Vija Artmane

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Vija ARTMANE (latve Vija Artmane, ruse Вия Фрицевна Артмане) naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1929 en Tukums, Latvio, mortis la 11-an de oktobro 2008 en Rigo. Elstara latva aktorino de teatro kaj kino, kies senkomparebla talento disfloris dum ekzistado de Sovetunio. Premiita per la ordeno de Lenin.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Alida (denaska nomo) estis sola filino de Fritz Artmann (latve Fricis Artmanis) aparteninta al Germanaj baltoj kaj Anna Zaborowska origine polino. La deknaŭjara patro pereis pro akcidento, kiam lia edzino estis gravedulino. Do la bebo neniam vidis sian patron viva.

Pro malriĉeco kaj mizero la dekjara knabino Alida estis devigita subteni iel ajn la patrinon kaj ŝi komencis labori kiel paŝtistino.

Teatra kariero[redakti | redakti fonton]

Post fino de la Dua mondmilito en 1946 Alida translokiĝis al Rigo, kiu tiam estis ĉefurbo de Latva SSR. Ŝi intencis studi tie juron. Tamen ŝi ŝanĝis sian deziron kaj komencis studi dramon en arta studio de Riga Rainis teatro (ekde 1989 Dailes teatro). Tiam aperis ŝia surscena nomo Vija Artmane, kiu poste iĝis oficiala.

En 1949 - 1998 la aktorino ludis multajn rolojn en la teatro, ĉefe el la klasika repertuaro kaj estis vera primadono. Ŝi rolis en dramoj de William Shakespeare, interalie Julieta en Romeo kaj Julieta (1953), Ofelia en Hamleto kaj en adaptaĵoj de Leo Tolstoj, kiel Milito kaj paco, Anna Karenina kaj aliaj.

Vija Artmane estis agnoskita unu el la plej ĉefaj reprezentantoj de latva kulturo. Dum la soveta kontrolo aktive partoprenis favore al konservo kaj apogo de latva nacia heredaĵo, uzis latvan lingvon en literaturo kaj arto kaj en ĉiutaga vivo.

Kina kariero[redakti | redakti fonton]

Debuto en kino okazis en filmo Post ŝtormo aperinta en 1956. Multe furoras ĝis nun melodramo "Parenca sango" (ruse Родная кровь), (1963). La filmo gajnis multajn enlandajn kaj internaciajn premiojn. Vija Artmane akiris tiam grandan popularecon kaj ŝi meritis honoran titolon "Plej sukcesa aktorino de la jaro".

Ŝia perfekta ludo en la aventura filmo "Neniu volis morti" (litove Niekas nenorėjo mirti) (1966) ankaŭ estis elstara. La filmo mem kaj la trupo de kreintoj estis kelkfoje dekorita per la prestiĝaj premioj.

Entute Vija Artmane ludis en 30 filmoj. Ŝia lasta rolo de rusia imperiestrino Katerina la Dua okazis en 2002 en la filmo La ora jarcento.

Vivo en la nova Latvio[redakti | redakti fonton]

Latvio rehavis sian sendependecon la 21-an de aŭgusto 1991, post kio membroj de la Komunista Partio, en kiu Artmane okupis gravan postenon, estis multe persekutitaj. En 1993 oni deprenis ŝian luksan apartamenton en prestiĝa distrikto de Rigo, en kiu ŝi loĝis kvardek jarojn, por redoni ĝin al heredintoj de la antaŭa mastro.

Nur post multa kritiko de la negativa rilato al la granda aktorino la 25-an de aŭgusto 1999 ministrino pri kulturo de Latvio Karina Petersone dekoris ŝin per aprobinda atesto kaj 500 latvaj latoj.

En 2007 la aktorino ricevis plej altan nacian ordenon de Tri steloj (latve Triju Zvaigžņu ordenis) de la 4-a grado.

Gravaj malfacilaĵoj trafintaj ŝin okazigis tri apopleksiojn kaj unu infarkton. Dum lastaj vivjaroj Vija jam ne kapablis piediri kaj moviĝis en apogseĝo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Vija Artmane estis edzino de latva aktoro Artur Dimitres. La geedzoj havis filon Kaspars, kiu gloriĝis kiel muzika dramisto kaj filinon Kristiāna laboranta kiel pentristino.

En 2002 Vija estis baptita kiel ortodoksulino kun nomo Elizaveta.

En 2004 ŝi verkis kaj eldonis en la latva lingvo sian memorlibron Vintrorezistuloj. Momentoj de mia vivo.

La 11-an de oktobro 2008 Vija Artmane mortis. Ŝin oni sepultis en riga Pokrova tombejo laŭ la ortodoksa rito.

Memoro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]