Vihuelao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vihuela)
Vihuelao kaj anĝela vihuelaisto

Ne konfuzi kun Meksika vihuelao.

Vihuelao aux Vihŭelo estas renesanca muzikilo simila al gitareto ĉefe ludita en Hispanujo kaj por kiu komponis precipe hispanaj komponistoj tiuepokaj. Ĝi estis ege populara dum la 16a jarcento en la iberia duoninsulo, ne nur inter popolaj ludistoj, sed ankaŭ de profesiaj muzikludistoj kiuj ludis ĉefe en nobelaj kortegoj.

Ĝi havis saman rolon kiun liuto plenumis en aliaj eŭropaj teritorioj. Dum la dua duono en la 20a jarcento oni denove ekludis vihuelaon post, almenaŭ, tri jarcentoj kiam ĝi entute malaperis. La muzikmovo "antikva muziko per originalaj muzikiloj", kiu saltis unue al scenejo en la tempo ĵus menciita, donis al tiu muzikilo novan vivon kaj novan gloron. La ĉefaj libroj kiuj ankoraŭ restas kaj kie oni prezentas komponaĵojn por ĝi, laŭ tempa kriterio, estas:

  • "El Maestro" de Luis de Milán (Valencio, 1536) hispane,
  • "Los seys libros del Delphin" de Luis de Narváez, (Valladolid, 1538) hispane,
  • "Tres libros de música en cifra para vihuela" de Alonso Mudarra (Sevilo, 1546) hispane,
  • "Silva de Sirenas" de Enríquez de Valderrábano (Valladolido, 1547) hispane,
  • "Libro de música de vihuela" de Diego Pisador (Salamanko, 1552) hispane,
  • "Orphénica Lyra, de Miguel de Fuenllana" (Sevilo, 1554) hispane,
  • "El Parnaso, de Esteban Daza" (Valladolido, 1576) hispane.

Inter aliaj elstaraj ludistoj nuntempaj estas:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]