Viena skolo de fantazia realismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mozaiko Pflanzen und Gestirne (1958) de Wolfgang Hutter
Leherb, mozaiko
Elginat Egos, Arik Brauer

La Viena skolo de fantazia realismo (germane: Wiener Schule des Phantastischen Realismus) estas termino inventita en la 1950-aj jaroj fare de Johann Muschik por tendencaro en la aŭstra arto kiu proksimas al surrealismo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La pentradmaniero estas nek abstraktiganta nek abstrakta kaj orientiĝas pri la teknika perfekto de la malnovaj majstroj. La motivoj estas fantaziaj-malrealaj kreitaĵoj, kelkfoje kun ŝokigaj kaj apokalipsaj enhavoj kaj orientiĝo pri manierismo. Ekde la unua komuna ekspozicio en la viena galerio Belvedere en 1959, kiun sekvis baldaŭ aliaj elmontradoj eĉ eksterlande, la Viena skolo de fantazia realismo atingis internacian akcepton. Specialan efikon ĝia arto gajnis per presitaj grafikoj en sufiĉe granda eldonkvanto kaj per la agado de multe da disĉiploj kaj imitantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondinto taksitis la pentristo, verkisto kaj akademiano (ĉe la Akademio de Belartoj de Vieno) Albert Paris Gütersloh. Publika propagandisto estis ankaŭ la surrealisma pentristo Edgar Jené, kiu peris surrealismaĵojn en la Vieno de la tempo post la Dua mondmilito (1945–1950). Esenca motivo por la de Johann Muschik elpensita nomo de fantazia realismo estis unue la de stalinismaj kulturuloj ŝatitan terminon pri realismo ja preni dum samtempa evito de politike patruje malpli bone valorigita termino de surrealismo. Aliaj kritikistoj taksis la popularan vienan pentristan skolon en komparo kun la disde la okcidentaj ŝtatoj dum la Malvarma milito preferita abstrakta ekspresionismo tro malmoda kaj jam devancita.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Inter la plej gravaj reprezentantoj de tiu ĉi skolo nombriĝas Arik Brauer, Ernst Fuchs, Rudolf Hausner, Anton Lehmden, Helmut Leherb kaj la filo de Gütersloh, Wolfgang Hutter; en la dua generacio Kurt Regschek, Herbert Benedikt,[1] Franz Luby, Richard Matouschek[2] kaj Peter Proksch.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Muschik, Johann (1974) Die Wiener Schule des Phantastischen Realismus., Gütersloh: Bertelsmann ISBN 3-570-06123-X.
  • Boeckl, Smola, Borchhardt-Birbaumer, Bugs, Gratzer, Schoeller (2008) Phantastischer Realismus, Wien: Belvedere ISBN 978-3-901508-44-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prie dum ekspozicio en la viena Belvedere-galerio. Arkivita el la originalo je 2011-11-25. Alirita 2019-08-07.
  2. Informopaĝoj porkolekistaj prie. Arkivita el la originalo je 2015-11-20. Alirita 2019-08-07.