Viggo Ritzau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Viggo Ritzau
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1872 (1872-11-30)
Morto 30-an de novembro 1956 (1956-11-30) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Viggo RITZAU (1873-1957), policestro, estis pionira dana esperantisto. Jam en la jaro 1905 Ritzau fariĝis esperantisto kaj partoprenis en 1906 en la 2-a UK en Ĝenevo kiel sola dano. Kiel juristo li en la jaroj 1898-1905 deĵoris en la oficejo de la distriktestro en Ebeltoft kaj poste ĝis 1910 en la oficejo de la provincestro en Randers, en ambaŭ lokoj kiel prokuristo. Sed dum tiuj jaroj Ritzau ne oficiale partoprenis en la laboro por Esperanto.

En la jaroj 1919-1943 Ritzau estis policestro en Køge, kaj de tiam li aktive partoprenis en la Esperanto-movado kiel kun­fondinto de la tiea klubo, de kiu li ĉiam estas membro, kaj dum la lastaj jaroj li eĉ gvidas kursojn en la vesperlernejo.