Vierschanzentournee
Vierschanzentournee | ||
---|---|---|
![]() | ||
turniro | ||
Dum | 14-a de decembro 1952 – | |
Lando | Germanio | |
Retejo | Oficiala retejo | |


La Internacia Kvarsaltejturneo (germane: Internationale Vierschanzentournee, angle: Four Hill Tournament) estas ĉiujara konkursaro de skisaltado, kiu okazas ekde 1953 en la 30-a de decembro, la 1-a de januaro, la 3-a de januaro kaj la 6-a de januaro sur la skisaltejoj de Oberstdorf, Garmisch-Partenkirchen, Innsbruck kaj Bischofshofen.
Historio[redakti | redakti fonton]
La venkinto estas la persono kiu gajnis la plej grandan nombrojn de la poentoj sume, do ĉe ĉiuj kvar lokoj. Iam la konkursaro organizitis kun la celo pliprofundigi la kunlaboron de skikluboj de la alpa regiono post la Dua mondmilito. En Innsbruck estiĝis la unua grupo kun membroj de Innsbrucker Skiläufervereinigung kaj WSV Innsbruck kiu pretis organizi la unuan konkurson en la 7.1.1951.
La saltado tiom furoris ke en vintro de 1952 alvenis konkursoj en Bischofshofen kaj Kitzbühel. La saman jaron oni decidis organizi rondvojaĝon, turneon de la atletoj en Aŭstrio kaj Germanio. En Kitzbühel ne plu okazis konkursoj pro la damaĝo de la skisaltejo. Alternativoj por la du germanaj lokoj estis ankaŭ Berchtesgaden, Oberammergau kaj Füssen.
Sven Hannawald (germano) estis la unua venkinto de ĉiuj kvar konkursoj de la Internacia Kvarsaltejturneo en la jaro 2002, ripetis tiun sukceson nur Kamil Stoch (polo) en la jaro 2018.
Galerio[redakti | redakti fonton]
La skisaltejo de Oberstdorf.
La skisaltejo de Garmisch-Partenkirchen.
La skisaltejo de Innsbruck.
La skisaltejo de Bischofshofen.