofmusikkapelle, kvankam ne temas pri fondado nek ekzistas fondodokumento en la propra senco. Eklezia estro de la muzikistaro fariĝis la sloveno Georg Slatkonia, al la famaj muzikistoj sub Maksimiliano la 1-a apartenis interalie la flandro Heinrich Isaac kaj la sviso Ludwig Senfl.

La muzikistaro ofte akompanis Maksimilianon dum vojaĝoj kaj estis ekzemple en 1495 je la Reichstag en Worms, en 1496 je Augsburg, en 1498 je la Reichstag en Freiburg. En 1500 ĝi vojaĝis al Augsburg kaj Bruneck, en 1501 al Linz, Nurenbergo kaj Innsbruck.

Sub Ferdinando la 1-a la plej multaj membroj de Hofkapelle devenis el la habsburgaj Nederlandoj (proks. la nunaj Belgujo, Nederlando kaj Luksemburgo kune), ekzemple la muzikestroj Arnold von Bruck (1527–1545), Pieter Maessins (1546–1562), Jean Castileti-Guyot (1563–1564), Philipp de Monte (1568-1603) kaj Lambert de Sayve (1612–1614), krome vicmuzikestro Stephan Mahu, kortega orgenisto Jacob Buus (proks. 1500-1565) kaj la plimulto el la kantistoj.

J.H. Schmelzer, estro de Hofkapelle 1679-1680

Baroko[redakti | redakti fonton]

Per ekregado de Ferdinando la 2-a en la jaro 1619 komencis la superregado de italaj muzikistoj, kiuj enkondukis la muzikon de la baroko en Vienon. La geedzeco de Ferdinando kun Eleonora Gonzaga, kies familio patronis Klaŭjon Monteverdi, fundamentis la ligojn inter vieno kaj itala muziko. La kortegaj muzikestroj ekde Giovanni Priuli (1619–1629) aktivis ĉefe sur la kampo de instrumenta kaj eklezia muziko. En 1637 Johann Jakob Froberger estis dungita kiel kortega orgenisto. Kortegaj muzikestroj estis Giovanni Valentini, Antonio Bertali, Giovanni Felice Sances, Johann Heinrich Schmelzer, Antonio Draghi, Marc’ Antonio Ziani kaj Johann Joseph Fux, sub kies direktado Antonio Caldara laboris kiel vicmuzikestro.

La muzikentuziasmo de la komponantaj imperiestroj Ferdinando la 3-a, Leopoldo la 1-a, Jozefo la 1-a kaj Karolo la 6-a ekigis absolutan florepokon de Hofkapelle en la baroko. La superreganta muzikĝenro de la deksepa jarcento estis la opero, kiu en 1629 ekloĝis en Vieno. En la altbaroko tamen superregis la eklezia muziko.[2] La »ora epoko« de muziko ĉe la viena kortego finis per la morto de imperiestro Karolo la 6-a en la jaro 1740.

Chr.W. Gluck, estro de Hofkapelle 1774-1787

Klerismo kaj Vienklasikismo[redakti | redakti fonton]

Sub imperiestrino Maria Theresia kortegomuziko perdis sian pozicion kiel grava parto de kortega reprezentado. Kadre de ŝparado ŝi luis la muzikistaron al orgenisto Georg Reutter la pli juna. Reutter havis fiksan buĝeton, el kiu li financu la kortegan muzikon. Sekve de tio ne nur sinkis la kvalito, sed ankaŭ la nombro de muzikistoj (ekde 130 al proksimume 20). Kaj ankaŭ la celataj ŝparsumoj ne sukcesis, ĉar Reutter regule elprenis tro multe el sia buĝeto. Dum la vienklasikismo inter aliaj Christoph Willibald Gluck kaj Wolfgang Amadeus Mozart estis kortegaj komponistoj. Imperiestro Jozefo la 2-a limigis aparte la eklezian muzikon kaj la uzadon de muzikinstrumentoj en la diservo. Antonio Salieri estis la lasta italo, kiu deĵoris kiel estro de la Hofkapelle (1788–1824). La posteulo estis Joseph von Eybler (1824-1834).

Ekde la 19-a jartempo ĝis la nuntempo[redakti | redakti fonton]

Anton Bruckner, kortega orgenisto ekde 1878 ĝis 1892

La funkcio de la Hofkapelle pli kaj pli reduktiĝis sur la eklezimuzika kampo; en la deknaŭa jarcento ĝi preskaŭ nur prezentis eklezian muzikon. Franz Schubert kandidatiĝis sensukcese por la posteno de helpisto de la muzikestro. Inter la elstaraj muzikistoj en la fina deknaŭa jarcento troviĝas Anton Bruckner, kortega orgenisto ekde 1878 ĝis 1892, kaj orkestrestro Hans Richter, direktisto de la Hofkapelle ekde 1893 ĝis 1900. Post la kolapso de la monarĥio Hofkapelle estis submetita al la ministrejo por instruo. Novaj kantoknaboj ne estis dungitaj. Kantistinoj el la Viena Ŝtata Operĥoro transprenis la suprajn voĉojn en la ĥoro, ĝis kiam en 1922 la muzikistoj finis la deĵoron.

La ankoraŭ nun ekzistanta Hofkapelle konsistas el direktistoj, orgenisto, la Vienaj Kantoknaboj, virkantoj el la Viena Ŝtata Opero kaj membroj el la Vienaj Filharmoniistoj. Ĉiudimanĉe (escepte en julio kaj aŭgusto) la membroj muzikas en la Hofburg-kapelo. Kiel ordinariumo ili muzikas precipe ordinariumo-muzikigojn ekde renesanco ĝis la nuntempo kun pezocentro je vienklasika kaj romantisma muziko. La proprio konsistas el gregoria ĉanto; ĝin prezentas la ĉantistaro de la Hofkapelle, kiu konsistas parte el eksmembroj de la Vienaj Kantoknaboj. Artdirektisto estas ekde 2009 Erwin Ortner, aferdirektistino estas Brigitte Böck, rektoro estas Ernst Pucher.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wien (Art.), en: MGG vol. 14, kol. 600–627.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Alfred Orel, en: MGG volumo 14, p. 605, CD-Rom Digitale Bibliothek, p. 80.935.
  2. Komparu: Friedrich W. Riedel: Kirchenmusik am Hofe Karls VI. Katzbichler, Munkeno-Salcburgo 1977
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-10. Alirita 2012-07-20.