Viena urboparko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La rivero Vieno en la urboparko
Der Stadtpark, kolorlitografio proksimume 1862

La Wiener Stadtpark (esperante Viena urboparko) etendiĝas en Vieno ekde la Parkringo en la malnova urbocentro ĝis la Fojnofoirejo en la 3-a viena urbdistrikto kaj estas parko, kiun kaj turistoj kaj ankaŭ vienanoj ŝatas viziti. Ĝia areo estas 65 000 m².

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam dum la bidermajro la glaciso antaŭ la Karolinurba Pordego estis plezurejo. Kadre de la malkonstruado de la viena urbomuro favore al la granda viena ringostrato la tiama viena urbestro Andreas Zelinka antaŭenigis la projekton de publika parko sur tiu ĉi tereno. Pejzaĝpentristo Joseph Sellény planis la parkon laŭ la stilo de pejzaĝa parko, la planojn priverkis kaj realigis la urboĝardenisto Rudolph Siebeck. La 21-an de aŭgusto 1862 la urboparko malfermiĝis al publiko kiel dua publika parko de Vieno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La parko plenas je herbobedoj, floroj kaj arboj. Flanke fluas Vieno-rivero en ŝtonaj bordoj.

Inter la vidindaĵoj menciindas kelkaj skulptaĵoj. La statuo de komponisto Anton Bruckner aspektas modeste. Lia kolego Johann Strauß staras kun violono enmane, ĉirkaŭita de floroj kaj arko el la amoplenaj figuroj. Alia pompa monumento estas dediĉita al Karl Lueger, la viena urbestro de la 19-a jarcento, fama pro sia grava kontribuo al plibeligo de la urbo, en kiu li konstruigis plurajn ĝardenojn kaj promenejojn. Li estis fervora kristansocialisto, do ĉe liaj piedoj staras du fortikaj laboristoj kun fosilo kaj martelo — simboloj de la digna laboro kaj forteco[1].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eva Berger: Historische Gärten Österreichs. Garten- und Parkanlagen von der Renaissance bis um 1930. Volumo 3: Vieno. Böhlau Verlag. Vieno 2004. pj. 89–91 kaj pj. 138–140.
  • Eva Berger: Stadtpark und Kinderpark. In: Historische Gärten und Parks in Österreich. Christian Hlavac, Astrid Göttche kaj Eva Berger (eld.). pj. 295-301. Böhlau Verlag. Vieno 2012. ISBN 978-3-205-78795-2.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stanislavo Belov (2018-06-07)Plezuroj de Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-08. Alirita 2019-03-08.